Zahra "Ziba" Kazemi-Ahmadabadi (perse: زهرا کاظمی احمدآبادی)‎ (naskiĝis en 1949, Ŝirazo, Irano mortis la 11an de julio 2003) estis iran-kanada fotografisto, kiu loĝis en Montrealo, Kanado. Ŝi mortis post kiam ŝi estis arestita de iranaj oficistoj, en cirkonstancoj kiuj ege malplibonigis la rilaton inter Kanado kaj Irano.

Zahra Kazemi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1948 (1948-11-30)
en Ŝirazo
Morto 11-an de julio 2003 (2003-07-11) (54-jaraĝa)
en Baqiyatallah Hospital
Mortokialo neakra traŭmato
Lingvoj persa
Ŝtataneco KanadoIrano
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo fotistoĵurnalisto • raportisto • fotoĵurnalisto
vdr

Kvankam la irana reĝimo insistas, ke ŝia morto estis akcidento, Shahram Azam, armea kuracisto, kiu forlasis Iranon por trovi azilon en Kanado en 2004, asertis, ke li ekzamenis la korpon de Kazemi kaj trovis pruvojn de seksatenco kaj torturo, interalie rompita kranio, rompita nazo, dispremita piedfingro, rompitaj fingroj kaj severaj abdomenaj kontuzoj. La Kanada registaro kaj la subtenantoj de Kazemi rigardas ŝian morton kiel murdon.

Pro la cirkonstancoj de sia morto ŝi fariĝis internacie fama kaŭzo. En novembro 2003, Canadian Journalists for Free Expression (Kanadaj ĵurnalistoj por libera esprimado) honoris Kazemi per la memor-premio Tara Singh Hayer por rekoni ŝian kuraĝon kaj por defendi la rajton je libera esprimado.

Sekvo de eventoj post ŝia morto redakti

  • 13a de julio 2003: la irana nacia novaĵservoo IRNA raportas, ke Kazemi "suferis de apopleksio dum oni faris pridemandadon kaj mortis en malsanulejo." La saman tagon, sub premo de Kanado, la prezidento de Irano, Mohammad Khatami, ordonas al kunveno de kvin ministroj fari enketon pri ŝia morto.
  • 16a de julio 2003: Irano konfesas, ke oni batis la mortintan Kazemi.
  • 20a de julio 2003: IRNA raportas, ke Kazemi mortis de rompita kranio kaŭzita de "fizika perforto".
  • 21a de julio 2003: Irano nomas ĝeneralan prokuroron Saeed Mortazavi por gvidi sendependan enketgrupon por priesplori ŝian morton. Tiu decido estis tuj akre kritikata de reformismaj iranaj parlamentaj deputitoj, ĉar Mortazavi mem estis akuzita pro lia malsukceso evitigi la morton de Kazemi, kaj oni vaste kredas, ke li estis la organizanto de ĵusa ondo de arestoj de verkistoj kaj ĵurnalistoj. Tio ne kontentigis Kanadon, kiu iĝis pli kaj pli senpacienca pri la nevolemo de Irano "klare demonstri, ke oficistoj ne rajtas agi senpune" (ministro pri eksterlandaj aferoj Bill Graham).
  • 23a de julio 2003: Oni enterigas la korpon de Kazemi en ŝia naskiĝurbo Ŝirazo, laŭdire laŭ la deziroj de ŝia patrino Ezzat Kazemi kaj parencoj en Irano, sed kontraŭe al la deziroj de ŝia filo, Stephan Hachemi, kiu loĝas en Montrealo, kaj de Kanadaj oficistoj. Sekve Kanado revokas ĝis alia ordono sian ambasadoron el Irano kaj pridiskutas la eblecon de sankcioj kontraŭ Irano. (Ŝia patrino poste asertis, ke oni faris premojn al ŝi.)
  • 25a de julio 2003: La irana ministro pri eksterlandaj aferoj preskaŭ laŭvorte eĥas la vortojn de la Kanadaj oficistoj, sed ĉi-foje pri la morto de 18-jaraĝa iranano en Vankuvero, Kanado, kiu okazis ĉirkaŭ la sama tempo kiel la morto de s-ino Kazemi. Li petas, ke Kanado "klare demonstru, ke oficistoj en Kanado ne rajtas agi senpune" kaj diras ke "la Islama respubliko per diplomatiaj rimedoj serĉos klarajn kaj konvinkajn klarigojn pri tiu krimo."
  • 26a de julio 2003: Irano anoncas, ke ĝi arestis kvin membrojn de sia sekureca servo relate al la enketo sed ne donas pliajn detalojn.
  • 30a de julio 2003: La vicprezidento de Irano, Mohammad Ali Abtahi diras, ke Kazemi estis verŝajne murdita de registaraj agentoj.
  • 25a de aŭgusto 2003: Oni akuzas du agentojn de la Irana inteligenteco, kiuj pridemandadis Kazemi, pri kompliceco en ŝia morto. La oficejo de la prokuroro en Teherano faras deklaron, kiu interalie diras "La akuzoj faritaj kontraŭ la pridemandintoj de Kazemi, kiuj estas membroj de la ministrejo pri inteligenteco, rilatas al kompliceco en duoninternacia murdo."
  • 31a de marto 2005: D-ro Shahram Azam, la irana kuracisto, kiu ekzamenis Kazemi ĵus antaŭ ŝia morto, diris ke li estis ŝokita de la amplekso de ŝiaj vundoj, kaj opiniis ke oni torturis ŝin. Li raportis vundojn konformajn al torturo, interale vip-vundoj sur la dorso kaj mankantaj ungoj ĉe la fingroj. Flegistino diris al li pri kruelaj vundoj ĉe la seksorganoj. Azam ne ekzamenis ŝian vaginon mem ĉar estas kontraŭ iranaj moroj por vira kuracisto ekzameni virinon en tiu maniero. Azam fuĝis el Irano kaj petis politikan azilon en Kanado por povi doni sian rakonton.