Zuñeda
Zuñeda [zuNJEda] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.
Zuñeda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09245 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 36′ N, 3° 14′ U (mapo)42.604444444444-3.2261111111111Koordinatoj: 42° 36′ N, 3° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 718 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zuñeda [+] | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 40 loĝantojn el 1991.
Ĝi distas 57 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas apud Vallarta de Bureba (inter ambaŭ aŭtoŝoseo AP-1).
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Santa María de Ribarredonda, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.