Aspekto

gramatika kategorio pri kiel ago, evento, aŭ stato (esprimita de verbo) rilatas al la fluo de tempo

En lingvoscienco, aspekto estas maniero prezenti agon esprimitan per verbo: ĉu resume, kiel unu tuton (kaj ofte resumeblan per ĝia rezulto); ĉu kiel daŭran procezon en ties evoluo; ĉu kiel ripete okazantan fenomenon.

Kontraste al la tempo, kiu karakterizas la agon el ekstere, rilatigante ĝin al aliaj agoj eksteraj, la aspekto esprimas la propran, internan staton de la ago, kiel ekz-e ties komenco (li ekparolis), aŭ atingo de la rezulto (li trovis la solvon) aŭ la daŭro (li serĉis la solvon).

KonceptoRedakti

HistorioRedakti

Antikvaj hindaj lingvistoj kiel Yāska kaj Paninio estas la unuaj konataj sciencistoj, kiuj konsciis pri aspekto. Ankaŭ antikvaj eŭropaj gramatikistoj havis konceptan komprenon pri aspekto en la latina kaj malnovgreka lingvoj. La moderna okcidenta lingvistika tradicio malatentis la konceptojn pri aspekto de la hindoj kaj de siaj eŭropaj antaŭuloj, kaj remalkovris tiun fenomenon nur en la 19-a jarcento per analizado de la slavaj lingvoj.[1]

ModernoRedakti

Gramatika aspekto estas malfacile distingebla de gramatika tempo ĉar ambaŭ esprimas informon pri la tempo de okazo. Kutime lingvistoj konsideras, ke gramatika tempo esprimas komparon inter la tempo de la okazo kaj iu alia tempo, plej ofte tiu de la parolo, sed aspekto esprimas alispecajn tempajn informojn pri la ago mem, interalie daŭron, ofton, kaj kompleton. Tempo esprimas tempan kiamon, aspekto esprimas tempan kielon.

Oni nepre devas distingi inter aspekto kiel semantika (signifeca) fenomeno kaj kiel morfologia (formeca) fenomeno. La formaj markilaroj de aspekto kaj tempo en iu lingvo povas esti apartaj, miksitaj, aŭ tute samaj. En la semantika aspekto de frazo rolas ne nur la morfologia aspekto de la verbo, sed ankaŭ ties leksika aspekto (propra tempa signifkaraktero), kaj ecoj de la komplementaj substantivoj.

En Esperanto des pli malfacilas distingi aspekton kaj tempon ĉar la lingvo havas nur unu fleksian markilaron (la vokal-alternon i-a-o) por esprimi temprilatajn fenomenojn, ĉu ili interpretiĝas kiel tempaj en la strikta senco aŭ kiel aspektaj. Aspektaj distingoj estas fleksie esprimeblaj nur ĉe la t.n. kunmetitaj verboformoj, konsistantaj el participo kun finitiva formo de esti. Ekzemple, Mi manĝas kaj Mi estas manĝanta estas same nuntempaj formoj, sed la dua donas kroman informon, ke la ago manĝi havas daŭran-progresan aspekton. Gramatika aspekto en aliaj lingvoj povas esprimi ankaŭ tion, kion Esperanto esprimas per derivaj afiksoj en vortoj kiel ekmanĝas, manĝadas, aŭ per aldonitaj adverboj kiel plujam.

Aliaj lingvoj uzas la samajn rimedospecojn por esprimi aspekton kiel Esperanto - fleksion, derivon, kaj aldonajn vortojn - sed en multaj lingvoj, malsame de Esperanto, la uzo de tiuj markiloj estas deviga, dum strikte tempaj markiloj ne estas devigaj. Ekzemple, la kiĉea lingvo en Gvatemalo uzas fleksiajn prefiksojn k- kaj x- por marki malkompletan kaj kompletan aspekton,[2][3] kaj la ĉina normlingvo havas aspektajn markilojn -le 了, -zhe 着, zài- 在, kaj -guò 过 por marki la perfektivan, daŭrostatan, daŭroprogresan, kaj spertan aspektojn,[4] kaj krome markas aspekton per adverboj.[5] La angla lingvo havas kaj temposistemon kaj pli devigan markadon de aspekto ol Esperanto; ekzemple, oni ĉiam devas esprimi la progresan aspekton per frazoj kiel I am eating (laŭvorte "Mi estas manĝanta"), dum I eat (laŭvorte "Mi manĝas") estas limigita al neprogresaj signifoj.[6]

Aspekto en diversaj lingvoj de la mondoRedakti

En iuj lingvoj (la slavaj, la malnovgreka, la ĉina) aspekto estas markita malimplice, kaj sekve estas kategorio gramatika. En multaj aliaj lingvoj ĝi estas esprimata per specialaj tensoj, aŭ simple subkomprenata; se ĝi estas nur subkomprenata, ĝi estas kategorio pure semantika.

En la lingvoj slavaj la aspekton oni esprimas leksike: verbo per si mem estas perfektiva (rezultverbo, ekz-e найти, t.e. fin-trovi) aŭ neperfektiva (daŭrverbo, ekz-e находитьtrovi (la ago ne estas finita)) — samkiel substantivo havas genron inan, viran aŭ neŭtran. Ofte oni formas diversaspektajn verbojn per afiksoj, proksimume kiel en Esperanto (kanti → ekkanti, manĝi → finmanĝi, doni → donadi). Oni povas nomi tion leksika aspekto.

En la lingvoj okcidentaj la aspekton povas esprimi iuj tensoj, precipe la pasinttempaj; en tiaj okazoj la aspekto estas do parto de la konjugacio. Similan fenomenon oni povas observi en la kompleksaj tensoj esperantaj:

Antaŭ tri jaroj li estis konstruanta sian domon (daŭra, neperfektiva aspekto).

La problemo pri la aspekta valoro de la participoj en Esperanto estas konata kiel ata-ita-diskuto.

NotojRedakti

  1. Robert I. Binnick. (1991) Time and the verb: a guide to tense and aspect. Oxford University Press US, p. 135–6, 171. ISBN 978-0-19-506206-9.
  2. (2008) “Mayan Morphosyntax”, Kansas Working Papers in Linguistics 26. 
  3. Pye, Clifton (2001). "The Acquisition of Finiteness in K'iche' Maya". BUCLD 25: Proceedings of the 25th annual Boston University Conference on Language Development, pp. 645–656. Somerville, MA: Cascadilla Press.
  4. Li, Charles, and Sandra Thompson (1981). "Aspect". Mandarin Chinese: A Functional Reference Grammar. Los Angeles: University of California Press. pp. 184–237.
  5. (2 July 2008) “Brain responses to agreement violations of Chinese grammatical aspect”, NeuroReport 19 (10), p. 1039–43. doi:10.1097/WNR.0b013e328302f14f. 
  6. (2008) “Transfer and Transition in the L2 Acquisition of Aspect”, Studies in Second Language Acquisition, p. 6. 

LiteraturoRedakti

  • Kalocsay, Kálmán. Vojaĝo inter la tempoj - gramatika studo. La Laguna: Régulo 1966, 197 p. (Stafeto: Movado 4).