Memoro

funkcio de la cerbo
Memoro estas ankaŭ nomo de kartludo.
Pri memoro en komputiko vidu en memoro (komputiko).

Memoro estas la kapablo mensa gardi informojn por poste uzi ilin. Ĝi estas multe studata de la kognitiva psikologio kaj de la neŭroscienco. Perdo parta aŭ tuta de tiu kapablo estas nomita amnezio.

Klasifikado laŭ daŭro redakti

Oni povas klasifiki la diversajn memoraĵojn laŭ la tempodaŭro ekde la ekmemoro. Oni distingas inter percepta memoro, mallongdaŭra memoro kaj longdaŭra memoro.

La percepta memoro korespondas pli-malpli al la momento kiam oni ekperceptas ion. La pli gravaj perceptoj estas garditaj en la mallongdaŭra memoro, por uzi ĝin iom poste. Dum la percepta memoro daŭras nur kelkajn milisekundojn ĝis sekundoj, la mallongdaŭra memoro povas daŭri kelkajn minutojn. Poste, oni uzas la longdaŭran memoron por ankoraŭ memori ion tagojnjarojn poste.La dumemorsistemo estas fondita unue de William James en 1890. En lia teorio, Memoro estas dividata kiel primara memoro (nome mallongdaŭra memoro) kaj duaranga memoro (nome longdaŭra memoro). La bonega pruvo por la teorio estas libera rememorigo. Seria Pozicia Efiko en la libera rememorigo pruvas la ekzisto de du memoroj.

Lau multaj sciencistoj, mallongdaŭra memoro dependas de malstabilaj ŝanĝoj en la neŭrona komunikado, dum longdaŭra memoro dependas de pli stabilaj kaj daŭraj ŝanĝoj en la neŭrona strukturo kiuj dependas de protein-sintezo. Kelkaj psikologoj tamen argumentas ke la diferencigo inter mallongdaŭra kaj longdaŭra memoro estas senbaza, kaj nur reflektas la diversajn nivelojn de aktivado ene de unu memorsistemo.

Memorkapablo redakti

Oni diras, ke la fama sciencisto Lineo (Carl Linnaeus [Karl Lineus]) dum sia maljuneco tiom perdis memorkapablon, ke li ne rekonis siajn proprajn sciencajn verkojn. La patologia rompo de l' memorkapablo en maljuna aĝo estas sufiĉe ofta fenomeno. Pro tiu malsano suferas ĉiu kvina persono el la 80-jaraĝuloj kaj ĉiu tria persono post la 85a jaro. En medicino oni nomas la staton senila demenco. Ĝis nun oni ne povis trovi radikalan rimedon kontraŭ la plago. Serioze pristudi la kaŭzojn de la malsano oni komencis nur dum la lastaj dek jaroj (precipe aktuala estas la problemo en evoluintaj landoj, kie la vivdaŭro estas sufiĉe granda). Kaj pro tio nur dum la lastaj jaroj aperis preparaĵo, kiuj povas, se ne plene kuraci la malsanon, almenaŭ malprogresigi ĝian evoluon.

Unu el la kuraciloj estas amiridino, nova inventaĵo de fakuloj el la esplorinstitutoj pri nitrogenindustrio kaj produktoj de organika sintezo kaj pri teknologio kaj sekureco de kuraciloj. Ĝia aŭtoro estas kandidato pri kemiaj sciencoj A. Upadiŝev. Unue oni planis uzi amiridinon por kuraci, stimuli la neŭro-muskolan aktivecon, restarigi funkciojn de diversaj organoj post paralizoj, okazintaj pro diversaj misfunkcioj de I' nerva sistemo. Efektive, dum kelkaj malsanoj - speciale dum kuracado de parezoj (nepiena paralizo) de l' vizaĝnervo, ankaŭ dum neŭrito de l' aŭdnervo - la originala preparaĵo donis brilajn rezultojn. Ĝi estis pli efika, kaj kaŭzis malpli da gravaj kromefikoj, ol jam konataj eksterlandaj analogoj. Dum klinikaj espioroj neŭro-hirurgoj uzis gin por kuracado de pacientoj kun krani-cerbaj traŭmoj, apopleksio, post operacioj pri forigo de cerbtuberoj, ktp. Kaj tiam oni rimarkis, ke samtempe signife pliboniĝis la parol- kaj memor-kapablo, restariĝis praktika sperto. „Ĉe la pacientoj pliboniĝis la memorkapablo kaj orientiĝo" - diras fakuloj el la moskva instituto pri psikiatrio, kie oni ekzamenis la kuracilon. - „Unu el niaj pacientoj, fama fizikisto, eĉ ekmemoris fremdan lingvon kaj kapablis traduki artikolon verkitan en ĝi. Treege ekinteresiĝis pri amiridino japanaj kuracistoj (nun ili finas klinikajn espiorojn pri la preparaĵo) kaj ili konstatas, ke ĝi estas la plej efika rimedo por restarigo de l' memorkapablo. Nun la preparaĵon oni produktas en Latvio kaj planas produkti en Ruslando.

Vidu ankaŭ redakti

Mnemonikaĵo


Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri memoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Pasinta doloro for el memoro. 
  •  
     Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas. 
  •  
     Tondro kampulon memorigas pri Dio. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-24.

Eksteraj ligiloj redakti