Tago
Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno. Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).

La hodiaŭa tago estas la 1-a de aprilo 2023. Indikon de konkreta tago oni nomas dato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.
Oni nomas tago (de la germana Tag) al tempodaŭro kiun uzas la Tero ekde la Suno estas en la plej alta punkto super la horizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri la tempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de la Astronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas pri suntempo aŭ de sidera tempo — la unua uzas kiel referenco la Sunon dum la dua uzas kiel referenco la stelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas ke temas pri averaĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60 minutoj, de po 60 sekundoj, kaj daŭras tiele 86.400 sekundojn.
SuntagoRedakti
La suntempo aŭ vera tempo estas tempkalkulado bazita laŭ la suna pozicio en ĉielo. La ŝajna suntempo baziĝas sur la ŝajna suntago. La ŝajna suntago varias tra la jaro, kaj la efektoj de la variaĵoj produkas 16-minutajn sezonajn dekliniĝojn el la signifa suntago. Estas du kialoj de la varioj de la ŝajna suntago:
- Aksa dekliniĝo laŭ la ekliptiko
- Formo de la Tera orbito
Pro tio, la tagoj estas pli mallongaj en marto kaj septembro ol en junio kaj decembro.
Dato | Daŭreco en signifa suntempo |
---|---|
11-a de februaro | 24 horoj |
26-a de marto | 24 horoj − 18.1 sekundoj |
14-a de majo | 24 horoj |
19-a de junio | 24 horoj + 13.1 sekundoj |
26-a de julio | 24 horoj |
16-a de septembro | 24 horoj − 21.3 sekundoj |
3-a de novembro | 24 horoj |
22-a de decembro | 24 horoj + 29.9 sekundoj |
Averaĝa suntagoRedakti
Averaĝa suntago estas la koncepto uzita por ĉiuj ĉiutagaj aferoj. Ĝi difiniĝas kiel la tempodaŭro kiun uzas la Suno por alveni du sinsekvajn fojojn en la meridiano de la observanto, laŭ jara averaĝo. La tagoj havas varian daŭron, laŭ la jarepoko en kiu oni estas. Tiu varieblo estas kaŭzata de la ekstercentreco de la tera orbito kaj de la oblikveco de la ekliptiko. Je praktika konsidero oni uzas la koncepton de averaĝa suntago, kiu havas daŭron de 24 horoj aŭ kio egalas, de 86.400 sekundoj.
Laŭ la sama referenco, nome la Suno, estas la koncepto de tropika jaro aŭ tropikjaro, nome daŭro kiun uzas la Tero por sia jara movo. Dum unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondiron ĉirkaŭ sia akso, kaj tiele unu tropikjaro daŭras 365,242189 averaĝaj suntagoj.
Sidera tagoRedakti
La sidera tago estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de la meza ekvinokso, aŭ egale, estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de stelo en la loka meridiano. Por difinita observanto la sidera tago ekas kiam la Verna punkto trapasas sian meridianon.
En unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondirojn ĉirkaŭ sia akso rilate al la Suno, sed rilate al la steloj ĝi faras unu plian rondiron: nome 366,242189. Oni povas akiri alproksimigon sufiĉe akuratan de la valoro de la sidera tago jene:
- 1 tropikjaro = 365,242189 tagoj = 8.765,8125 horoj
- 1 sidera tago = (8.765,8125 h/366,242189) = 23,9345 horojn
La sidera tago rezultas esti iomete mal pli ol 24 horoj: nome 23 h 56 min 4 s, proksimume.
En observa astronomio oni uzas la koncepton de sidera tempo. Supozinte ke hodiaŭ oni liniigas stelon kaj oni notu la horon, morgaŭ tiu stelo atingos la saman linigon ĉirkaŭ 3 min 55,9 s antaŭe.
Aliflanke, oni devas distingi inter la periodo de rondiro de la Tero rilate al la steloj kaj la sidera tago propre dirita. Ĉar la meza ekvinokso estas movebla punkto pro la precesio, la sidera tago estas 0,0084 sekundojn pli mallonga ol la rondira periodo rilate al la steloj.
Rezume:
- Rondira periodo rilate al la steloj: 23 h 56 min 4,0989 s
- Sidara tago (averaĝa): 23 h 56 min 4,0905 s
Vidu ankaŭ artikolon: Sidera tempo
Nomo de tagojRedakti
Estas sep tagoj en semajno laŭ la gregoria kalendaro, kun diferencaj, sinsekvaj kaj ciklaj nomoj: iliaj esperantaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.
- Lundo (fr: lundi, la: dies lunis), tago de la Luno
- Mardo (fr: mardi, la: dies Martis), tago de dio Marso
- Merkredo (fr: mercredi, la: dies Mercurii), tago de Merkuro
- Ĵaŭdo (fr: jeudi, la: dies Iovis), tago de Jupitero
- Vendredo (fr: vendredi, la: dies Veneris), tago de diino Venera
- Sabato (it: sabato, he: ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro de dio (ŝabato)
- Dimanĉo (fr: dimanche, la: dies dominicalis), tago de la Sinjoro (dominus)
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Ekvivalentoj de aliaj tempunuoj en tagojRedakti
- Unu semajno egalas al 7 tagoj
- Unu monato egalas al 30/31 tagoj (escepte pri februaro, kiu enhavas 28 tagojn kaj 29 la superjarojn)
- Unu jaro egalas al 365 tagoj (escepte pri superjaro kiu enhavas 366 tagojn)
- Unu jarcento egalas al 36.525 tagoj (75 jaroj kun 365 tagoj + 25 jaroj kun 366 tagoj)
- Unu jarmilo egalas al 365.250 tagoj (742 jaroj kun 365 tagoj + 258 jaroj kun 366 tagoj, proksimume)
Tagoj de la monatojRedakti
Pri monatoj la gregoria kalendaro havas 12 monatojn:
Parto de la tombejo de la Papo Gregorio la 13-a kun celebroj okaze de enkonduko de gregoria kalendaro |
N-ro | Nomo | Tagoj |
---|---|---|
1 | Januaro | 31 |
2 | Februaro | 28 aŭ 29 |
3 | Marto | 31 |
4 | Aprilo | 30 |
5 | Majo | 31 |
6 | Junio | 30 |
7 | Julio | 31 |
8 | Aŭgusto | 31 |
9 | Septembro | 30 |
10 | Oktobro | 31 |
11 | Novembro | 30 |
12 | Decembro | 31 |
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro ĝi havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600 ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700 ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la meza gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundojn tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Memorhelpila poemoRedakti
Kelkaj gravaj tagojRedakti
- Tago de la Laboro
- Tago de la memoro
- Tago de la mortintoj
- Tago de la rusa lingvo
- Tago de patrinoj
- Tago de patro
- Internacia Tago por Egalaj Rajtoj de Handikapuloj
- Internacia Tago de Alfabeteco
- Internacia Tago de Faŭno
- Internacia Tago por Kreivo kaj Novigo
- Zamenhofa tago
La Zamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanto-kulturo. En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.
ProverboRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri tago en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Eĉ por plej terura tago venas vespero. ” „ En la tago de la sankta Neniamo. ” „ Laŭdu tagon nur vespere. ”
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Noto: Traduko de sidereal. Traduku pli ĝuste, se vi povas.
- ↑ Jean Meeus (1997), Mathematical astronomy morsels (Richmond, VA: Willmann-Bell) 346. ISBN 0-943396-51-4.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.
BibliografioRedakti
- Árni Björnsson (1995) [1977], High Days and Holidays in Iceland, Reykjavík: Mál og menning, ISBN 9979-3-0802-8, OCLC 186511596
- Jérôme Carcopino (1988). Vida cotidiana en Roma en el apogeo del Imperio. Madrid: Ediciones Temas de hoy, S.A. p. 188. ISBN 84-7880-917-1.
- Morisot J.M., Tableaux détaillés des prix de tous les ouvrages du bâtiment, Carilian, 1814 rete
- Pokrovskij, Sergio (1998), Kristanaj kalendaroj. LOdE, 1998, №1–3. (Disponeblas HTML-versio Arkivigite je 2019-06-19 per la retarkivo Wayback Machine.)
- Zerubavel, Eviatar (1985), The Seven Day Circle: The History and Meaning of the Week, University of Chicago Press, ISBN 0-226-98165-7
Eksteraj ligilojRedakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Día en la hispana Vikipedio.