Pluralo

gramatika nombro

Pluralomultenombro estas gramatika nombro montranta "pli ol unu". En Esperanto, estas uzata la sintaksa finaĵo -J por indiki pluralon, laŭ influo de la helena lingvo.

Kelkaj lingvoj (ekz. la araba kaj Sanskrito) havas dunombron por esprimi nombron "du". Tiukaze, multenombro estas "pli ol du". Estas lingvoj kun trinombro por nombro "tri", kaj eĉ kvarnombro por "kvar". Male, kelkaj lingvoj, kiel ekzemple Kiriri, ne havas gramatikan nombron.

Malsimpleco en la diferenco inter singularo kaj pluralo redakti

Christian Rivière en sia eseo La pluralo [2003][1] markas la diferencon inter singularo kaj pluralo kiel ne tiom simpla kiom ĝi ŝajnas. Ekzemple okaze de nulopeco, partitiva formo, demando, nekonateco, parametro, formulo, proksimumeco, entjeraj nombroj, mezuro, falsaj unuoj, logaritmaj unuoj ktp, kiuj okazoj ne estas certe precize unuo. Tiele la "uzo de la pluralo estas foje hazarda kaj fine arbitra".[2] Ankaŭ la bito estas komplika nombreblaĵo kiu ne povas esti matematike singularo, do ankaŭ pluralo iel malindas. Fakte la "uzo de plurala formo ĉe unuoj de la internacia sistemo, efektive malindas" [3]. Krome la pluralo povas esti indikita per leksikaj aŭ morfologiaj rimedoj anstataŭ per la simpla finaĵo de la pluralo, ekzemple ĉe multnombre, aro ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 257-268.
  2. Paĝo 258.
  3. Paĝo 264