Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio

(Alidirektita el Vikipedio:Enkonduko)
  bonvenon indekso · kategorio · premioj · portalejo · helpo  

Bonvenon! Tiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikipedio: principoj kaj kiel aktive kontribui al la libera enciklopedio Vikipedio. WIKIPEDIA ekestis en januaro 2001 kaj ankoraŭ en la sama jaro fondiĝis VIKIPEDIO, la esperantlingva versio. Registriĝi estas facile, sed necesas koni kelkajn bazajn sciojn.

KUNLABORAĴOJ

Principoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vikipedio:Kvin principoj.

Vikipedio estas libera enciklopedio. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, t.e. vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.

Krom tio,

  • vi povas legi ĝin senpage, el la reto;
  • ne ekzistas firma redakcio, sed verkas nur volontuloj;
  • ĝi estas neŭtrala kaj sendependa.

Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:

  • Vikipedio estas enciklopedio, ne forumo por babilado, politika propagandejo, blogo por personaj spertoj ktp.
  • Kondutu al aliaj vikipediistoj kun respekto.
  • Respektu la kopirajtajn leĝojn, ne simple prenu tekstojn de aliloke. (Do reformulu la frazojn por eviti problemojn.)
 
Du virinoj legas artikolon pri Albert Einstein en la angla Vikipedio.

Vi rajtas kontribui sen registriĝo, tamen ni tre rekomendas registriĝon. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki ion al vi. Vi rajtas registriĝi sub pseŭdonimo, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:

  • korekti lingvajn erarojn aŭ tajperarojn
  • trovi pli bonan vortumon
  • pliampleksigi artikolojn
  • krei novajn artikolojn.

Kiam vi kreas novan artikolon, zorgu pri tio, ke enestu almenaŭ tri frazoj; legu sube pri la minimumaj kriterioj por nova paĝo.

La Oftaj demandoj klarigas al vi multajn aliajn bazajn aferojn pri Vikipedio. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri respondoj al kritikoj pri Vikipedio.

Esperantlingva kaj aliaj vikipedioj redakti

La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Fine de 2008 ĝi havis la 22-an lokon inter la diverslingvaj versioj, kio supozeble restos dum iom da tempo. Nun (10-a de marto 2024) ĝi havas 350 769 artikolojn. Ankaŭ vidu ĉe Internacia Vikipedio kaj la kutime relative aktuala anglalingva listo de vikipedioj. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn - aŭ almenaŭ bone uzeblajn artikolojn, kiuj plenumas la minimumajn kriteriojn.

La Vikipedio estas grava por Esperantujo:

  • Ĝi estas jam nun bone uzebla kiel ĝenerala enciklopedio - la unua en Esperanto.
  • Ĝi informas ankaŭ pri Esperanto-temoj.
  • Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon.
  • Ĝi ofte montras al alilingvaj vikipediistoj, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja Esperanto troviĝas oportune tuj post English en la listo "aliaj lingvoj".

Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj: Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio.

Unuopaj aferoj redakti

Registriĝi redakti

 
Du virinoj legas tekston en libro.

Vi povas redakti sen registriĝi, aŭ fariĝi registrita vikipediisto kun vikipediistaj konto, nomo kaj paĝo (senpage). Post registriĝo vi povas ensaluti.

Elektu vikipediistan nomon (ankaŭ nomata "salutnomo"). Ĝi ne estu ofenda. Vi povas uzi vian personan nomon, voknomon, aŭ simple vorton kiun vi ŝatas. Estas je via elekto ĉu vi restas anonima aŭ mencias sur la vikipediista paĝo vian veran nomon (kiel faras multaj). Vi respektu la anonimecon de aliaj vikipediistoj, kiuj evidente preferas tion.

Redakti artikolon redakti

Se vi vidas artikolon kiun vi dezirus plibonigi, vi bonvenas klaki la ligilon "redakti", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon, aŭ ekzemple verki novan alineon. Simple faru simile kiel la teksto, kiun vi jam vidas, kaj rigardu la rezulton unue helpe de la "Antaŭrigardo"‑butono. Por pli komplikaj aferoj, estas preferinde, ke vi iomete lernu pri la reguloj de Vikipedio. Ĉiam helpas rigardi en aliaj artikoloj, kiel viaj kolegoj atingis iun difinitan rezulton.

Uzi la diskutpaĝon redakti

Ĉiu artikolo havas propran "diskuto"‑paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"‑paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin.

Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi tion kio jam estis skribite en la diskutpaĝo.

Minimumaj kriterioj por nova paĝo redakti

Kiam vi kreas novan paĝon, tiam prefere tuj aŭ post kelkaj minutoj enmetu almenaŭ tri frazojn, unu internan ligilon kaj enmetu en unu kategorion. Tiam la nova paĝo nomiĝas ĝermo. Se vi enmetas malpli da teksto, eventuale iu opinias vian novan paĝon forigenda; tio celas gardi bazan kvalitonivelon de la vikipedio. Por eviti problemojn prefere legu, kiaj artikoloj estas forigendaj - kaj evitu, ke via artikolo estas ekzemple tro mallonga aŭ "ne-enciklopedia".

Vidu ankaŭ redakti

Helpo:Enhavo