Ian Tarrant

brita esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ian TARRANT estas brita esperantisto naskita in 1957. Li en la 1970-aj jaroj studis fizikon en Kembriĝo (Britio) kaj tiam kun aliaj esperantistaj studentoj revivigis studentan Esperanto-grupon en la universitato de Kembriĝo,[1] kiu havis tradiciojn jam ekde la preparo de la 3-a Universala Kongreso de Esperanto de 1907 en la urbo.

En 1978/1979 li estis volontulo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en la Centra Oficejo de UEA, kaj sekve de 1980 ĝis 1983 estis estrarano de TEJO, unue kiel respondeculo pri Eksteraj Rilatoj, poste kiel Ĝenerala Sekretario.

De 1979 ĝis 1981, li laboris kiel mezlerneja instruisto pri matematiko kaj fiziko en Kenjo, kaj helpetis starigi Esperanto-movadon en la najbara ŝtato Tanzanio.[2] Poste, li elektiĝis unu el laŭ la stato de 2015 kvar honoraj membroj de TEJO.[3]

Post sia tempo in Kenjo, li studis teologion en Nottingham, kaj fariĝis anglikana pastro. Por pliaj informoj vidu la anglalingvan vikipedion.

Publikaĵoj redakti

  • Interŝtataj unuiĝoj - kiucele?: Seminario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, 20-a/27-a de julio 1979, Austerlitz, Nederlando: Raporto, 32 paĝoj, ilustritaj, 22 cm

Referencoj redakti