Adresbreto estas parto de grafika uzantinterfaco de programaro, en kiu estas skribita la nuna aŭ dezirata URL, retpaĝa adreso, vojo al loka dosiero aŭ similaj.

Adresbreto en Mozilla Firefox 2.0

Apud ĝi ofte troviĝas butono por akceptigi la skribitan adreson, kaj fallisto de jam uzitaj adresoj. Ĝi ankaŭ povas kompletiĝi aŭtomate.

Ĝenerale ĝi afiŝas la favorikonon de la vizitata retejo, maldekstre de la adreso. La adresbreto ankaŭ povas enteni informojn pri sekureco de la nuna paĝo: la kampo alikoloriĝas, aŭ aperas ŝlosilinga simbolo se la transsendo estas sekura.

Kelkfoje ekzistas klavkombinoj por atingi la adresbreton: ekzemple Ctrl+L aŭ F6 en Firefox.

Vidu ankaŭ redakti