Zalahaláp (zalahalAp) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Tapolca. Zala estas departemento, kien la vilaĝo longe apartenis, Haláp estas malnova familia nomo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas en baseno sub monto Haláp 358 m-ojn alta, laŭ flankovojoj. Tapolca troviĝas 5, Balatono 15 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1243. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Lernejo ekfunkciis ekde 1853. La loĝantaro okupiĝas pri fremdultrafiko kaj vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Badacsony.

Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, interretejo.

Vidindaĵoj redakti