Tanzanio

lando en Afriko

Tanzanio (svahile Tanzania) estas lando kiu situas en orienta Afriko, ĉe la Hinda oceano, sude de la ekvatoro. Ĝi landlimas norde kun Kenjo kaj Ugando, okcidente kun Ruando, Burundo kaj Kongo Kinŝasa, sude kun Malavio, Mozambiko kaj Zambio. Ĝia teritorio okupas 935 037 km2, inkluzive Zanzibaron (1 489 km2), Pemba (883 km2) kaj Mafia (465 km2). La loĝantaro nombris en 2022 ĉirkaŭ 61 741 120[1].

Tanzanio
svahile Jamhuri ya Muungano wa Tanzania
respubliko
Oficiala nomo: Tanzania Respubliko
Moto: Uhuru na Umoja (svahile)
Himno: Mungu ibariki Afrika
Membreco
Parto de Afriko
Najbaras kun
Grandaj urboj
Ĉefurbo Dodomao
 - mezo Dodomao
 - koordinatoj 6° 10′ 23″ S 35° 44′ 31″ O / 6.17306 °S, 35.74194 °O / -6.17306; 35.74194 (mapo)
Areo 945 203 km² (94 520 300 ha)
Loĝantaro 57 310 019 (2017)
Denseco 60,63 loĝ./km²
Estiĝo 9-a de decembro 1961
Gvidantaro Parlamento de Tanzanio
Prezidento Samia Suluhu Hassan
 - Ĉefministro Kassim Majaliwa
Horzono UTC+03:00
 - somera tempo ne observita
Telefona antaŭkodo +255
ISO 3166-1 TZ
Interreta domajno .tz
Monunuo Tanzania ŝilingo
Lingvo svahila, angla
Situo de la ĉefurbo enkadre de Tanzanio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Tanzanio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Tanzanio
Vikimedia Komunejo: Tanzania
Retpaĝo: www.tanzania.go.tz
Tanzania Esperanto-Asocio

La lando konsistas el kontinenta parto, kiu nomiĝas "Tanganjiko" kaj apudkuŝanta insularo "Zanzibaro". Ĝis 1961 ambaŭ estis Britaj kolonioj (nomataj konfidaĵoj). En 1961 sendependiĝis Tanganjikio, en 1963 Zanzibaro. Ili unuiĝis je unu ŝtato en 1964 kaj depost tiu dato la lando apartenas al la Komunumo de Nacioj.

La nomo "Tanzanio" estas konscie kreita vorto el la komencaj silaboj de la du federaciaj subjektoj: Tanganjiko kaj Zanzibaro[2]. La subjekta nomo Tanganjiko devenas de la nomo de lago Tanganijko (en la loka lingvo signifas "akvujo plena de fishoj"

Antaŭe la ĉefurbo estis Daresalamo sed en 1996 plejpartoj el la registaraj administrejoj transloĝiĝis al Dodomao, kvankam daŭre estas kelkaj politikaj burooj en Daresalamo.

Pro gravaj fosilioj el la prahistorio de la homaro (en Valo de Olduvai) Tanzanio estas la "lulilo de la homaro".

Geografio redakti

 
Naciaj parkoj de Tanzanio

La surfacon de Tanzanio okupas ebenaĵoj kaj altebenaĵoj, sed ekzistaj kelkaj montaraj regionoj. La bordon ĉe la oceano apudas mallarĝa ebenaĵo.

La montara sistemo etendiĝas en norda-suda direkto, poste kurbiĝas sudokcidenten. Partoj de la montara sistemo estas la Ufipa Altebenaĵo, la Mbeya- kaj Rungwe-montaro. La Kilimanĝaro havas neĝkovritan vulkanan pinton (5 895 m) kaj estas la plej alta monto de Afriko; ĝi situas en la samnoma nacia parko.

Apud la bordo altiĝas la Usambara- kaj la Pare-montaro. La Uluguru-montaro situas 200 km okcidente de Daresalamo kaj rigardas sude al la Malavi- aŭ Njasa-lago, la Kipengere- kaj la Livingstone-montaro.

En okcidento, en la orient-afrika fendega sistemo formiĝis la Njasa-lago, formanta la sudokcidentan limon de la lando kaj la Tanganjika-lago, kiu estas la dua plej profunda lago de la mondo (1 436 m). Al la fendega sistemo apartenas la Pangani-valo kaj la Malagarasi-marĉo, etendiĝanta de la Kilimanĝaro ĝis la Hinda oceano.

La sola aktiva vulkano estas la Lengai-monto, situanta okcidente de la Kilimanĝaro.

La plej granda lago de la lando estas la norde situanta Viktoria lago (69 484 km²), la dua plej granda dolĉakva lago de la mondo. En ĝi estas la Nacia Parko Insulo Rubondo.

Tanzanio havas malmultajn konstantajn riverojn, kvankam fontas en la lando tri gravaj riveroj: la Nilo, la Kongo kaj la Zambezi. La plej longa enlanda rivero estas la Rufiji, kiu kolektas akvon sur 155 000 km2 en norda Tanzanio.

La grundo estas grandparte argila, nur meze produktema. Oni kultivas nur 5 % de la teritorio, dum 40 % estas paŝtejo. Tanzanio havas grandajn resursojn el oraj kaj aliaj ercoj, karbo kaj tergaso.

La Markolo de Zanzibaro estas markolo, kiu apartigas la insulon Unguĵo el ĉeftera Tanzanio.

Klimato redakti

La klimato de Tanzanio estas tropika, sed pro la grandaj altovarioj ekzistas diversaj lokaj klimatoj. La jara precipitaĵo en la landointerno atingas ĉ . 700, ĉeborde 1 500 mm. La bordo kaj ties proksimaĵo havas varmegan, humidan klimaton, la jara averaĝa temperaturo estas 27 . La centraj altebenaĵoj estas varmegaj kaj relative sekaj (500–750 mm), apud la Viktoria lago la precipitaĵo tre varias (750–2300 mm).

Naturo redakti

 
Zebroj kaj bluaj gnuoj en Ngorongoro.

La humidajn partojn de la landointerno kovras arbaroj. La okcidentajn kaj sudajn altebenaĵojn de la lando karakterizas miombo-savano, kun rare kreskantaj Brachystegia- kaj Isoberlinia-arbospecioj kaj kun dornaj arbustoj sur la sekaj lokoj. Kie oni forbruligis la originalan arbaron por kultivi aŭ paŝtejigi la areon, nun kreskas arbara savano. En kelkaj lokoj de la altebenaĵo, karakterizas fragmitoj kaj herbaj marĉoj, dum ĉe la bordo kreskas mangrovarbaroj. Seponon de la lando okupas naciaj parkoj kaj rezervejoj, el kiuj la plej fama estas la Nacia Parko Serengeti.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Naciaj parkoj de Tanzanio kaj Sovaĝbestoj de Tanzanio.

La bestaro de Tanzanio estas riĉa, plej karakterizaj estas la afrika elefanto, la rinocero, la gnuo, diversaj antilopoj, leono, pantero, ĝirafo, zebro kaj kafro. Tanzanio enhavas ĉirkaŭ 20 procentojn de la plej granda mamula populacio de Afriko, trovita tra siaj rezervejoj, protektitaj areoj, maraj parkoj, kaj 17 naciaj parkoj, disvastigitaj sur areo de pli ol 42 000 km² kaj formantaj proksimume 38 procentojn de la landa teritorio.[3][4] Sovaĝbestaj resursoj de Tanzanio estas priskribitaj kiel "senparalelaj en Afriko" kaj "la unua lando por vido de ĉasbestoj". Nacia Parko Serengeti, la dua plej granda nacia parko kun 14 763 km², situas en norda Tanzanio kaj estas fama pro siaj ampleksaj migrantaj gregoj de gnuoj kaj zebroj dum ĝi havas reputacion kiel unu el la grandaj naturaj mirindaĵoj de la mondo. La protektita areo Ngorongoro, establita en 1959, estas Monda heredaĵo de Unesko[5] kaj loĝata de la Masajoj.[6] Ĝia kratero Ngorongoro estas la plej granda netuŝita kaldero en la mondo.[7][8]

La naciaj parkoj ankaŭ estas parto de la malsekejoj de Tanzanio. La sovaĝbestoj emas esti pli proksimaj al la malsekejoj, precipe la specioj ŝatantaj akvon kiel hipopotamo, akvantilopo, verukapro, elefanto, krokodilo, ŝlima tragelafo (Tragelaphus spekii) same kiel akvobirdoj kiaj flamengoj kaj anasoj.[9]

Historio redakti

 
Julius Nyerere

En la 1-a jarmilo a.K., en la norda parto de la hodiaŭa Tanzanio loĝis popoloj apartenantaj al la eŭropida grandraso, plej verŝajne kuŝidoj alvenintaj el Etiopio.[10] En la unua duono de la 1-a jarmilo p.K. alvenis bantulingvaj popoloj el okcidenta Afriko, kiuj konis la feron. Fine de la 1-a jarcento estiĝis komercaj kontaktoj kun la orient-afrika marbordo, Arabio kaj Hindio. La apudbordaj komercaj centroj estis arabaj setlejoj, kiujn la portugaloj elpremis ekde fino de la 15-a jarcento. La portugaloj ne volis penetri la kontinenton, eĉ komence de la 18-a jc. perdis la apudbordajn setlejojn, norde de la rivero Ruvuma. La internan landon malkovris la arabaj komercistoj, kiuj serĉis sklavojn kaj eburon kaj atingis eĉ ĝis la Njasa-lago (ĉ. 1825). La unua setlejo ĉe la Tanganjika-lago estiĝis en ĉirkaŭ 1840.

Fine de la 1840-aj jaroj alvenis la regionon la germanoj Johann Ludwig Krapf kaj Johannes Rebmann kiel reprezentantoj de la Misiista Asocio de la Brita Eklezio. Ili estis la unuaj eŭropanoj, kiuj ekvidis la Kilimanĝaron kaj ili estigis intereson de la germanoj pri la areo. La germana kolonia regado elvolviĝis en 1885–1907 en Tanganjiko. La Germana Orienta Afriko entenis Ruandon, Urundion (Burundio) kaj Tanganjikion. Post la unua mondmilito, Tanganjikion okupis la britoj, dum Ruandon kaj Urundion la belgoj. Tanganjikion administris Britio inter 1920–61 kiel mandatejon de la Ligo de Nacioj kaj UN-protektan teritorion.

Tanganjikio iĝis sendependa en 1961 kaj iĝis membro de la UN. Unu jaron poste ĝi transformiĝis al respubliko sub gvido de prezidento Julius Nyerere, sed restis membro de la Brita Komunumo. Tanganjikio unuiĝis en 1964 kiel federacia ŝtato kun insulo Zanzibaro (kiu estis brita protektorato ĝis 1963) kaj ŝanĝis la landonomon al Tanzanio.[11] Ambaŭ konstituintaj landoj estis membroj de la Brita Komunumo de Nacioj ekde 1961 kaj Tanzanio estas ankoraŭ membro de la Komunumo jam kiel unu respubliko.[12]

La konstitucio de 1977 garantiis aŭtonomion de Zanzibaro (kaj la al ĝi apartenanta Pemba) ene de Tanzanio, sed la konstitucio rekonis nur sola leĝa politika partio la partion de Nyerere, la Tanzanian Revolucian Partion.

En la deklaro de Arusha de 1967, Nyerere anoncis la vojon de afrika socialismo de Tanzanio, kiu baziĝas je ujamaa (familieco), je familiaj mastrumejoj kaj memvolaj kooperativoj. Tiu socia eksperimento malsukcesis – spite al la eksterlanda financa kaj teknika helpo.

Dum la 1970-aj, 1980-aj jaroj, la manko de la ekonomia efikeco, la kontraŭstaro de la kamparanoj, la koruptado, la prezoeksplodo de la importita nafto kaŭzis financan ŝuldiĝon de la lando. En 1985 nova prezidento iĝis Ali Hassan Mwinyi (anstataŭ Nyerere) kaj en 1995 – post la unua plurpartia elekto – Benjamin Mkapa.

Mwinyi promesis malpliigon de la ŝtata rolo en la ekonomio, tiel esperante fluon de investoj kaj helpoj en la landon. La ekonomia krizo ne mildiĝis, sed alvenis amaso da rifuĝintoj el la najbaraj landoj.

John Pombe Joseph Magufuli estis la kvina Prezidanto de Tanzanio oficanta ekde la 5-a de novembro 2015 ĝis mortis la 17-an de marto 2021 post politiko de neado de la pandemio de KOVIM-19.[13] Anstataŭis lin la ĝistiama vicprezidantino Samia Suluhu.

Ekonomio redakti

 
Bazaro apud Arusha

Tanzanio havas socialisman ekonomion, baziĝanta sur agrara mastrumado. La Malneta Enlanda Produkto kreskas pli malrapide ol la loĝantaro, tie la pokapa MEP estas tre malalta.

Duono de la MEP venas el la agrikulturo, dum la agrara sektoro laborigas 80% el la laboristoj. La produktiveco estas malgranda pro manko de fuelo kaj maŝinoj kaj tion profundigas la sekego. La ŝtato instigas produktadon de la nutraĵaj plantoj (maizo, manioko, hordeo, milio, sorgo, rizo) kaj eksportaj plantoj (kafo, kotono, sisalo, keŝuo, teo, kariofilo sur insuloj de Zanzibaro kaj Pemba).

Kvankam la minado de diamanto retiriĝis, gravas la ekspluatado de smeraldo, safiro, rubeno, oro, tersalo, gipso, fererco, stano kaj kaolino. Oni minas terkarbonon en sudokcidenta parto de la lando, tergason sur la kontinentbreto antaŭ Kilwa (sude de Dar es Salaam).

La prilabora industrio estas rudimenta, la pli grandaj uzinoj prilaboras nutraĵojn kaj produktas teksaĵojn, bieron, cigaredojn. La elektran energion donas en 70% akvocentraloj.

Tanzanio importas maŝinojn, veturilojn, konsumajn artiklojn, fuelojn, kemiaĵojn, dum eksportas kafon, kotonon, sizalon, kariofilon.

La lando ĉiam suferas pro deficito en la ekstera komerco. Ĉefaj komercaj partneroj estas Grand-Britio, Germanio, Barato, japanio, Italio, Nederlando. La evoluigoj okazas ĉefe per eksterlanda helpo.

Politiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Tanzanio.
 
Samia Suluhu, la nuna kaj unua virina prezidento de la lando.

La konstitucio de 1977 donis la politikan ĉefan potencon al la sola leĝa partio de la lando al la Tanzania Revolucia Partio (Chama Cha Mapinduzi, CCM). La konstitucio en 1992 estis malvalidigita kaj en 1995 okazis plurpartiaj elektoj, en kiuj venkis la Tanzania Revolucia Partio, laŭ la opozicio, per trompo.

La plej supera leĝfara instanco estas la Nacia Asembleo, kiu konsistas parte el nomumitaj parte el elektitaj membroj. Zanzibaro havas loke aŭtonoman registaron, kun rekte elektita prezidanto kaj parlamento, ĉefministro, nomumita fare de la prezidanto.

Prezidento estis John Magufuli kaj estas Samia Suluhu ekde la 17-a de marto 2021. Ĉefministro estas Kassim Majaliwa.

Socia organizado redakti

La registaro funkciigas la landan sanservon, la hospitalojn kaj la medikament-disdonajn centrojn. Multaj malsaniĝas je malario, dormomalsano, bilharziozo, aidoso kaj onchocerciasis.

La bazlernejo estas sepjara kaj deviga, senpaga. En mezlernejo nur malmultaj lernas, la registaro instigas la fakinstruadon. La gazetoj estas angla- kaj svahil-lingvaj.

La oficiala gazeto de la Tanzania Revolucia Partio estas la Uhuru; tiu de la registaro estas la Daily News. La ŝtata radio elradias anglalingvajn kaj svahilajn programojn.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo GLAT-rajtoj en Tanzanio.

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Tanzanio alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Samseksemo en Tanzanio estas socie tabua temo, kaj samseksaj seksumaj agoj (eĉ private kaj konsentaj) estas krimaj deliktoj, puneblaj per ĝismorta malliberigo. La leĝo ankaŭ punas aliseksemulojn, kiuj faras buŝan seksumadon kaj anusan seksumadon.

Kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tanzania kulturo.
 
Ornamita arabstila pordo.

En Tanzanio buntas etnoj, lingvoj, tradicioj. Famaj estas la abstraktaj lignoskulptadoj de la makondoj kaj ornamaj armiloj de la masajoj. Ĉiu tribo havas la proprajn dancojn kaj popolajn artajn tradiciojn. Precipa la svahil-lingva poezio floras. La unua prezidento de la lando, Julius Nyerere estis grava literaturisto, li mem tradukis verkojn de Ŝekspiro al la svahila.

Etnoj redakti

Estas almenaŭ 120 etnaj grupoj, ĉiuj de kiuj konservas siajn tradiciojn en diversaj manieroj. Ene de ĉiu komunumo oni lernas zorgi infanojn, maljunulojn, junulojn, handikapulojn, ktp., tiel protekti siajn valorojn.

Individuaj triboj karakterizatas parte per distingaj teatraj prezentadoj, dancoj kaj muziko, ekzemple, "Serpenta Danco" farita de la sukuma popolo en la nord-centra parto de la lando aŭ la "Baikoko Danco". Iuj el ĉi tiuj grupoj estas invititaj al Daresalamo por honori la prezidanton, ministrojn aŭ eksterlandaj dignuloj. Iafoje oni trovas privatajn aŭ ŝtatajn monrimedojn por sendi ilin al eksterlandaj ĉefurboj por ludi.

Kuirarto redakti

La multkulturismo de Tanzanio speguliĝas en ties ekstreme diversa kuirarto. La influo de araba kaj hinda kuirartoj manifestiĝas ĉefe en la marbordaj pladetoj bazitaj sur marmanĝaĵo, kaj riĉe spicaj gustoj. En Zanzibaro, kaj la marbordaj urboj abundas hindaj kaj tutafrikismaj restoracioj, en Zanzibaro ekzistas longa tradicio vendi manĝaĵojn ĉe surstrataj vendejoj.

Literaturo redakti

Tanzania literaturo estas ĉefe parola. La ĉefaj parolaj literaturaj formoj inkluzivas popolajn fabelojn, poemojn, enigmojn, proverbojn kaj kantojn. La plej multaj el la registrita parola literaturo en Tanzanio estas en la svahila, kvankam ĉiu de la landaj lingvoj havas sian propran parolan tradicion. Nuntempe la parola literaturo de la lando malpliiĝas pro ŝanĝoj en familia strukturo, kiuj malhelpas la transdonon de parola tradicio kaj devalorigo de parola literaturo, kiu akompanis la disvolviĝon de Tanzanio.

Kelkaj nomoj de verkistoj kiuj verkis en la svahila lingvo:

  • Mzee Hamis Akida (1914-2007)
  • Said Mohammed Abdullah (1918-1991)
  • Pera Ridhiwani (1917-1997)
  • Fadhy Mtanga (1981- )
  • Christopher Mwashinga (1965- )
  • Said Khamis (1947- ), Zanzibaro.
  • Mohamed Suleiman Mohamed (1945- ), Zanzibaro
  • Ibrahim Hussein (1943- )
  • Ben Shaaban Robert (1909-1962)
  • May M Balisidya (1987- )
  • Adam Shafi Adam (1940- ), Zanzibaro.

Pentroarto kaj skulptarto redakti

Tanzania arto elstarigas diversajn stilojn de pentrarto kaj skulptarto, inter aliaj la bunta Tinga Tinga kies pentraĵoj emas regi lokajn merkatojn. Iuj el la reprezentantoj de ĉi tiu arto estas Edward Saidi Tingatinga, John Kilaka aŭ George Lilanga. La plej bonaj skulptistoj en Tanzanio estas la makondoj, kiuj loĝas en la sudo de la lando kaj produktas fajnajn skulptaĵojn en lokaj malmolaj lignoj, precipe fetiĉaj figuroj kaj maskoj.

Sportoj redakti

La Tanzania nacia teamo de futbalo (svahile Timu ya Taifa ya Mpira wa Miguu ya Tanzania aŭ 'Taifa Stars') reprezentas Tanzanion en internacia futbalo de viroj kaj estas kontrolita de la Tanzania Futbala Federacio, la reganta korpo por futbalo en Tanzanio. La teamo hejmas je Benjamin Mkapa Nacia Stadiono en Dar-es-Salaam kaj ilia provizora ĉeftrejnisto estas Etienne Ndayiragije el Burundo.

Loĝantaro redakti

 
Evoluo de la loĝantaro inter 1961 kaj 2003. Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA), branĉo de UN. En miloj da loĝantoj
 
Lernejanoj en Arusha. Preskaŭ duono de la loĝantaro aĝas sub 15 jaroj

En novembro 2006, oni taksis ke 38.329.000 homoj vivas en Tanzanio, t.e. 41/km². La kreska koeficiento estas 1,83% (2006, takso). Por unu virino estas mezume 5,24 naskitaj infanoj (2003, takso). Loĝantaro estas distribuita tra la lando kun tre malsama denseco: en la malsekaj regionoj estas 1 persono por kvadrata kilometro, en bone akvumataj montaroj 51 personoj por km² kaj 134/km² en Zanzibaro. Pli ol 80% de la loĝantaro loĝas en vilaĝoj. Ĉemara Daresalamo estas la plej granda urbo kaj la komerca ĉefurbo de la lando; Dodomao estas la nova ĉefurbo, kie la federacia parlamento situas.

Propra afrika loĝantaro de la lando konsistas el pli ol 120 etnoj, inter kiuj la plej grandaj (sukumoj, hajoj, njakjusoj, njamvezioj kaj ĉagoj) havas pli ol milionon da homoj. Plejmulto de tanzanianoj havas bantuajn radikojn. Ekzistas ankaŭ nilotaj grupoj (masajoj kaj luoj, kies plejparto loĝas en la najbara Kenjo). Ekzistas ankaŭ malgrandaj grupoj de etnoj kun lingvo de la kojsana familio kaj de la kuŝita lingvaro. Kelkaj bantuaj etnaj grupoj fuĝis el Mozambiko dum estis tie interna milito.

En Zanzibaro granda parto de la afrika loĝantaro devenas de la apuda kontinento, tamen ekzistas grupo, konata kiel ŝirazoj, kiuj estas konsiderataj restaĵo de la iama persa enloĝigo de la insulo. Neafrikanoj en Tanzanio ne superas pli ol 1% de la loĝantaro; inter ili ĉirkaŭ 70 mil araboj kaj ĉirkaŭ 10 mil etiopianoj.

Ĉiu etna grupo havas sian propran lingvon. En la lando forestas jure oficiala lingvo, sed la svahila estas fakte nacia lingvo de Tanzanio, uzata por intertriba komunikado kaj por oficialaj bezonoj. La angla rehavas sian gravecon en la lando post la malfermiĝo de la lando al internacia komerco. Iam la germana estis vaste konata dum la kolonia periodo, sed malmultaj homoj restas, kiuj konservas memoron pri tio.

Tanzanio estas religie disdividita lando. Okazigita ĉi tie censo evitis demandon pri religia aparteno, sed ekzistas jenaj pritaksoj: 35% islamanoj, 30% kristanoj kaj 35% tradiciaj paganismanoj. En Zanzibaro 99% de la loĝantaro estas islamanoj.

La ĉefa agado de la loĝantaro estas kampara, bazita sur viveltena agrikultura ekonomio.

Lingvoj redakti

 
Nacia Parko Tarangire en Tanzanio
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Tanzanio.

En Tanzanio parolatas pli ol cent lingvoj, ĉefe de la bantua lingvofamilio. Post la sendependiĝo, la registaro agnoskis, ke tio estas problemo por la unueco de la lando, kaj pro tio enkondukis la svahilan kiel nuran ŝtatan lingvon. La registaro enkondukis ĝin en ĉiuj unuagradaj lernejoj por disvastigi ĝin. En la tiama situacio ne eblis enkonduki ĝin en la tuta edukado, ĉar jam estis tre granda laboro skribi svahilajn lernolibrojn por la unuagradaj lernejoj. Pro tio la angla (kiu estis la kolonia lingvo de post la Unua mondmilito) ankoraŭ estas la lingvo de la duagradaj lernejoj kaj universitatoj.

Tamen la popolo grandparte akceptis la svahilan, kaj la angla estas malbone konata. Pro tiu lingva problemo multaj lernantoj foriras de la lernejo post fini la unuagradan edukadon.

Kvankam la multaj tribaj lingvoj ne estas aktive subpremataj, ili ne ĝuas la samajn rajtojn kiel la svahila, kaj pro tio iom post iom malaperas. Ĝis nun neniu el ili entute malaperis, sed oni povas antaŭvidi, ke se la lingva politiko ne ŝanĝiĝos, multaj el ili baldaŭ neniiĝos.

Ankaŭ en Zanzibaro, la araba estas parolata.

Nuntempe, junularo parolas slangon nomitan lugha ya mitaani (t.e. lingvo de kvartaloj) - opone al la instruata Kiswahili fasaha (pura svahila lingvo). Slango parolata en Daresalamo nomiĝas lugha ya kibongo (el Bongo, slanga nomo por Daresalamo).

La mpota lingvo estas bantua lingvo de Tanzanio, parolata en la Regiono Ruvuma. Masaja lingvo estas grupo de lingvoj aŭ dialektoj el la Nilota lingvaro parolata en la sudo de Kenjo kaj la nordo de Tanzanio fare de la masajoj, kiuj estas ĉirkaŭ 900 mil individuoj.

Religioj redakti

 
Luterana preĝejo en Daresalamo.
 
Centra moskeo en Dodomao.

Oficialaj statistikoj pri religio ne estas disponeblaj ĉar religiaj enketoj estis nuligitaj el la registaraj popolnombradoj ekde 1967.[14] La religia etoso de Tanzanio estas dominata de Kristanismo kaj Islamo, sed ekzistas ankaŭ diversaj afrikaj tradiciaj religioj konektitaj al etnaj kutimoj. La vorto por religio en svahila, nome dini, ĝenerale estas aplikita al la tutmondaj religioj Kristanismo kaj Islamo, subkomprenante, ke la sekvantoj de afrikaj tradiciaj religioj estas konsiderataj de "nereligio". Religia aparteno estas ofte ambigua, kaj multaj homoj estas aliĝintaj al multaj religiaj identecoj samtempe (ekzemple oni estas kristano sed ankaŭ oni sekvas afriktradiciajn ritarojn) kio indikas ĝis kiu grado la religiaj limoj estas flelseblaj kaj dependas el la kuntekstoj.[15]

Laŭ ĉirkaŭkalkulo de 2014 fare de la Monda faktolibro de CIA, 61.4 procentoj de la loĝantaro estis kristana, 35.2 procentoj estis islama, 1.8 procentoj praktikis tradiciajn afrikajn religiojn, 1.4 procentoj estis nealigita al ajna religio, kaj 0.2 sekvis aliajn religiojn. Preskaŭ la tuta loĝantaro de Zanzibaro estas islama.[11] El islamanoj, 16 procentoj estas Ahmadistoj (kvankam ili ofte estas konsiderataj neislamanoj), 20 procentoj estas nenomigitaj islamanoj, 40 procentoj estas Sunaistoj, 20 procentoj estas Ŝijaistoj, kaj 4% estas Sufiistoj.[16]

Ene de la kristana komunumo la Romkatolika Eklezio estas la plej granda nomigo (51 procentoj el ĉiuj kristanoj).[17] Inter Protestantoj, la plej granda nombro de Luteranoj ka Moravianoj indikas la germanan kolonian kaj misian pasintecon de la lando, dum la nombro de Anglikanoj indikas la britan kolonian kaj misian pasintecon de Tanganjiko. Ankaŭ estas kreskanta nombro de Pentekostistoj kaj Adventistoj pro la etenda misia agado fare de movadoj el la Nordiaj landoj kaj de usonanoj en la unua parto de la 20a jarcento.[18] Ĉiuj el ili havis iome da influo en variaj gradoj el la movado Ŭalokole aŭ Okulokoka (East African Revival aŭ Orientafrika revivado), kiu havis fekundan grundon por la etendo de karismaj kaj Pentekostaj grupoj.[19]

Estas ankaŭ aktivaj komunumoj de aliaj religiaj grupoj, ĉefe en la kontinento, kiel Budhistoj, Hinduistoj, kaj Bahaanoj.[20]

Islamo en Tanzanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islamo en Tanzanio.
 
Moskeo Malindi en Zanzibaro.

Islamo estas religio, laŭ diversaj fontoj, de 30[21] ĝis 50%[22] da loĝantoj en Tanzanio. Sur la kontinento, islamaj komunumoj estas koncentritaj en marbordaj regionoj, kun kelkaj grandaj islamaj komunumoj ankaŭ en la enlandaj urbaj areoj, precipe laŭ la iamaj karavanaj vojoj. Pli ol 99% de la loĝantaro de la Zanzibara insularo estas islamanoj. Plej multaj islamanoj en Tanzanio estas ŝafiismaj sunnitoj, kun tre signifaj malplimultoj de ŝijaitoj kaj ahmadistoj (aktivaj ekde 1934), kio estas afero nekutima por la subsahara Afriko. Laŭ la Pew-Esplorcentro, du trionoj de la islama loĝantaro de Tanzanio estas sunnitoj, kaj la cetero estas ŝijaistoj (20%) kaj ahmadistoj (15%).

Hinduismo en Tanzanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hinduismo en Tanzanio.

Hinduismo en Tanzanio estas minoritata religio, ĝin konfesas proksimume 50.000 personoj, kio estas 0,1% de la loĝantaro de la lando. Laŭ la Esplorcentro Pew, en 2010 estis ĉirkaŭ 50 000 hinduoj en Tanzanio[23], laŭ aliaj fontoj — 375 000. Plej multaj estas indiĝenaj loĝantoj de Tanzanio, kies prapatroj jam delonge migris al Afriko. Inter la diversaj areoj de hinduismo la plej ofta hinduisma skolo en Tanzanio kaj Kenjo estas bhakti. Ankaŭ sekvantoj de Brahma Kumari, Sai Baba kaj Hare Kriŝno ĉeestas inter la hinduoj en Tanzanio. Hinduaj temploj estis konstruitaj en Daresalamo, Zanzibaro, Arusha kaj Moshi. Festoj de Divalo kaj aliaj hinduismaj ferioj estas festataj ĉiujare[24] .

Trafiko en Tanzanio redakti

Kvankam la ĉefurbo ne plu estas ĉe-mara Daresalamo, sed enlanda Dodomao, la maraj havenoj gravas por la trafiko, nelaste al la insuloj Unguĵo (Zanzibaro), Pembo kaj Mafia. La fervoja reto estas maldensa, sed grava. Multaj urboj estas atingeblaj nur per la voja reto.

Ekstera politiko redakti

  Tanzanio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Regionoj kaj urboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Regionoj de Tanzanio kaj Listo de urboj de Tanzanio.

Tanzanio havas 31 administrajn regionojn kun la ĉefurboj:

 

Regiono Regiona ĉefurbo Ĉefurba loĝantaro (2002)
Regiono Arusha Arusha 270.485
Regiono Dar es Salaam Daresalamo 2.456.100
Regiono Dodomao Dodomao 324.347
Regiono Iringa Iringa 112.900
Regiono Geita Geita
Regiono Kagera Bukoba 100.000
Regiono Katavi Mpanda
Regiono Kigoma Kigoma 132.142
Regiono Kilimanĝaro Moshi 144.739
Regiono Lindi Lindi 41.549
Regiono Mara Musoma 103.497
Regiono Manyara Babati 303.013
Regiono Mbeya Mbeya 280.000
Regiono Morogoro Morogoro 206.668
Regiono Mtwara Mtwara 92.602
Regiono Mwanza Mwanza 378.327
Regiono Njombe Njombe
Regiono Norda Pembo Wete 27.000
Regiono Suda Pembo Mkoani 11.000
Regiono Pwani Kibaha 132.045
Regiono Rukwa Sumbawanga 75.000
Regiono Ruvuma Songea 108.771
Regiono Shinyanga Shinyanga 92.918
Regiono Simiyu Bariadi
Regiono Singida Singida 60.000
Regiono Songwe Vwawa
Regiono Tabora Tabora 127.880
Regiono Tanga Tanga 224.891
Regiono Norda Unguĵo Mkokotoni 2.388
Centra-Suda Unguĵo (Zanzibaro) Koani 2.146
Regiono Urba-Okcidenta Unguĵo Zanzibaro 206.292

 
titolpaĝo de la vojaĝlibro Ĝambo Rafiki

Esperanto-movado en Tanzanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de tanzaniaj esperantistoj.

En Tanzanio estas Tanzania Esperanto-Asocio.

Tibor Sekelj, en sia vojaĝlibro Ĝambo Rafiki - la karavano de amikeco tra Afriko, priskribas la unuajn momentojn de la sendependiĝo de Tanganjikio. Li rakontas, ke li havis rektajn kontaktojn kun Julius Nyerere.

UEA decidis kongresi en 2024 en Afriko. Komence de marto 2023 oni anoncis, ke la Estraro de UEA unuanime elektis Aruŝon kiel la kongresurbon. La Kongreso okazos de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Tanzania: Regions and Cities (30-an de junio 2023).
  2. (nl) Siemon Reker,Tanzania, Neerlandistiek, la 14-an de aŭgusto 2021.
  3. Ridwan, Laher; SingíOei Korir. Indigenous People in Africa: Contestations, Empowerment and Group Rights. Google Books. Africa Institute of South Africa (Majo 5, 2014).
  4. Briggs, pp. 1–31
  5. Ngorongoro Conservation Area. Unesco.org. Alirita 25 Majo 2011.
  6. Centre, UNESCO World Heritage. UNESCO World Heritage Centre: Ngorongoro Conservation Area.
  7. Rod East; International Union for Conservation of Nature and Natural Resources. Antelope Specialist Group. (1 Junio 1999) African antelope database 1998. IUCN, p. 72–73. ISBN 978-2-8317-0477-7.
  8. Briggs, Philip. (1 Majo 2006) Northern Tanzania: with Kilimanjaro and Zanzibar : the Bradt safari guide. Bradt Travel Guides, p. 21–39. ISBN 978-1-84162-146-3.
  9. G. L. Kamukala; S. A. Crafter, IUCN Wetlands Programme. (1993) Wetlands of Tanzania: proceedings of a Seminar on the Wetlands of Tanzania, Morogoro, Tanzania, 27–29 November 1991. IUCN, p. 61–65. ISBN 978-2-8317-0185-1.
  10. Tishkoff, S. A.; Reed, F. A.; Friedlaender, F. R.; Ehret, C.; Ranciaro, A.; Froment, A.; Hirbo, J. B.; Awomoyi, A. A.; Bodo, J. M.; Doumbo, O.; Ibrahim, M.; Juma, A. T.; Kotze, M. J.; Lema, G.; Moore, J. H.; Mortensen, H.; Nyambo, T. B.; Omar, S. A.; Powell, K.; Pretorius, G. S.; Smith, M. W.; Thera, M. A.; Wambebe, C.; Weber, J. L.; Williams, S. M. (2009). "The Genetic Structure and History of Africans and African Americans". Science. 324 (5930): 1035–44. Bibcode:2009Sci...324.1035T. doi:10.1126/science.1172257. PMC 2947357. PMID 19407144. Alirita la 12an de majo 2020.
  11. 11,0 11,1 Central Intelligence Agency. "Tanzania". Arkivigite je 2020-11-27 per la retarkivo Wayback Machine The World Factbook. Alirita la 12an de majo 2020.
  12. United Republic of Tanzania Alirita la 12an de majo 2020.
  13. José Ignacio Martínez Rodríguez, La Tanzania que deja Magufuli, el fallecido presidente negacionista de la covid-19 19 mar 2021 - El País Alirita la 19an de Marto 2021.
  14. Liviga, Athumani, and Zubeda Tumbo-Masabo.. (2006) "Muslims in Tanzania: Quest for Equal Footing." In Justice Rights and Worship: Religion and Politics in Tanzania, edited by Rwekaza S. Mukandala, S. Yahya-Othman, S.S. Mushi and L. Ndumbaro, 129-64.. Dar es Salaam: 2006., p. 149–150. ISBN 9987411312.
  15. Masanja Patrick and Yussuf Lawi.. (2006) "African Traditional Religion in Contemporary Tanzanian Society." In Justice Rights and Worship: Religion and Politics in Tanzania, edited by Rwekaza S. Mukandala, S. Yahya-Othman, S.S. Mushi and L. Ndumbaro, 97-114.. Dar es Salaam: E & D Limited. ISBN 9987411312.
  16. Pew Forum on Religious & Public life. 9a de aŭgusto 2012. Alirita la 29an de oktobro 2013.
  17. . Tolerance and Tension: Islam and Christianity in Sub-Saharan Africa. (2010). Alirita 2020-01-21.
  18. Sundkler, Bengt, and Christopher Steed.. (2000) A History of the Church in Africa. Kembriĝo: Cambridge Univ. Press, p. 1013. ISBN 978-0521583428.
  19. Moritz Fischer (2011). “"The Spirit helps us in our weakness": Charismatization of Worldwide Christianity and the Quest for an Appropriate Pneumatology with Focus on the Evangelical Lutheran Church in Tanzania”, Journal of Pentecostal Theology 20, p. 96–121. doi:10.1163/174552511X554573. 
  20. U.S. Department of State. state.gov (2008).
  21. [1]
  22. [2]
  23. [3]
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-22. Alirita 2020-05-18.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti