Verbo

parolparto; en Esperanto, la vortoj finiĝantaj per -i

Verbo estas vortospeco, kiu plej ofte signifas agon ("legi", "kuri"), okazon ("brili", "disiĝi"), aŭ staton ("ekzisti", "vivi", "stari"). Depende de la lingvo, verbo povas varii forme laŭ multaj faktoroj, eble inkluzive de ĝia verbotempo, aspekto, gramatika modo, kaj voĉo. Ĝi ankaŭ povas akordi kun la persono, genro, kaj/aŭ pluraleco de kelkaj el ĝiaj argumentoj (kiujn ni normale nomas subjekton, objekton, ktp.).

Vortospecoj

Oni povas klasifiki verbojn laŭ diversaj kriterioj. Laŭ valentecaj argumentoj ekzistas almenaŭ kvar tipoj. Iuj verboj havas specialan gramatikan uzon kaj komplementojn, ekzemple kopuloj kaj helpverboj. Multaj verboj povas partopreni en kompleksaj verboj. Plue, verboj povas esti nefinitaj, ne fleksitaj laŭ tenso, kaj havas diversajn formojn, ekzemple infinitivo, participo aŭ gerundio.

Valenteco redakti

La nombro de argumentoj, kiujn verbo povas havi, estas ĝia valenteco. Laŭ valenteco, oni povas klasifiki verbon kiel unu el:

  • Netransitiva (valenteco = 1): la verbo havas nur subjekton: Ekzemple: "li kuras", "ĝi falas".
  • Transitiva (valenteco = 2): la verbo havas subjekton kaj rektan objekton. Ekzemple: "ŝi manĝas fiŝaĵon", "ni ĉasas kuniklojn".
  • Duoble transitiva (valenteco = 3): la verbo havas subjekton, rektan objekton kaj nerektan objekton. Ekzemple: "mi donis al ŝi libron", "ŝi sendis florojn al mi".

Lingvoj eĉ povas havi verbojn kun valenteco = 0. Ekzemple, en Esperanto, oni povas diri ke akveroj falas el la ĉielo per unu verbo, sen subjekto kaj sen objekto: "Pluvas". Oni kelkfoje nomas ĉi tiujn verbojn "senpersonaj verboj" aŭ "sensubjektaj verboj".

En Esperanto, verboj estas valentece flekseblaj, ĉar la sufiksoj "-igi" kaj "-iĝi" povas ŝanĝi la transitivecon de verbo.

En Esperanto verbo povas havi pli ol unu valentecon nur se ĝi havas pli ol unu signifon.[1]:§177 Ekzemple:

  • En ŝia brusto batas bona, varma koro! (Kabe, 1907[2]
  • ...ĝi batas tiun termason per monstre potenca frapo. (Monato, 1997-2003[2])

Transitiveco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transitiveco_(lingvistiko).

Gonçalo Neves en sia eseo Niaj verboj sen veproj [1999][3] pere de dialogo inter amikoj kiuj parolas pri seriozaj temoj, nome akuzativo, kaj diversaj manieroj de transitiveco de verboj, sed kvazaŭ temus pri banala babilado trinkeje, prikomentas dekomence sufiĉe oftajn verbojn (skribi, konstrui. lerni), sed poste unu post alia precipe verbojn kiujn la parolantaro ne ĉiam utiligas ĝuste, kiel enui, ĵongli, kuri, fumi, lumi, pafi. miri, remi, movi, plori kaj pasi, inter kiuj ne ĉiuj funckiigas transitivecon same. La resumo de la esea sinteno estas ke akuzativo estas signo de energia transigo.[3]:Paĝo 207

Kopulo redakti

Kopulo estas tipo de verbo, kelkfoje nomita "kuniganta verbo", kiu estas uzata por pridiri la subjekton aŭ egaligi la subjekton kaj la komplementon. Ĉar kopuloj ne signifas agojn, oni ofte analizas ilin ekster la transitiva/netransitiva distingo. La plej baza kopulo en Esperanto estas la verbo esti. Aliaj kopuloj temas pri komenco de stato (ekzemple iĝi, montriĝi, troviĝi), pri daŭro de stato (resti, konserviĝi), aŭ pri ŝajno (ŝajni, aperi, aspekti, vidiĝi)[1]:§170

Kelkaj lingvoj (la ŝemidaj lingvoj, la rusa, la ĉina kaj aliaj) povas forigi bazan kopulon, speciale en la prezenca verbotempo. En tiuj lingvoj substantivo kaj adjektivo (aŭ du substantivoj) povas konsistigi plenan frazon. Ĉi tiun frazospecon oni nomas senkopula frazo aŭ "ekvacia frazo.

Helpverboj kaj verbaj partikuloj redakti

La helpverboj de specifa lingvo ĝenerale formas fermitan klason, t.e. ilia nombro estas fiksita kaj relative malmulta.[4] Helpverboj en diversaj lingvoj tipe helpas esprimi gramatikajn tenson, aspekton, modon, kaj voĉon. Ili ĝenerale povas aperi kune kun participo aŭ baza verbformo, sed en Esperanto ili aperas nur kun participo. Oni konsideras ke esti estas la precipa kaj modela helpverbo en Esperanto, sed iuj aliaj kopulaj verboj ankaŭ povas funkcii tiel. Verbotempoj kompleksaj (malsimplaj, kunmetitaj) formiĝas per la kunmeto de la aktivaj kaj pasivaj participoj kun la helpverbo esti.

Helpverboj en Esperanto helpas la participojn, kontribuante verbecon, tenson, kaj modon. Ekzemple:

  • ...ĉirkaŭ 1500-3000 ursoj estas kaptitaj kaj mortigitaj. (Monato[2])
  • Ŝi jam iĝis konata pro alia filmo... (Monato[2])
  • La radiko de ĉiu vorto restas konstanta, neniam ŝanĝiĝas. (Monato[2])
  • Ĝiaj loĝantoj nun troviĝis ja en lando norda... (Zamenhof[2])
  • ...la malsanulo ĉiam ŝajnis dormanta... (Vallienne, 1907[2])
  • ...ŝi aspektis tre dormema. (Zamenhof[2])

Rolas tiel, de tempo al tempo, la verboj esti, resti, ŝajni, aspekti, iĝi kaj iuj -verboj (montriĝi, troviĝi, k.a.) Tio estas limigita, relative malgranda klaso. En iuj lingvoj, anstataŭ helpverbojn, oni uzas verbajn partikulojn (nevariantajn vortetojn) por doni al la verbo tenson, aspekton kaj modon. Jen kelkaj ekzemploj en la maoria lingvo:

  • I haere ia ki te mahi (Iris ŝi/li al la laboro)
  • E haere ana ia ki te mahi (Est-as/-is/-os iranta ŝi/li al la laboro)
  • Me haere koe ki te mahi (Devas iri vi al la laboro)

La paro e...ana donas daŭran aspekton sed ne tempon al la verbo, do oni dependas de kunteksto por la tempo.

Verba substantivo kaj verba adjektivo redakti

La plejparto de lingvoj havas kelkajn verbajn substantivojn kiuj signifas la agadon de la verbo. En hindeŭropaj lingvoj, estas multaj specoj de verbaj substantivoj, inkluzive gerundoj, infinitivoj, kaj supinoj.

Esperanto povas uzi infinitivojn substantive, ekzemple "vidi estas kredi". Vortoj kun verba radiko ankaŭ havas substantivajn formojn: ekzemple vido kaj vidado.

En la hindeŭropaj lingvoj, verbaj adjektivoj ĝenerale nomiĝas participoj. Esperanto havas ses tipojn de participoj; de la verbo "vidi" oni povas krei la aktivajn participojn "vidinta", "vidanta", "vidonta", kaj pasivajn participojn "vidita", "vidata", "vidota", adjektivojn kiuj enhavas signifon de verbo (komplete kun la verbotempo kaj aspekto), de kiu la substantivo estas la subjekto aŭ la objekto. Vidu ankaŭ supre pri helpverboj.

Akordo redakti

En lingvoj, kiuj fleksias verbojn, la verbo ofte akordas kun sia unua argumento (tio, kion ni normale nomas la subjekto) persone, pluralece, kaj/aŭ genre. Esperanto ne havas ĉi tiujn akordojn, sed lingvoj kiel la rusa kaj la hinda enhavas multajn el tiaj verboformoj.

La hispana fleksias verbojn tempe, mode, kaj aspekte kaj ili akordas persone kaj nombre (sed ne genre) kun la subjekto. La japana, aliflanke, fleksias verbojn laŭ multaj pliaj kategorioj, sed montras nenian akordon kun la subjekto. La eŭska, la kartvela, kaj kelkaj aliaj lingvoj, havas multapersonan akordon: la verbo akordas kun la subjekto, kun la rekta objekto kaj eĉ kun la nerekta objekto, se ĝi ĉeestas.

Kompleksaj verboj redakti

 
 Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi k.a. ofte aperas kune kun i-verbo. La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la i-verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn 
— Wennergren, Bertilo, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 2020, §30.11

Tamen la ĉefverbo decidas la modon, voĉon, tenson kaj aspekton de la tuta verba grupo.

En ekzemplo donita en PMEG, Ili ĉesis konstrui la urbon, la vortgrupo la urbon estas la komplemento de konstrui, kiu estas la infinitiva komplemento de ĉesis. Tiaj strukturoj estas rikuraj, t.e. oni povas enmeti pluajn infinitivojn. Konsideru la jenajn propoziciojn kun tri sinsekvaj verboj:

  • Ĉiu devas povi esprimi sian vidpunkton. (Le Monde diplomatique en Esperanto[2])
  • ...ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika... (Zamenhof[2])
  • Mortier riskas ne sukcesi atingi la altan celon (Monato[2])
  • Mi bedaŭras ne povi laŭdi la ĵus aperintan diskon Masko de Kajto... (Monato[2])
  • Grandparte la poemoj ŝajnas celi emfazi moralan konduton por persvadi la leganton... (Monato[2])

Malofte okazas kvarverbaj grupoj, ekzemple:

  • ...oni inklinas pensi povoscii pentri la tutmondiĝon per la koloroj de niaj iluzioj. (Le Monde diplomatique[2])
  • ...la homaro finfine povas ĉesi pensi produkti ĉiam pli da riĉaĵoj... (Le Monde diplomatique[2])
  • ...do vi povas ĉesi provi pruvi ĝin. (en Kontraŭekzemplo#Pruvo)

Tie ĝin estas la komplemento de pruvi, kiu estas la infinitiva komplemento de provi, kiu estas la infinitiva komplemento de ĉesi, kiu estas la infinitiva komplemento de povas. La ĉefverbo povas montras, ke la verba grupo estas deklara, nuntempa kaj (semantike) daŭra kaj la voĉo estas aktiva.

La infinitiva komplemento ne ĉiam troviĝas tuj post la ĉefa verbo, ekzemple:

  • ni konsentis inter ni neniam plu tuŝi tiun objekton.[5]:konsenti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Plena Analiza Gramatiko, Wennergren, 1980
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 Tekstaro.
  3. 3,0 3,1 Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj.
  4. Kroeger, P. 2004. Analyzing syntax: A lexical-functional approach. Cambridge, UK: Cambridge University Press.
  5. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.