Malavio
Malavio estas ŝtato en Sudost-Afriko, kiu limas al Tanzanio, Mozambiko kaj Zambio.
Malawi | |
Malavio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Ho Dio Benu Nian Landon Malavion | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Lilongvo |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo, njanĝa lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo, Ndali, Malawi Lomwe, Tongaa lingvo, Nyakyusa, Lambya, Yao, njanĝa lingvo, Tumbuka lingvo, Malawi Sena, Kokola, Shinyiha, Nyika |
Loĝantaro | 18 622 104 |
Horzono | UTC+02:00 |
Interreta domajno | .mw |
Landokodo | MWI |
Telefona kodo | +265 |
Plej alta punkto | Mulanje Massif |
Plej malalta punkto | Shire (rivero) |
Politiko | |
Ŝtatestro | Lazarus Chakwera |
Ĉefministro | |
Ekonomio | |
Valuto | malavia kvaĉo |
GeografioRedakti
La plej alta monto de Malavio estas la 3000 m alta Mulanĝe (vidu foton), la plej longa rivero estas la 400 km longa Shire. La Shire-rivero formas la sudan defluon de la Malavia Lago (pli frue: Njasa Lago). La Malavia Lago estas kun la surfaco de ĉirkaŭ 29.600 km² la plej granda lago de Malavio kaj la tria plej granda de Afriko.
La landareo estas ĉirkaŭ 118.484 km² (landloko 99.), el kiu 31 % estas arbaro kaj vepro, 25% akvosurfaco, 20 % agrosurfaco, 15 % paŝtejo kaj kampo.
Etendiĝo: nordo-sudo 850 km, okcidento-oriento 350 km.
Landlimoj: 2.881 km, al Mozambiko 1.569 km, al Tanzanio 475 km kaj al Zambio 837 km.
Grandaj urbojRedakti
HistorioRedakti
Sur la teritorio regis antaŭ la alveno de la koloniismo la reĝlando de Maravi. La sklavkomerco kaj tribaj bataloj suferigis la regionon. 1859 atingis David Livingstone kiel la unua eŭropano la Malavian Lagon. En 1891 Malavio iĝas brita protektorato Njasalando.
PolitikoRedakti
Interna politikoRedakti
En junio 2020 okazis ripeta prezidanta baloto (la unua okazis en 2019), dum kiu la opozicia kandidato Lazarus Chakwera venkis la aktualan prezidanton Peter Mutharika. Tio estis la dua kazo en la afrika historio, kiam la kortumo nuligis la prezidantan baloton (unuafoje tio okazis en Kenjo en 2017) kaj la unua fojo kiam postulinta tion opoziciulo venkis en la ripeta voĉdono.
Ekstera politikoRedakti
Malavio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.