Nocio estas iu ajn pens-elemento, ĝenerale esprimita per termino, litera simbolo aŭ per iu ajn alia simbolo. Kiel pliprecizigo de ideo ĝi ne rilatas al lingvoj, vortoj aŭ simboloj[1]. Nocio estas baza koncepto de terminologio.

Klasoj de nocioj redakti

Nocioj povas esti la mensaj prezentaĵoj ne nur de estaĵoj aŭ objektoj (esprimataj per substantivoj), sed pli larĝ-signife ankaŭ de kvalitoj (esprimataj per adjektivojsubstantivoj), de agoj (esprimataj per verbojsubstantivoj), kaj eĉ de lokoj, situacioj aŭ rilatoj (esprimataj per adverboj, prepozicioj, konjunkcioj aŭ substantivoj). Nocio povas reprezenti nur unu individuan objekton aŭ - per abstraktado - ĉiujn individuojn, kiuj komune havas iujn karakterizaĵojn. Krome nocio povas estiĝi el kombino de aliaj nocioj eĉ sen rilato al realeco. La nombro de nocioj (reprezentataj per terminoj), kiuj povas esti kombinataj por formi novan nocion (reprezentatan de termino) estas limigita per la fakto, ke en propozicio nocio povas esti nur aŭ subjekto aŭ predikato, sed ne ambaŭ kune.

Ekzemploj:

  • Neptuno (dio) kaj Neptuno (planedo) estas du nocioj, esprimita per la sama termino Neptuno en Esperanto. Altdorf estas (minumume) dekdu diversaj nocioj (nome 12 diversaj urboj kaj vilaĝoj), esprimita per unu termino.
  • La veturilo difinita en la artikolo dentorela fervojo estas unu nocio, esprimita (laŭ la situacio) per du (aŭ eĉ pli da) terminoj en Esperanto, nome (ĝenerallingve) per “dentorela fervojo”, “dentrela fervojo”, (fake) per “dentotramvojo” ktp.
  • La mamulo elefanto estas unu nocio esprimita per diversaj terminoj en diversaj lingvoj, ekzemple olifant, fil, slon ktp.

Pliaj ekzemploj: La nocioj esprimataj per la terminoj Sokrato, Grekujo; homo, martelo, kruc-martelo; ronda, rondeco, magneta permeablo; rotacii, rivoluo, nombro de rivoluoj dum temp-unuo; spaco, forto, kvadrata radiko; super, antaŭ, dum; centaŭro, ekasilicio (t.e. la kemia elemento prognozita fare de Mendelevo en lia perioda sistemo, poste nomita germaniumo - unu nocio, du terminoj).

Nocioj en Vikipedio redakti

Ĝenerale (sed estas esceptoj) en Vikipedio unu nocio egalas al unu artikolo. La difino priskribas la karakterizaĵojn de la nocio kaj tiel disigas ĝin de aliaj nocioj, tiel ke ekestas nocio-sistemo. La apartigaj paĝoj (en la vikipedia ĵargono “apartigiloj”) disigas diversajn nociojn, kiuj (hazarde aŭ pro historia analogio) estas esprimitaj per samaj terminoj.

Problemoj de tradukado redakti

Nocioj per siaj difinoj disigas la senfinan kontinuon de la homa pensado kaj klasifikas la unuopajn pens-elementojn. Tiu ne ĉiam aŭ eĉ nur malofte okazas centprocente idente. Nocio en iu lingvo povas esti pli vasta aŭ pli malvasta ol en alia. Ĝi ekzemple en iu lingvo povas inkluzivi karakterizaĵojn, kiuj laŭ la “mondo-kompreno” de alia lingvo ne apartenas al la nocio.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Fontoj redakti

  1. Laŭ Terminologia Vortaro, la dua frazo laŭ PIV 2002.