Armadkonkuro

Armadkonkurokonkura armado estas pliarmigo de du malamikoj, el kiuj ambaŭ volas esti daŭre pli armitaj ol la malamiko. Ĉiu paŝo de pliarmigo de unu partio rezultigas ĉiam iom pli fortan paŝon de la dua partio kaj inverse, tiel ke la reciproka pliarmigo okazas kvazaŭ "aŭtomate" kaj konsumas grandan kvanton da resursoj, sen necese rezultigi militon kiu fine "konsumiĝus" la armilojn. Historia ekzemplo estas la armadkonkuro inter la mar-armeoj de Britio kaj la Germana Regno antaŭ la Unua Mondmilito. Post jaro 1945 la vorto plej ofte celas la konkuran armadon inter la dua militaj blokoj ĉirkaŭ Usono kaj Sovetunio, fenomeno ankaŭ nomata "Malvarma Milito", kiu finiĝis per la disfalo de Sovetunio dum la jaro 1991.

poŝtmarko pri la sovetunia nuklee pelita submarŝipo Leninski Komsomol
milita aviadilo B-2 de la usona aer-armeo
usona prezidento Ronald Reagan, konvinkita armadkonkuristo