Rikolto signifas en la agrikulturo ĉiun laboron por kolekti uzeblajn, vendeblajn partojn de la kreskaĵoj (fojno, sukerbeto, fragmito) kaj precipe fruktoj (pomo). En pli malvasta senco oni parolas nur pri rikolto de graminacoj.

Rikolto de Kultivaĵoj kiuj estis kolektitaj fare de homoj permane, dum la plej granda parto de la historio de agrikulturo.
Rikoltado en arto (Pieter Bruegel la pliaĝa)
Rikolto kolekto de aveno de la kampo, pentraĵo de 1895

En la arbarkulturo oni parolas pri lignorikolto de iu arbaro. Rikolto signifas en alia senco (sukcesan) rezulton de ies agado.

La rikolton tre grave influas

  • la ĝusta rikoltotempo
  • vetero
  • laborprocezo

La rikolto estis ĉiam la plej grava tempo en la agrikulturo. La sukcesa kaj riĉa rikolto certigis la travivon de la vintro. Tiel jam la grekoj kaj romianoj festis la rikoltojn. Tiel la kristanaj festoj pri la nova pano, estas heredaĵoj el la paganaj tempoj.

La mizera rikolto pro vetero, damagantoj kaŭzis ofte malsategojn, ribelojn.

Rikolto de graminacoj redakti

Permana rikolto redakti

Antaŭ la maŝinigo de la agrikulturo, la rikolto de graminacoj okazis permane. Tiam la rikolto komenciĝas antaŭ la plenmaturiĝo de greneroj, kiam tiuj havas ankoraŭ ligon al la spiko. Tiam la semoj ne elfalas je tigobato de la falĉilo. La grenero tiam havas en la vaksa maturiĝa stato, post la lakta fazo. Tio signifas, se oni dispremas la greneron, oni povas vidi vaksan substancon.

Oni rikoltis la grenojn ekde la antikva tempo ĝis meze de la 20-a jc. per serpo, falĉilo. Oni detranĉis (falĉis) tigon de la graminacoj kaj el la graminacoj formis garbojn (grenfaskojn). Tiun lastan procedon faris la garbigistoj, aliuloj faris el la garboj krucformojn por ŝirmi la spikojn. La grenoj sekiĝis tiel, poste oni liveris per ĉaroj hejmen. Hejme oni draŝis, kaj parte muelis ĝin; post apero de muleiloj oni liveris la grenerojn al la muelejo por fari el ĝi farunon.

Maŝina rikolto redakti

La maŝina rikolto povas okazi ĉe pli matura stato (post la vaksa fazo), ĉar la defalantaj greneroj venas al la kolekta parto de la maŝino, ne perdiĝas. La moderna grenrikolta maŝino (kombajno) faras en unu laborprocezo la pli fruan falĉadon, draŝadon, purigon.

La rizrikoltaj kombajnoj estas ekipitaj ofte per raŭpoj.

Rendimento redakti

Rendimento estas tuto de la utiligebla produktado. Ĝin oni ofte kalkulas je surfaco (plej ofte je hektaro). Oni povas grandigi la rendimenton ĝis ia limo ekz. per sterkoakvumado.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri rikolto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. 
  •  
     Kia la semo, tia la rikolto. 
  •  
     Printempo semas, aŭtuno rikoltas. 

Vidu ankaŭ redakti

  • Ekzistas ankaŭ internacia organizaĵo kiu havas la nomon Rikolto.


Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-20.