Bito

mezurunuo de informo; la informo pri ĉu iu bulea valoro estas 0 aŭ 1

Bito, aŭ duumo, estas pozicio de duuma cifero en duuma kodo. Por memoro, la nombro da bitoj indikas maksimuman kvanton da duumaj ciferoj, kiujn ĝi povas enteni (vidu memorkapaciton); por dateno, la nombro da bitoj indikas la kiomon da duumaj ciferpozicioj, en kiuj ĝi estas registrita (vidu bajton).

 
Kvar 4 eblaj kombinaĵoj
per du bitoj
Bit 1
Bit 0
mallumigitaa 0   mallumigita 0  
mallumigita 0   lumigita 1  
lumigita 1   mallumigita 0  
lumigita 1   lumigita 1  

Per unu bito, 2 eblecoj: jen lumigita ampolo 1 , jen mallumigita ampolo 0 .

La mallonga simbolo de bito estas bit. 1 kbit = 1 000 bitoj; 1 Mbit = 1 000 000 bitoj; 1 Gbit = 1 000 000 000 bitoj.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto: Komputada leksikono