Norma datumaro (en la germana lingvo Normdatei, en pluraj aliaj lingvoj laŭvortaj tradukoj de la anglalingva termino authority control, kiu tamen en esperantlingva traduko “aŭtoritata kontrolo” estus tute miskomprenebla) estas listo de normigitaj vortoj por uzo kiel troviloj en dokumentado. Norma datumaro do estas formo de “kontrolita” vortaro, per kiu eblas reguligo de sistema trovo de dokumentitaj informoj.

Antaŭŝtupo de norma datumaro estas la libera atribuo de kategorioj aŭ de retaj etikedoj, kiu tamen obeas iujn regulojn, kiel uzo de aŭ singularopluralo, aŭ konkretan formon de vortaj kunmetaĵoj.

Ekzemploj redakti

Ekzemploj pri normaj datumaroj estas la normaj datumoj de la Kongresa Biblioteko (angle: Library of Congress Authorities Files (LCNAF))[1] en anglalingvaj bibliotekoj, kaj ekde 2012, la germana Komuna Norma Datumaro (germane: Gemeinsame Normdatei (GND)) en germana lingvo.

Ankaŭe, en la projekto Virtuala Internacia Norma Datumaro (angle: Virtual International Authority File (VIAF)), la pluraj normaj datumaroj interligiĝas al virtuala internacia norma datumaro.

Referencoj redakti

  1. La usona norma datumaro “LCNAF” uzas la strukturon de la Kontrolnumeroj de la Kongresa Biblioteko (angle Library of Congress Control Numbers, LCCN).