HIV

homa viruso, kaŭzanta aidoson

HIV (akronimo de Homa Imuno-deficita Viruso) estas retroviruso kiu atakas la imunan sistemon, kaj kaŭzas malsanon konatan kiel aidoso (Akirita Imuno-Deficita Simptomaro).

HIV
klaso da organismoj konataj sub iu komuna nomo
vdr
Kio estas Aidoso kaj HIV? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

HIV malsanigas infektante la ĉelojn de la tipo T CD4+. Tiuj ĉeloj estas subaro de la leŭkocitoj, t.e. blankaj globuloj, kiuj normale kunordigas la imunan respondon al ĉiu infekto. Reproduktiĝante pere de tiuj ĉeloj, HIV disiĝas tra la organismo, samtempe detruante tiujn ĉelojn kiuj defendas la korpon. Kiam la kvanto de ĉeloj de la tipo T CD4+ iras sub certan sojlon, la korpo fariĝas vundebla de malsanoj kontraŭ kiuj la korpo normale povas sin defendi. Tiuj infektoj kaŭzas morton.

Malkovro redakti

La HIV aperis kiel varianto de simila viruso en ĉimpanzoj (Simia Imuno-deficita Viruso aŭ SIV]]), kiu laŭ procezo de zoonozo pasis al la homoj, verŝajne ie en centra Afriko en la komenco de la 20-a jarcento. La malsano estis malkovrita kiel aparta simptomaro nur en 1981, post apero de nekutimaj simptomoj en grupoj de samseksemuloj en Usono

La aidoso-viruson unuafoje izolis en 1983 laborgrupo de la Instituto Pasteur en Parizo, gvidata de Luc Montagnier, kaj kun grava rolo de Françoise Barré-Sinoussi[1]

La viruso komence estis nomita „limfadenotropa viruso“ aŭ „limfadenopati-asociita viruso"“ (LAV). Okazis longdaŭra jura kverelo kun la konkurenca esplorista grupo de Robert Gallo pro la patento pri la demando, kiu unue malkovris la aidoso-viruson kaj kiu unue proponis teston por pruvi HIV-infekton. Montagnier estis petinta la patenton duonan jaron antaŭ Gallo, sed Gallo ricevis la sian pli frue de la usona patent-oficejo. Fine eĉ la prezidentoj de Usono kaj Francio, Ronald Reagan kaj Jacques Chirac, enmiksiĝis kaj oficiale deklaris kvereloĉesan kompromison en 1987.[2] Jarojn poste Robert Gallo koncedis, ke Montagnier estis la unua, kiu malkovris la viruson. Montagnier kaj Barre-Sinoussi ricevis la Nobel-premion en 2008.

En 1987 estis aprobita la unua homa provo de kandidata vakcino kontraŭ la homa imuno-deficita viruso (HIV).

Maniero de reproduktado redakti

Viruso ne povas vivteni sin memstare, ĉar ĝi ne havas propran metabolon. Ĝi bezonas por replikado gastigantan ĉelon. La gastiganta ĉelo por HIV estas la plej gravaj ĉeloj de la homo: la tielnomataj T-ĉeloj de nia imuna sistemo. La T-ĉeloj havas la taskon, protekti nian korpon kontraŭ atakoj de fremdaj bakterioj, virusoj kaj parazitoj. Se mankas la T-ĉeloj en nia sango, la homa korpo malsaniĝas.

Por ataki la T-ĉelon, la HI-viruso bezonas ricevantojn. La viruso unue sin ligas al la tielnomata ricevanto gp120 de la T-ĉelo. Por poste penetri en la T-ĉelon ĝi ankoraŭ bezonas plian ricevanton, kiun oni nomiĝas CCR5. Post la fuzio kun la T-ĉelo, la viruso ellasas en la ĉelon siajn proprajn enzimojn. La viruso kunportas tri enzimoj, kiuj havas siajn specialajn taskojn en la replikado de la viruso. La encimoj estas: la renversa transskribazo, la integrazo kaj la proteinazo.

Unue la renversa transkribazo tradukas la genetikan informon de la virsuo tiel ke la T-ĉelo povas kompreni ĝin. La genetika informo de HI-viruso estas skribita sur tielnomata RNA = RiboNukleata Acido. Kaj la genetika informo de la homa T-ĉelo estas skribita sur tielnomata DNA = DeoksiriboNuklea Acido. Do, la renversa transskribazo transskribas la virusan RNA al la T-ĉela DNA.

Due la integrazo enplektas la transskribitan virusan RNA en la genetikan informon de la T-ĉelo. Post tio la T-ĉelo rekonas la virusan kromosomon kiel ĝian propran. Kaj la T-ĉelo nun nur produktas virusan genetikan informon. La T-ĉelo ne plu estas libera produkti substancojn por si mem.

Trie la proteinazo distranĉas la produktitajn virusajn informojn en virusajn pecojn. Do, el la ĉenoj, kiujn produktis la T-ĉelo, la proteinazo tranĉas la virusajn enzimojn renversa transskribazo, integrazo kaj proteinazo. Poste novaj virusoj sin formas kaj forlasas la T-ĉelon. Ĉar la T-ĉelo ne plu povas produkti proprajn substancojn, ĝi iam mortos.

Referencoj redakti

  1. F. Barre-Sinoussi, J.C. Chermann, F. Rey, M.T. Nugeyre, S. Chamaret, J. Gruest, C. Dauguet, C. Axler-Blin, F. Vezinet-Brun, C. Rouzioŭ, W. Rozenbaum, und L. Montagnier : Isolation of a T-lymphotropic retrovirus from a patient at risk for acquired immune deficiency syndrome (AIDS) . Science, Vol. 220, Nr. 4599, 20. Mai 1983, S. 868–871.
  2. Chicago Tribune: Tribune reported on controversy that surrounded HIV discovery de la 6-a de oktobro 2008.

Vidu ankaŭ redakti