Ödön SRÓTH (laŭ kutima hungara sinsekvo SRÓTH Ödön [ŝro:t]) (naskiĝis la 18-an de septembro 1950 en Carei, Rumanio) estas rumania hungara poeto, inĝeniero.

Biografio redakti

Ödön Sróth apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris en altlernejo de Temeŝvaro diplomon de inĝeniero pri bestobredado en 1974. Ĝis 1979 li laboris kiel inĝeniero en diversaj komunumoj de Rumanio, poste li estis redaktoro de la gazeto Szatmári Hírlap (ĝis 1982), poste denove li laboris kiel inĝeniero en Căpleni. De 1990 li estas inĝeniero de fabriko de laktopulvero de Carei. Liaj kontribuoj aperas en hungarlingvaj Szabad Szó, Igaz Szó, Utunk, Előre, Ifjúmunkás.

Volumoj redakti

  • Fényövezet (poemoj, Tv. 1981);
  • Visszajelzések (Orosháza 1995);
  • Ráhangolódás – Párizsi morzsák (ĝemel-poemvolumo, samloke. 2003).

Fonto redakti