Zoltán Boross (ekonomikisto)

biografio pri hungara ekonomikisto

Zoltán Boross [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boross Zoltán estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.

Zoltán Boross
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1929 (1929-04-10)
en Pécs
Morto 1-an de aprilo 2009 (2009-04-01) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Zoltán Boross[1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1929 en Pécs, li mortis la 1-an de aprilo 2009 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Boross maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris diplomon en Universitato de Pécs en 1951, poste li akiris diplometojn pri maŝinoscienco kaj librotenado. Jam post la diplomo li estis asistanto (1951–1956) en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste li laboris aŭ en ministerio aŭ en ŝtataj entreprenoj aŭ en institutoj. Interrompe li estis docento en la teknijkuniversitato en la lernojaro 1967 kaj inter 1977 kaj 1983, profesoro (1983.–1999), eĉ katedrestro (1986–1994). Intertempe li akiris juran diplomon en 1957, li doktoriĝis en la Ekonomia Universitato Károly Marx en 1967, li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1966, samloke li doktoriĝis en 1979. Li estis membro de Hungara Socialista Laborista Partio. Li ricevis 3 medalojn. Li edziĝis dufoje pro divorco, lia unua edzino naskis 2 filojn (1954, 1957), la dua same filon en 1976.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Egyszemélyes felelős vezetés a szocialista iparvállalatoknál (1953)
  • Iparvállalatok szervezetének és belső működésének kialakítása (1965)
  • A költségelszámolás és az önköltségszámítás fejlesztése a Magyar Tudományos Akadémia kutatóintézeteinél (kunaŭtoro, 1975)
  • Humánerőforrás-menedzsment (kunaŭtoro, 1999)
  • Számvitel. Oktatási segédanyag (kunaŭtoro, 2001, 2004)

Fontoj redakti

Referencoj redakti