Ronald Reagan

40a prezidento de Usono kaj aktoro

Ronald Wilson REAGAN [ron.ld rejg.n] (naskiĝis la 6-an de februaro 1911, mortis la 5-an de junio 2004) - la kvardeka prezidanto de Usono. Li vivis plej longe el la usonaj prezidantoj. Konservulo, kontraŭkomunisto, membro de Respublikana Partio.

Ronald Reagan
La 40-a prezidento de Usono
Oficiala portreto de Ronald Reagan en 1985
Oficiala portreto de Ronald Reagan en 1985
Persona informo
Ronald Wilson Reagan
Naskonomo Ronald Wilson Reagan
Naskiĝo 6-an de februaro 1911 (1911-02-06)
en Usono Tampico, Illinois, Usono
Morto 5-an de junio 2004 (2004-06-05) (93-jaraĝa)
en Usono Bel Air, Los Angeles, Kalifornio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonitoAlzheimer-malsano vd
Tombo Ronald Reagan Presidential Library vd
Religio Presbiterianismo vd
Etno Blankulo vd
Lingvoj usona anglaangla vd
Loĝloko Rancho del Cielo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Eureka College
Partio Respublikano
Subskribo Ronald Reagan
Familio
Patro Jack Reagan vd
Patrino Nelle Wilson Reagan vd
Gefratoj Neil Reagan vd
Edz(in)o Jane Wyman (geedziĝo 1940, divorco 1948)
Nancy Davis (geedziĝo 1952)
Infanoj Maureen Reagan
Christine Reagan
Michael Reagan (adoptita)
Patti Reagan
Ron Reagan
Parencoj Michael Reagan vd
Profesio
Okupo aktoro
Aktiva en Des MoinesHolivudo • Fort Mason • Culver City • Fort MacArthur • HolivudoSakramentoVaŝingtono vd
Aktiva dum 1-a de junio 1937– vd
Verkado
Verkoj Tear down this wall! vd
En TTT
40-a Prezidento de Usono
Dum 20-a de januaro 198120-a de januaro 1989
Vicprezidento George H. W. Bush
Antaŭulo Jimmy Carter
Sekvanto George H. W. Bush
33-a Guberniestro de Kalifornio
Dum 3-a de januaro 19677-a de januaro 1975
Antaŭulo Edmund G. "Pat" Brown, Sr.
Sekvanto Edmund G. "Jerry" Brown, Jr.
Aktorado
Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938
Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Reagan naskiĝis en Tampico, Ilinojo. Li laboris unue kiel radio-anoncisto de sportaj eventoj, kaj poste (1937) kiel aktoro por Warner Brothers. Post la dua mondmilito li apogis la liberalan Demokratan Partion, sed dumtempe helpos la fifaman komunisto-ĉasan Holivudan komisionon. Li batalis kontraŭ komunistoj en la kinofilma industrio kaj elektiĝis sepfoje kiel la prezidanto de la sindikato de kinofilmaj aktoroj "The Screen Actors Guild". (Ĝis 1966 lia politika konvinko ŝanĝiĝis kaj en 1966 li komencis sian politikan karieron per esti alelektita guberniestro de Kalifornio (37 jarojn post tio denove venkis aktoro tie, nome Arnold Schwarzenegger). Li reelektiĝis en 1970. En 1980 li estis alelektita prezidanto de Usono kaj gajnis duan periodon en 1984. En 1984 li venkis en 49 el la 50 ŝtatoj. En la centro de lia politiko staris la antikomunismo (nomis Sovetunion Akso de la Malbono). Li parolis tre klare kaj efike al la civitanoj kaj promesis reakiri la memfidon post la Vjetnama fiasko. Li parolis ofte pri la aparta valoro de Usono.

Li edziĝis dufoje; la unua edzino estis Jane Wyman, kaj la dua estas Nancy Davis. Li estis presbiteriano. En 1994, li verkis "Leteron al la Usona Popolo" en kiu li skribis ke li suferas pro la morbo de Alzheimer. Post tio li ne surprenis oficialan sinprezenton, sed li vizitis sian buroon ĝis 1999.

Subtenantoj de Reagan opinias ke lia firma sinteno pri la Sovetunio helpis al disfalo de Sovetunio. Kritikoj atribuas la disfalon al internaj kaŭzoj, kiujn antaŭhelpis la eksport-malpermeso de la plej modernaj teknologioj, la devigita armado tiel ekonomia kolapso en la Sovetunio. (La armadon kaj la ekonomian kreskon de la Reagan-a periodo financis aliaj ŝtatoj per aĉeto de ŝtataj valorpaperoj).

Reagan intencis vundi kaj helpi detrui komunismon. Tiucele li sendis helpon al la pola kontraŭkomunista sindikato Solidareco, li sendis helpon al tiuj en Afganujo kiuj batalis kontraŭ la soldatoj Sovetuniaj, li malpermesis sendi modernajn teknologion al la Sovetunio por ne helpi la ekonomion Sovetan. Per la usonaj misiloj "Stinger", Afganaj batalantoj detruis multajn aeroplanojn sovetajn. Kiel la Komunistoj ŝtatoj antaŭe sendis helpon al Vjetnamaj soldatoj kiuj mortigis Usonajn soldatojn, Usono sendis helpon al Afganaj soldatoj kiuj mortigis Sovetajn soldatojn.

Kiel prezidento Reagan parolis elokvente kontraŭ Komunismo. Li priskribis la Sovetunion kiel "la malbona imperio". En Berlino li paroladis pri la fifama Berlinmurego dirante "Sinjoro Gorbaĉev, disfaligu tiun muron!" Liaj prelegoj donis esperon al la kontraŭkomunistaj malliberuloj en la Sovetunio.

 
Ronald Reagan estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Dum lia administrado (1981-1989) okazis;

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:40-a Prezidento de UsonoPoste: 
Jimmy Carter1981-1989George H. W. Bush