Zeolito estas mineralo, kompleksa akvoriĉa retaluminisiliciato, uzata en industrio kaj kemio (PIV).

Zeolito estas aluminio-silikata mineralo kun ĝenerala formulo de M2/nOAl2SiyO2y+4xH2O, kie M estas pozitiva jono (ekz. natria), kiu povas eliĝi aŭ ŝanĝiĝi je aliaj metaljonoj; n estas la valoro de la katjono, y estas 2 aŭ pli; x estas nombro de la akvomolekuloj.

La vorto zeolito venas el la greka, ĝin kreis la sveda minerala sciencisto Axel Fredrik Cronstedt (1722–1765) el grekaj vortoj de zein (bolas) kaj litos (ŝtono).

Parto de la zeolitoj estas natura, alia parto estas sinteze konstruita per lesivo, per ardigo de aluminia oksido kaj silicia oksido.

Uzo redakti

Naftoindustrio redakti

Oni uzas la zeoliton ĉefe por purigilo en la naftoindustrio. Oni nomumas ĝin ofte ankaŭ molekula kribrilo, ĉar ĝi tralasa la malgrandajn molekulojn (ekz, akvo, metano, rekta-ĉenajn hidrokarbonojn), dum ne tralasas la disbranĉiĝantajn karbonhidrogenojn ekz. benzolon. Per modifo de la zeolito, oni povas ŝanĝiĝi sortimenton de la tralaseblaj molekuloj.

Propreco de la zeolito gravas, ĉar oni povas elfiltri la rektaĉenajn molekulojn dum la naftorafinado, kiuj alokaze malgrandigus la oktanan numeron de la benzino.

Lavpulvoro, akvo redakti

Oni uzas nuntempe anstataŭ fosfatoj zeolitojn en la lavpulvoroj kaj lavpurigaĵoj, ĉar tiuj estas pli "verdaj". Oni povas reguligi la pH: zeolito obstaklas lesiviĝon de la akvo.

La eltiro de kalciaj jonoj el la akvo rezultigas pli molan akvon. Tio okazas, se la M-jonoj (en la formulo) ŝanĝiĝas al kalciaj jonoj de la solvaĵo. LA kalcia pli forte ligiĝas ol la natrio en la zeolito (M=Na).

Akvofiksado redakti

La zeolitoj forte absorbas la akvon, tiel oni uzas ĝin por sekigo, akvodepreno.