Vikipedio:Kvin principoj

Ĉiuj bazaj gvidlinioj de Vikipedio baziĝas sur kvin principoj:

Enciklopedio Vikipedio estas enciklopedio. Ĝi estas komponata el elementoj de ĝeneralaj kaj fakaj enciklopedioj, almanakoj, kaj atlasoj. Vikipedio ne estas reklamejo, nek loko por persona eldonado, nek eksperimento de anarkio. Ĝi ne estas demokratio nek anarkio. Ĝi ankaŭ ne estas vortaro, nek ĵurnalo, nek fontaro aŭ loko por poezio, tamen fratecaj Esperanto-projektoj disponas por tiaj taskoj ĉe Vikinovaĵoj, Vikifontaro, kaj Vikivortaro. Ĝi celas servi Esperantujon, estante fidela enciklopedio en Esperanto, ne nur pri Esperanto. Ĉiuj artikoloj (ja pri Esperanto-temoj kaj aliaj) estu menciindaj kaj havu neŭtralan vidpunkton.
 
Neŭtraleco Vikipedio havas neŭtralan vidpunkton. Ni strebas krei artikolojn kiuj subtenas neniun unuopan vidpunkton. Iufoje ĉi tio bezonas prezentadon de pluraj vidpunktoj, prezentante ĉiun punkton fidele kaj kuntekste, kaj ne prezentante iun ajn vidpunkton kiel "la vero" aŭ "la plej bona vidpunkto". Ĉiuj artikoloj strebu esti kontroleblaj; artikoloj sen referencoj eble estos forigitaj, do estas grave citi la fontojn kie oni povas retrovi la informon. Originala esplorado kaj personaj opinioj de redaktantoj ne taŭgas en Vikipedio. Estas grave citi kontroleblajn, aŭtoritatajn fontojn, precipe pri polemikaj temojvivantaj homoj. Kiam konflikto okazas pri neŭtraleco, diskutu la detalojn en la Diskuto, kaj diskutu la disputon racie en la Diskutejo.
 
Libera Vikipedio estas libera. Artikolojn ĉiuj povas redakti kaj distribui. Respektu leĝojn pri kopirajto aŭ aŭtorrajto, kaj evitu kontraŭleĝan aŭ senpermesan kopiadon. Ĉar ĉiuj kontribuoj estas libere permesitaj al la publiko, neniu redaktanto posedas iun ajn artikolon. Sciu ke ĉiu de viaj kontribuoj estas redaktota de aliaj redaktontoj kaj redistribuota al pluraj medioj.
 
Etiko Vikipedio havas propran kondutan kodon. Respektu kaj estu ĝentila al aliaj Vikipediistoj, malgraŭ eblaj malkonsentaĵoj. Apliku etikon, kaj evitu konfliktojn pri redaktado, kaj precipe redaktomiliton. Neniam ataku aliajn uzantojn nek ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton. Bonvolu esti afabla al novaj uzantoj.
 
Reguloj Vikipedio ne havas fiksajn regulojn. Reguloj en Vikipedio ne estas fiksitaj en ŝtono, kaj la spirito de iu regulo ĉiam superas la literon de tiu regulo. Estu kuraĝa ĝisdatigante artikolojn, kaj ne tro zorgu pri fari erarojn. Viaj penoj ne devas esti perfektaj. Antaŭaj versioj estas konservitaj, do damaĝo (aŭ akcidenta aŭ malica) estas riparebla.
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio