Helpo
Iom pli komplekse
Rilataj temoj
vdr

Tiu paĝo klarigas kiel kaj kiajn Viki-ligilojn vi povas krei.

Kial fari ligilojn? redakti

Ligiloj estas bezonataj por helpi komprenigi kuntekston.

Faru ligilojn laŭ senco, ne laŭ vortoj. Ekzemple
Ne faru ligilojn al ĉiuj vortoj. Ekzemple

Avantaĝo de Viki-ligiloj estas, ke ili ankaŭ en la resumo estas alklakeblaj.

Kiel fari ligilojn? redakti

En VidRedaktilo redakti

(uzu "Redakti")

Sen VidRedaktilo redakti

(uzu "Redakti fonton")

Vorto ene de po du rektaj krampoj [[…]] kreas Viki-ligilon. Se paĝo kun tiu nomo ekzitas, la ligilo fariĝas blua. Se paĝo kun tiu titolo ankoraŭ ne ekzistas la ligilo fariĝas ruĝa. Literoj rekte post la fermantaj krampoj aperas kiel parto de la ligilo. Tio ĉefe utilas por la multenombra finaĵo j aŭ la akuzativa finaĵo n. Literoj rekte antaŭ la krampoj ne aspektas kiel ligilo.

Vertikala streko | ebligas, ke la ligiloteksto estas alia ol la titolo de la ligita paĝo. Per la krado # oni povas ligi sekcion aŭ ankron de paĝo. Por ligi sekcion de la sama paĝo ne necesas tajpi la paĝotitolon.

Vikikodo Efekto
[[Esperanto]] Esperanto
[[neekzistanta paĝo]] neekzistanta paĝo
[[Esperanto]]n Esperanton
Esperant[[ujo]] Esperantujo
[[Konstruita lingvo|konstruitan lingvon]] konstruitan lingvon
[[Esperanto#Historio|Esperanta historio]] Esperanta historio
[[#Kiel fari ligilojn?|Kiel fari ligilojn?]] Kiel fari ligilojn?

La variablo {{PAGENAME}} bone taŭgas por ligi subpaĝon. Ekzemple la paĝo pri la biciklaj konkursoj de la Olimpiaj ludoj 1900 estas tie ligita per [[{{PAGENAME}}/biciklado|biciklado]].

Por ligi kategorion necesas antaŭa dupunkto [[:Kategorio:Helpo]]. Sen la antaŭa dupunkto la paĝo estus metita en la menciita kategorio, kiu tiam aperus ĉe la paĝofino. Ekzemplo: Kategorio:Helpo.

Ligi alilingvan Vikipedion redakti

Oni ankaŭ povas ligi alilingvajn Vikipediojn. Ekzemple [[:en:Esperanto]] ligas la anglalingvan artikolon pri Esperanto. Ene de la du dupunktoj devas stari la lingvokodo de la Vikipedio. Listo de Vikipedioj kun iliaj lingvokodoj troviĝas ĉi tie. Ĉar la lingvokodo aperas kiel parto de la ligilo, estas rekomendinda krei alian ligilotekston. Oni devas uzi la alilingvan titolon de la paĝo.

Vikikodo Efekto
[[:en:Esperanto]] en:Esperanto
[[:en:Esperanto|Esperanto]] Esperanto

Ligi alian Vikimedian projekton redakti

Oni ankaŭ povas krei ligilon al aliaj Vikimediaj projektoj per specialaj mallongigoj. Tiuj ligiloj ĉiam estas blua, sendepende ĉu la paĝo ekzistas aŭ ne ekzistas.

Projekto Vikikodo Efekto
Vikicitaro [[q:Ludoviko Lazaro Zamenhof|Ludoviko Lazaro Zamenhof]] Ludoviko Lazaro Zamenhof
Vikidatumoj [[d:Q1|Universo]] Universo
Vikifontaro [[s:Fundamento de Esperanto|Fundamento de Esperanto]] Fundamento de Esperanto
Vikilibroj [[b:Ĉefpaĝo|Ĉefpaĝo]] Ĉefpaĝo
Vikimedia Komunejo [[commons:File:Flag of Esperanto.svg|Flago de Esperanto]] Flago de Esperanto
Vikinovaĵoj [[n:EU financos studon pri Esperanto|EU financos studon pri Esperanto]] EU financos studon pri Esperanto
Vikipedio [[w:Esperanto|Esperanto]] Esperanto
Vikivortaro [[wikt:Esperanto|Esperanto]] Esperanto

Oni ankaŭ povas ligi alilingvan version de alia Vikimedia projekto kaj al sekcio. Tiam la projekta mallongigo troviĝas antaŭ la lingvokodo. Ekzemple [[wikt:en:franca#Esperanto|franca]] kreas ligilon al la sekcio Esperanto en la angla Vikivortara paĝo franca.

Specialaj paĝoj redakti

Daŭra/Konstanta ligilo redakti

Normale oni volas ligi la nunan version de paĝo. Per [[Specialaĵo:Daŭra ligilo/…]] oni povas ligi malnovan version de iu paĝo. Tio koncernas nur la fontokodon. Bildoj kiuj de tiam estis forigitaj aŭ ŝanĝitaj ŝablonoj ne aperas kiel ili tiam estis. Anstataŭ la tri punktoj oni devas skribi la identilan numeron la versio al kiu oni volas krei ligilon. La identilon de la nuna versio oni povas ekscii per la ligilo Konstanta ligilo en la maldekstra kolumno. Tiam ĝi aperas en la adresbreto post oldid=. Identilon de malnova versio oni povas ekscii en la historio de la paĝo. Kiam oni alklakas la daton de malnova versio la identilo same aperas en la adresbreto. Tio ankaŭ eblas por krei daŭran ligilon al versio de alilingva Vikimedia projekto. Tiam tamen oni devas la anglan version [[Special:PermaLink/…]].

Ekzemple per [[Specialaĵo:Daŭra ligilo/3032725|unua versio]] oni kreas ligilon al la unua versio de ĉi tiu paĝo.

Malsamoj redakti

Per [[Special:Diff/…]] oni kreas ligilon al la paĝo, kiu montras la malsamojn inter versioj. Ekzemple por ĉi tiu paĝo: Specialaĵo:Diff/6916921.

Oni ankaŭ povas elekti al kiu versio oni volas krei komparon. Por tio ekzistas kelkaj parametroj.

  • Oni povas uzi /prev por komparo al la antaŭa versio. Sed tio ne diferenciĝas de la ordinara ligilo [[Special:Diff/…]].
  • Per /next oni kreas komparon al la posta versio. Ekzemple Specialaĵo:Diff/6916921/next
  • Per /cur oni kreas komparon al la nuna paĝo. Ekzemple Specialaĵo:Diff/6916851/cur
  • Se oni volas kompari nesinsekvajn version, oni skribu ambaŭ identilajn numerojn. La unua versio aperas en la maldekstra kolumno kaj la dua en la dekstra. Ekzemple Specialaĵo:Diff/5525550/6916921.
Historio redakti

Per [[Special:PageHistory/…]] oni ligas la historion de paĝo. Ekzemple per [[:en:Special:PageHistory/Help:Link]] oni kreas ligilon al la historio de la angla versio de ĉi tiu helpo-paĝo: en:Special:PageHistory/Help:Link.

Vidu ankaŭ redakti