Adreso

identigilo de konstruaĵo por poŝto

Adreso estas preciza lokindiko, kiu helpas (re)trovi ĉi tiun lokon kaj direkti personojn, objektojninformojn tien. Tradicie gravan rolon ludis la adreso por la poŝtaj servoj, por la administra registrado de personoj ktp. Fine de la 20-a jarcento la nocio trovis aldonan uzon rilate al la navigado en komputilaj retoj. Listo de adresoj estas adresaro.

En anglalingvaj landoj, la poŝta kodo kutime venas lasta. En granda parto de Eŭropo, la kodo antaŭas la urbonomon, tiel: "2301 La Chaux-de-Fonds". Kelkfoje, la landkodo ISO 3166 estas metita antaŭ la poŝtkodo: "CH-2301 La Chaux-de-Fonds".

Paperpoŝta adreso por letero, kiu trafu abonkeston, kutime konsistas el ĉi tiuj eroj:

Formato Ekzemplo
Nomo(Asocio)

Poŝtkesto

Poŝtkodo + urbo

Lando - ne-deviga

Ina Ido

Stichting TEJO*

Postbus (angle: P.O.Box)

NL-5753 BL DEURNE

NEDERLAND

*TEJO aŭ Therapeuten voor jongeren

Paperpoŝta adreso por letero, kiu kuŝu en poŝtejo ĝis kiam la ricevanto mem venos por preni ĝin estas kutime konata sub la franca nomo "Poste restante" (Ĝis peto ĉe poŝtoficejo): La frazo pli bone estu en lingvo de la lando; laŭ kontraktoj ĝi povas esti en la franca lingvo [poste restante]). Sur letero de tipo "ĝis eldemando" nepre devas esti skribita familia nomo de la ricevanto.

Se la urbo estas sufiĉe granda, kaj pro tio sufiĉe konata en la lando, la regiono povas ne esti skribita en adreso (ekzemple, en Rusio oni ne skribas nomon de la regiono se la urbo estas ĉefurbo de la regiono).

Depende de kutimoj de la lando, adreso povas esti skribita en ĉi tiu ordo, kiel supre, aŭ en la mala ordo. Precize ĉi ĉio estas priskribita en reguloj de uzado de la poŝto, kiuj reguloj estas propraj por ĉiu lando kaj pro tio malmulte diversaj de reguloj de la aliaj landoj.

Adresado de la mondo - adreso por ĉiuRedakti

Tiu ĉi estas iniciativo lanĉita en 2009 de la Universala Poŝta Unio en kunlaboro i.a. de Unesko por kreskigi la konscion de la valoro de adresa infrastrukturo kiel kerna infrastrukturo de landoj. Bona infrastrukturo de adresoj ŝajnas esti ŝlosila elemento de politikoj sur naciaj kaj internaciaj niveloj en subteno de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (MDG), precipe koncerne regadon, jurŝtaton, redukton de malriĉeco, preventadon de malsanoj kaj havigo de bazaj servoj kiel elektro, kloakoj kaj akvo[1].

LingvojRedakti

La Universala Poŝta Konvencio forte rekomendas la jenon:

"La adreso de la adresato estu vortumita en preciza kaj kompleta maniero. Ĝi estu skribita tre legeble per latinaj literoj kaj arabaj ciferoj. Se aliaj literoj kaj ciferoj estas uzataj en la lando de destino, oni rekomendas, ke la adreso estu ankaŭ en tiuj ĉi literoj kaj ciferoj. La nomo de la celo-loko kaj la nomo de la celolando estu skribataj per majusklaj literoj kune kun la ĝusta poŝtkoda numero aŭ liverzona numero aŭ poŝtoficeja numero, se tiu ekzistas. La nomo de la celolando estu skribata prefere en la lingvo de la devenlando. Por eviti ajnan malfacilaĵon en la landoj de trairo, estas dezirinde, ke la nomo de la lando de destino estu aldonita en internacie konata lingvo[2]. Elektitaj funkciigistoj povas rekomendi tio, pri aĵoj adresitaj al landoj kie la rekomendita pozicio de la poŝtkodo estas antaŭ la nomo de la loko de celloko, la poŝtkodo estu antaŭita de la EN ISO 3166–1 Alfa 2 landokodo sekvata de streketo. Ĉi tio neniel retenas de la postulo, ke la nomo de la cellando estu plene presita."

ReferencojRedakti

  1. (en) Anna Tibaijuka, Antaŭparolo, Addressing the world – An address for everyone. White paper, p. 6, Universala Poŝta Unio, 2009
  2. Noto: Esperanto estis siatempe (1923) agnoskita fare de Universala Poŝta Unio kiel lingvo por Telegram- komunikado => "The Universal Postal Union decided that Esperanto will no longer be considered as a code but clearly as a language: but the payment will longer be charged by character, but by word". Fonto: Official acknowledgments related to Esperanto.

Vidu ankaŭRedakti

Komparu kun: interreto - retejo - vikipedio - poŝtkodo