Zorka Janů (propranome Zora Babková) estis ĉeĥa aktorino. Ŝi naskiĝis la 9-an de julio 1921 en Štěchovice, kie ŝiaj gepatroj libertempis. Ŝia je sep jaroj pli aĝa fratino estis aktorino Lída Baarová. Zorka estis pli bela kaj pli talentema ol ŝia fratino. Sed ŝi havis depresojn, kiuj kun aliĝanta aĝo malboniĝis, kaj sentojn de senbezona memsubtaksado.

Zorka Janů
Persona informo
Zorka Janů
Naskonomo Zora Babková
Naskiĝo 9-an de julio 1921
en Ĉeĥoslovakio Štěchovice, Ĉeĥoslovakio
Morto 24-a de marto 1946
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per falo vd
Tombo Strašnice Crematorium vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Praga konservatorio vd
Familio
Gefratoj Lída Baarová vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo teatrofilmo vd
Aktiva dum 1933 - 1944
Aktorado
En filmoj Devil's Mistress vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En filmo ŝi debutis en la jaro 1933 kiel dekdujara knabineto en komedio Madla z cihelny de reĝisoro Vladimír Slavínský. Post kvar jaroj ŝi revenis antaŭ filma kamerao en malgrandaj roloj de studentinoj kaj junulinoj. La unuan grandan rolon ŝi kreis en filmo Ohnivé léto (1939), kie ŝi rolis kiel jam egalvalora kunulino kun sia fratino Lída. Plej multe da filmoj ŝi poste rolis en la jaro 1940.

Dum la dua mondmilito ŝi suferis pro problemoj de sia fratino, kiu estis konata kiel amantino de Joseph Goebbels, la nazia ministro de propagando. Al malfeliĉaj amoj al la edziĝinta František Kožík kaj al aktoro Karel Höger ankoraŭ aliĝis duboj pri si mem. Ŝi ne kredis al sia bonega aktora arto kaj al sia bela aspekto. Ŝi pensis, ke ŝi estas dika, kaj ŝi tenis drastajn malsategojn - dum kelke da monatoj ŝi manĝis sole unu kukurbon ĉiutage. Sekve de tio komencis ŝveligi ŝia vizaĝo kaj ŝi suferis pro depresivaj doloroj de la kapo. Fine de la jaro 1940 ŝi tial forveturis en nervan sanatorion, sed en februaro de 1941 ŝi estis denove en Prago kaj ŝi rolis en teatro. Ŝia lasta filmo, kie ŝi rolis, estis en la jaro 1944 filmo Kluci na řece.

Ŝi studis ankoraŭ pluajn du ludojn, sed en septembro de 1944 germanoj fermis ĉeĥajn teatrojn. Proksimiĝis la fino de la milito, kiun Zorka ĝojatendis, ĉar poste ŝi jam povis libere ludi kaj ŝi estis ankaŭ maldekstrule orientita. Sed post la milito ĉio estis tute alie: Lída, la fratino de Zorka, estis kulpigita pro kunlaborado kun germanoj kaj la tuta familio estis persekutita. Oni rigardis je Zorka kiel je "fratino de tiu perfidulino Baarová" (kio memkompreneble ne estis vero). Ŝi estis maldungita el la ŝatata teatro kaj eĉ ne kolegoj volis ŝin enlasi en la teatron. Aktoro Václav Vydra mem malebligis al ŝi enpaŝi: "Vi ne devas eniri internen! Fratino de Lída Baarová ne apartenas inter la ĉeĥajn aktorojn!"

La depresoj komenciĝis malboniĝi, fratino Lída estis en malliberejo, la patrino mortis je apopleksio dum demand-esploroj en oktobro de 1945 kaj la patro perdis la kruron. Ŝi vidis unusolan elirpunkton en memmortigo. Ŝi provis trinki benzinon, sed tio faris al ŝi nenion. Baniĝinte en la unua etaĝo de la familia vilao la 24-an de marto 1946 ŝi elsaltis el fenestro, ŝi falis sur malmolan betonan ŝtuparejon kaj ne supervivis... Ŝi estas entombigita kun sia patrino, la patro (li mortis en la jaro 1965) kaj fratino Lída (ŝi mortis nur en la jaro 2000) en familia tombo en tombejo en Prago.