En Vikipedio, apartigi signifas solvi la problemon pri samnomaj paĝoj priskribantaj malsamajn temojn, kiuj povas konfuzi dum serĉado.

Ekzemple, iu kreas ligilon al Krampo ([[Krampo]]) sed al kio rilatas la vikiligilo? La vorto "Krampo" havas plurajn signifojn kaj plurajn artikolojn:

Paĝo pri apartigo redakti

En la paĝo pri apartigo, bonvolu enmeti simplan enkondukan frazon. Ekzemple:

'''Krampo''' havas plurajn signifojn:

Poste, bonvolu aboce listigi, per asteriskoj ĉe linia komenco(*), ĉiujn paĝojn, kiuj bezonas apartigilon:

* [[Krampo (fiksilo)]]
* [[Krampo (interpunkcio)]]

Se la apartigilo enhavas ligilojn pri pluraj temoj, bonvolu krei sekciojn:

== Muziko ==
* [[Ligilo 1]]
* [[Ligilo 2]]
* [[Ligilo 3]]
== Literaturo ==
* [[Ligilo 4]]
* [[Ligilo 5]]
* [[Ligilo 6]]

Bonvolu prefere aldoni priskribon al ligilo, por ke la uzanto bone komprenu, kiu estas la ĝusta ligilo:

* [[Krampo (fiksilo)|Krampo]], metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo, por kunligi paperfoliojn aŭ similaĵojn
* [[Krampo (interpunkcio)|Krampo]], interpunkcia marko

Finfine bonvolu enmeti la ŝablonon {{apartigilo}} sube en la paĝo. Tiel la sekva mesaĝo aperos:

La ŝablono aŭtomate aldonas la paĝon al Kategorio:Apartigiloj.

Tia paĝo similas al paĝo de vortaro. Memoru ankaŭ, ke Vikipedio ne estas vortaro.

Apartigitaj artikolaj paĝoj redakti

En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{prisupre}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉataj sub tiu titolo.

Kiel ekonomi redakti

Se ne ekzistas plu ol du artikoloj kun sama nomo, apartigilo ne utilas. Ekzemplo estas la paĝoj "Balio" kaj "Balio (provinco)".

Se ekzistas verko kun la sama nomo, se ne de la sama tipo, oni nur povas skribi ”filmo”, ”libro”, ktp, sen la jaro, en la apartigilo.

Por pluraj verkoj de la sama tipoj kiel havas artikoloj redakti

Post diskuto, pluraj nomoj de artikoloj pri filmoj nomiĝis ”(filmo de NNNN)” (kie NNNN estas jaro), kiam estis pluraj filmoj kun la sama nomo.

Ekzemple:

Pluraj uzantoj preferis tiu formon. Iuj uzantoj ankaŭ preferis ”(filmo, NNNN)” aŭ ”(filmo NNNN)”, kaj kelkaj uzantoj opinias ke tiuj malĝustus.

Orfigo de apartigiloj redakti

Plejparte, la ligiloj ligas rekte al ĝustaj paĝoj pri iu temo, ne al apartigilo (krom maloftaj okazoj). La kreado de apartigilo sen orfigi ĝin malplifunkciigas Vikipedion. Pro tio, la ŝablono {{Apartigilo}} invitas antaŭeniri kaj ĝustigi la ligilon.

Antaŭ krei apartigilon nomatan Krampo, alklaku ĉe ”Ligiloj ĉi tien” (en la menuo ”Iloj”) (Helpo:Kio ligas ĉi tien? (alilingve)) por trovi ĉiujn paĝojn, kiuj enhavas ligilon al apartigilo kaj ĝustigu tiujn ligilojn. Tiel la ligilo ligos al ĝusta paĝo, ne al apartigilo. En kelkaj okazoj oni povas peti pri la uzo de roboto.

Notu: Oni povas enmeti nur | ĉe la fino de la ligiloj, kiuj enhavas krampojn:

[[Krampo (fiksilo)|]]

MediaVikio aŭtomate kaŝos la krampon kun ĝia enhavo:

[[Krampo (fiksilo)|Krampo]].

Vidu ankaŭ redakti