Frukto

planta organo enhavanta semojn

Frukto (el la latina fructus), en plantoscienco, estas planta organo, kiu protektas la semojn. Propra al la florplantoj, ĝi sekvas al la floro, el karpelaro, kiu aliformiĝas post fekundiĝo. Ĉiutage, kaj ĉefe en la kuirado, oni uzas tiun vorton por la dolĉaj, karnodikaj manĝeblaj vegetaĵoj, kaj tiuj ne ĉiam estas veraj fruktoj. Kelkaj gimnospermoj havas bero-similajn falsajn fruktojn kiel ĉe taksuso, junipero. metafore, frukto estas samsignifa vorto por rezulto.

Fruktoj kaj legomoj en bazaro, La Boqueria, Hispanujo.
La matura figo

Botanika kaj kuirarta signifojRedakti

 
Variaj manĝeblaj fruktoj: kivo (kivifrukto), limono kaj rubuso
 
La fruktoj de mirtelo
 
La fruktoj de oksikoko

Multaj fruktoj, kiuj botanike estas veraj fruktoj, estas efektive uzataj kiel legomoj en kuirado kaj manĝaĵa preparo, ĉar ili ne estas precipe dolĉaj. Ĉi tiuj kuirecaj legomoj inkluzivas Kukurbacoj (ekz., kukurbo kaj kukumo), tomatoj, pizoj, faboj, maizo, melongeno kaj dolĉa pipro. Krome, kelkaj spicoj, kiel pimento kaj kapsiketo, estas fruktoj, botanike parolanta.[1] Kontraste, foje kuireca "frukto" ne estas vera frukto en la botanika sento. Ekzemple, Rabarbo estas ofte kontemplita kiel frukto, ĉar ĝi estas uzita fari dolĉajn desertojn kiel tortoj, kvankam nur la folitigo de la rabarba planto estas manĝebla.[2] En la kuireca sento de ĉi tiuj vortoj, frukto estas kutime iu ajn dolĉa-gustanta planta produkto, precipe tiuj, kiuj estas asociita kun semo(j). Legomo estas iu ajn umameca aŭ malpli dolĉa planta produkto, kaj nukso estas iu ajn malmola, olea kaj ŝela planta produkto.[3]

Teknike, greno estas ankaŭ speco de frukto, speco kiu estas nomita kariopso. Tamen, la frukta muro estas tre maldika kaj estas fuziita al la sema jako, do preskaŭ ĉiu de la manĝebla greno estas efektive semo. Sekve, cerealaj grenoj, kiel maizo, tritiko kaj rizo estas pli bone konsiderata kiel manĝeblaj semoj, kvankam kelkaj referencoj ja enlistigas ilin kiel fruktoj.[4] Manĝebla gimnosperma semoj estas ofte erare donita fruktajn nomojn, ekz., pinsemoj, ginko-nuksoj kaj juniperaj beroj.

PlantosciencoRedakti

Roloj en disvastigo de la specioRedakti

Frukto havas du sekvajn rolojn laŭ sia kreskiĝo. La unua estas protekti la kreskantajn semojn kontraŭ la vetero kaj la bestoj. La dua estas la disvastigo, kiam la enaj semoj plenkreskiĝas kaj povas esti dissemitaj. Por eviti, ke multaj semoj konkuru pri resursoj, utilas spaca disvastigo de la semoj. La frukto plibonigas tiam la seman dissendadon per pluraj manieroj laŭ la frukta speco:

  • per la bestoj:
    • koloraj fruktoj altiras la atenton, bongustaj emigas bestojn manĝi ilin kaj tiel disvastigi la semojn (kiuj devas rezisti al digesto).
    • gluemaj aŭ alkroĉiĝemaj fruktoj (ekz. de lapo) ligas sin al la ekstero (felo, haŭto) de besto, kiu disportas ilin.
  • per la vento; oni distingas kvar specojn:
    • balonflugaj semoj havas vezik-similan strukturon, kiu kaptas la venton
    • harflugaj semoj havas hararon el maldikaj fibroj, kiuj kaptas la venton, ekzemple taraksako
    • flugilaj semoj havas longajn, maldikajn alojn, ekzemple acerotilio
    • polvoflugaj semoj estas tre malpezaj (malpli ol dekmilono de gramo) kaj tiel facile porteblaj de vento, ekz. orkidacoj
  • per la akvo, por la flosemaj; multaj flugkapablaj semoj kapablas ankaŭ flosi dum konsiderinda tempo.
  • per propra energio, kiu diskrevigas la frukton kaj disĵetas la semojn:

KreskadoRedakti

La frukto devenas el floro. La frukta kreskado estas rezulto de aliformiĝo el la karpelaro post fekundiĝo (malofte sen fekundiĝo, kiel la kutivataj bananoj). Precize, ovoluja vando iĝas la frukta vando (nomita ĉirkaŭfrukto), kaj ene la ovoloj iĝas semoj. Kelkfoje, la frukta origino estas pli malsimpla:

  • se en la konstruo de frukto partoprenas ankoraŭ aliaj florpartoj (ĉefe la florbazo) oni parolas pri ŝajnfrukto, aŭ falsa frukto. Konata ekzemplo estas la frago, aŭ la pomo.
  • se en la konstruo de frukto partoprenas pluraj floroj, fakte ĝi estas fruktaro. Tio okazas ekzemple ĉe la ananaso.

Ĉirkaŭfrukto konsistas el tri tavoloj:

  • eksterfrukto, la plej ekstera parto, kolora epidermo;
  • mezfrukto, la meza parto, ofte karna;
  • enfrukto, la plej ena parto, aŭ ligna aŭ karna.

El floro al fruktoRedakti

Ĉe la tomateto:

Maturiĝo kaj maturigoRedakti

 
Frukto pruno

La maturiĝo de frukto esence signifas la ekeston de ĝermo-kapabla semo. Tiun procezon ordinare akompanas diversaj ŝanĝîĝoj de fruktaj ecoj, kiuj servas al la disvastigo de la semo aŭ al la bonfarto de estonta ĝermo:

  • kolora ŝanĝo (nematura frukto ofte estas verda, malfacile distingebla disde folioj, por eviti antaŭtempan formanĝon fare de bestoj); la ŝanĝo okazas precipe per malapero de klorofilo kaj apero de karoteno kaj ksantofiloj
  • moliĝo, kiu faciligas kaj bestan manĝon kaj eliĝon de ĝermo
  • pliiĝo de sukero, kiu povas servi kiel energifonto por ĝermo
  • formiĝo de aromoj, por allogi bestojn, kiuj disvastigu la semojn

En naturo la maturiĝo okazas spontanee, dum la fruktoj estas sur planto. Necesas taŭgaj humideco kaj temperaturo, sufiĉa tempo kaj sufiĉa nutraĵfonto por la planto.

En multaj fruktoj la maturiĝo daŭras ankaŭ post disigo disde la planto. Tion oni foje utiligas por antaŭmature rikolti fruktojn kaj maturigi ilin dum la transportado al konsumantoj. Kiam necesas, eblas arte plirapidigi tiun procezon, ekzemple per eteno.

Fruktaj specojRedakti

 
Paro de ĉerizoj ankoraŭ kunligitaj post rikoltado
 
Tutaj kaj duonigita abrikotoj
 
Nektarino

Unuopaj fruktojRedakti

El unu floro evoluas unu frukto. La karpelaro formiĝis unu karpelo aŭ karpeloj kunkreskintaj.

Grupaj fruktojRedakti

Kiam la karpeloj estas apartaj, oni havas flora fruktaro:

Falsaj fruktojRedakti

Ŝajnfrukto povas esti rezulto de iĝo de tuta floraro, kiel ĉe la tilio, ananaso, figo, ktp.
Aliaj florpartoj povas aliformiĝi dum fruktîgo, ĉefe la florbazo: frago, ktp., kaj tipe:

FendfruktojRedakti

Fendfrukto estas subformo de disfal-frukto. Ĝi disfalas maturiĝante en du aŭ pluraj fruktpartoj. Inter la unuopaj fruktpartoj restas stari kelkfoje tigosimilaj fruktteniloj (karpoforo). Male la rompfrukto disiĝas en pluraj partofruktoj laŭlonge de la falsaj septoj en pluraj unusemaj partofruktoj aŭ frukteroj. Gravaj plantofamilioj kun fendofruktoj en Mezeŭropo estas Aceracoj, la plej multaj Malvacoj, la Geraniacoj kaj Apiacoj. Ĉe tiuj la fendfruktoj ankaŭ nomiĝas duoblaj aĥenoj.

Speciala formo estas la ‘‘regmo‘‘ aŭ kokario (Coccarium), kie la unuopaj frukteroj unuope malfermiĝas (Castor, Geranium kaj Hura) kaj Carcerulus, kie la unuopaj frukteroj ne malfermiĝas, sed entute defalas, (Taksuso, Abutilo kaj Malvacoj) la unusemaj fruktpartoj nomiĝas Kokoj (Cocci). Tiu apartenas la plursema Samaro.

Kelkaj manĝeblaj fruktojRedakti

 
La maturaj papajfruktoj
 
La fruktoj (beroj) de blanka moruso
 
Averoo (frukto)
 
La frukto de sukerpomo (anono)
 
La fruktoj de cidonio
 
Malfermita pomelo
 
Daktiloj pendantaj de daktilopalmo
 
Fruktaro de la blanka ribo
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Manĝebla frukto kaj Listo de manĝeblaj fruktoj.

FruktarboRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fruktarbo.

Fruktarboj estas arboj, kiuj produktas fruktojn, precipe krude manĝeblajn fruktojn. Fruktarbo plej ofte estas intence kultivata arbo, kiu troviĝas en ĝardenojplantejoj por produkti fruktojn. La tradicia formo de la kultivado de fruktarboj estis la fruktherbejo, la fruktarbaleo kaj la utilĝardeno. Sed ankaŭ en naturo estas fruktarboj.

Tipa kultivformoj de fruktarboj (spaliro, spindelarbusto, duonalta kaj alttrunka arbo) ekestas de kombino de greftado kaj pritranĉo de planto. La natura, do ne kultivata, ne greftita kaj netraĉita formo de fruktarbo ne donus grandan rikoltaĵon, kiu ankaŭ tre alternas de jaro al la alia, depende de la vetero (pluvokvanto), cirkonstancoj ktp. Krome la gusto ne estas antaŭvidebla kaj la kvalito de la fruktoj estas malaltaj. Tipaj fruktarboj estas arboj el la plantfamilio de la Rozacoj (kernetfruktoj: kulturpomo, kulturpiro, cidonio; drupoj: ĉerizo), migdalo juglando, en pli vasta senco de nuksfrukto ankaŭ pistacio, kaŝtano, kelkaj oleacoj (olivo), citrusojpalmoj (daktilo) kaj arbecaj formoj el multaj aliaj plantfamilioj kun diversaj formoj de la fruktoj.

Tre vastigitaj estas intertempe spindelarbustoj, ĉe kiuj la konataj kultivaroj estas greftitaj sur malforte kreskanta baztrunkoj, por limigi la arboalteco je ĉ. 3 m. Kelkaj fruktarboj ne portas fruktojn ĉe vertikalaj branĉoj, tial ili estas ligitaj malsupren, ke la angulo al la grundo estas 45 ° aŭ malpli.

FruktismoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fruktismo.

Fruktismo estas subaro de dieta veganismo, kiu konsistas el dieto tute aŭ ĉefe el fruktoj en la botanika senso, kaj eble nuksoj kaj semoj, sed sen bestaj produktoj. Fruktisma dieto altiras kritikojn pri sanproblemoj por tiuj, kiuj sekvas tiun vivmanieron. Fruktismo povas esti adoptita pro diversaj kialoj, inkluzive de etikaj, religiaj, mediaj, kulturaj, ekonomiaj kaj sanigaj. Ekzistas pluraj variaĵoj de la dieto. Kelkaj homoj kun dieto konsistanta el 75% aŭ pli da fruktoj konsideras sin nur fruktomanĝantoj.

Fruktismo estas eĉ pli limiga ol veganismo aŭ kruda veganismo. Subteni ĉi tiun dieton dum longa periodo povas rezulti je danĝeraj mankoj, risko, ke multaj fruktomanĝantoj provas malhelpi per nutra testado kaj vitaminaj injektoj. La Saniga Programo de Universitato Kolumbio raportas, ke fruktista dieto povas kaŭzi mankojn de kalcio, proteinoj, fero, zinko, vitamino D, plej multaj B-vitaminoj (speciale B12) kaj nepraj acidaj grasoj.

FruktomanĝuloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fruktomanĝulo.

Fruktomanĝulo estas fruktomanĝanto. Ĝi povas esti ajna speco de herbivoroĉiomanĝulo kie frukto estas preferata manĝospeco. Ĉar ĉirkaŭ 20% el ĉiuj mamulaj herbivoroj ankaŭ manĝas frukton, frugivorado aŭ fruktomanĝado estas konsiderita ofta inter mamuloj.[5] Ĉar frugivoruloj manĝas amason da fruktoj, ili estas tre dependaj de la abundo kaj nutrokunmetaĵo de fruktoj. Frugivoruloj povas aŭ utili frukt-produktantaj plantojn per disigado de semoj aŭ ili povas negative influi plantojn per digestado de semoj kune kun la fruktoj. Kiam ambaŭ la frukt-produktanta planto kaj la frugivora specio utilas per frukt-manĝada konduto ilia interagado estas nomita mutualismo.

FruktokultivadoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fruktokultivado.

Fruktokultivofruktokulturo estas nocio kiu rilatas al grandarea kultivo de fruktarboj, precipe kernetfruktoj, drupfruktoj kaj berfruktoj. La fruktokultivo estas la scienco kiu studas la kultivon de specioj kaj lignaj kaj duonlignaj produktantaj de fruktoj, aplikante teknologiojn baze sur principoj kaj biologiaj kaj fiziologiaj, por atingi ekonomian rezulton de la agado.

Oni komprenas fruktokulturon kiel la scienco kiu studas la genetikan plibonigon de la fruktarboj kaj la prilaboradon aŭ kongruigon de la teknikoj de produktado; por tiu signifo estas uzata en kelkaj lingvoj ankaŭ la neologismo "Pomologio" komprenante pomo-n kiel terminego por frukto. Tiel la fruktokulturo estas agado planita kaj sistema realigita de homoj kiu enhavas ĉiujn agojn faratajn rilate al la kultivo por la profito de ĉiuj plantoj kiuj produktas fruktojn.

AtingojRedakti

La fruktokulturo enhavas la jenajn agojn:

  • Determinado de la karakteroj de la grundo kaj plibonigo de ties kondiĉoj.
  • Determinado de la plantospecioj plantotaj konsiderinte la grundokondiĉojn, klimaton de la regiono, disponeblon de irigacio, kaj ekonomiajn faktorojn rilate al la investado realigota kaj postulojn de la demandonta merkato.
  • Determinado de la variaĵoj de uzotaj specioj.
  • Plibonigo de variaĵoj, ĉefe per genetika manipulado.
  • Planigo de la terpeco laŭ la maniero disvastigadi la fruktoproduktajn speciojn, tio estas, la maniero akiri la plantejon kaj la greftadon.
  • Determinado de la irigacimaniero kaj de sterkado se korespondas.
  • Plibonigo de programoj de kontrolo de plagoj.
  • Jara kondiĉigo de plantoj, stucado, subteniloj, ligado.
  • Rikolto, permanaj kaj mekanikaj metodoj.
  • Pritaksado de la rezulto de la fruktekspluatado, diagnozo de problemoj kaj plibonigo de korektaj decidoj.
  • Selektado, kondiĉigo kaj pakado de la frukto.
  • Konservado de la fruktoj postrikolte, se korespondas.
  • Procezado kaj komercigo de la fruktoj.

Kresko kaj disvolvigoRedakti

La transformado de la ovario en frukto postulas serion de fiziologiajn ŝanĝojn kiuj ankoraŭ nuntempe ne estas tute konataj. La plantohormonoj ludas gravan rolon en la disvolviĝo de la frukto. La poleneroj enhavas aŭksinojn kiuj rekte stimulas la kreskon de la ovarioj kaj komencigas ĉenon de reakcioj kiuj okazigas pliigon en la koncentrado de aŭksinoj en la ovaria histo, kio siavice stimulas la kreskon de la ovario. Alia fiziologia ŝanĝo okazanta estas la translokigo de nutraĵoj el aliaj partoj de la planto al la ovariaj histoj, kaj la akumulado de kelkaj el ili en la ovariaj histoj, dum aliaj faras tion rekte en la formata semo. Tiaj nutraĵoj estas solveblaj sukeroj, aminoacidoj kaj proteinoj. La kvanto de sukeroj pliiĝas dum la frua disvolvigo de kelkaj fruktoj, kiel ĉe la grajnoj de maizo kaj tritiko, kaj poste ĝi malpliiĝas dum la sukeroj konvertiĝas en amelo. Ĉe avokadoj kaj olivoj, grasoj kaj oleoj akumuliĝas en grandaj kvantoj en loa kreskohistoj. La akumulado de akvo estas ofte tre granda en la karnofruktoj, ekzemple en la tomatoj; en aliaj, kiel fazeoloj kaj nuksoj, la enhavo de akvo de la frukto rimarkinde malpliiĝas alvenante al la maturiĝo. Samtempe kun tiuj ŝanĝoj, okazas ofte ankaŭ ŝanĝoj en la pigmentado. En la tomatoj, por ekzemplo, la klorofilo malaperas kaj estas anstataŭata de karotenoidaj pigmentoj kiam alproksimiĝas la fruktoj al la maturiĝo. En kelkaj variaĵoj de prunoj kaj vinberoj, akumuliĝas dum la maturiĝo progresas antocianinaj pigmentoj, kiuj estas kio havigas al tiuj fruktoj iliajn karakterajn kolorojn.

MaturiĝoRedakti

 
La tomato estas la klimatera frukto plej bone studita. Kiel ĉe ĉiuj klimateraj fruktoj, povas maturiĝi separita for de la planto.

La fina etapo de la disvolviĝo de la frukto estas la maturiĝo. Laŭ la maturiĝo estas aŭ ne estas regulata prioritate de etileno (nome gaso kiu enhvas hormonajn propraĵojn), la fruktoj estas klasigeblaj en klimateraj kaj neklimateraj.[6] Ĉiuj fruktoj, same kiel ajna vegetala organo, produktas etilenon. Sed dum la maturiĝo, kelkaj fruktoj nomitaj klimateraj grande pliigas la produktadon de etileno dum aliaj, nomitaj neklimateraj, praktike plutenas la proporcion de produktado de etileno preskaŭ sen variado. Ĉe la unuaj, la etileno estas responsa por la kunordigo de la procezo de maturiĝo, ĉe la duaj tute ne.

En klimateraj fruktoj okazas la jena konduto:

  • la aplikado de etileno plifruigas la tempon de la klimatero (pinto) spira;
  • la memkataliza produktado de etileno pluas post la retirado de la traktado per etileno;
  • la grando de la spira indico estas sendependa de la koncentrado de etileno aplikita;
  • estas evidenta reago al la aplikado de etileno en la plej parto de la indico de maturigo propraj de ĉiu frukto (firmeco, koloro, degradado de la amelo ktp.).[7]

La neklimateraj fruktoj, pro la aplikado de etileno, funkcias jene:

  • ne plifruigas la tempon de la klimatero spira;
  • en foresto de fiziologiaj aŭ patologiaj damaĝoj ne estas memkataliza produktado de etileno, eĉ ne post la aplikado de traktado per etileno;
  • la grando de la spira indico pliiĝas pro aplikado de kreskantaj dozoj de etileno;
  • ekde vidpunkto de la organolepsa maturigo ne estas evidenta reago al la aplikado de etileno, escepte ĉe malverdigo (degradado de klorofiloj).[7]

Tiel, etileno akcelas la maturigon de fruktoj de kelkaj specioj (nomitaj klimateraj fruktoj), kiel banano, ĉerimolio, pruno, granato, kakinoko, pomo, mango, avokado, piro, papajo, tomato ktp. Pro la komerca kosto, en la praktiko tio estas uzata nur en precizaj cirkonstancoj, kiel en maturigejoj de bananoj, kie oni aplikas acetilenon (komponaĵo de etileno kiu plenumas la saman funkcion) cele al unuformigo de la maturigo de la tuta stoko de bananoj.[7]

La citrusaj fruktoj estas neklimateraj kaj en tiuj la etileno ne regulas la maturigon. Sed kapablas akceli la degradadon de la klorofiloj, nome pigmentoj responsaj pri la verda koloro de la fruktoj. Ĉe citrusaj fruktoj, la koloro ne nepre indikas la gradon de maturigo. Sed ĉe oranĝoj kaj mandarinoj, estas postulata certa grado de kolorigo pro komercaj tialoj. Pro tio oni aplikas etilenon cele al akcelo de la malverdigo de tiuj fruktoj, tio estas, nur pro estetikaj tialoj.[7]

La esplorado en fruktokulturoRedakti

 
La subtegmenta sekigado de kakinokoj en Japanio.

Ene de la plej oftaj aferoj esplorendaj kiuj konservas gravon en fruktokulturo, elstaras tiuj rilataj al la plantodisvastigado. La selektado de baztrunkoj de pomarboj ekis en 1912 en Kent Maidstone, Anglio. Ronald Hatton laboris en la Eksperimenta Stacio East Malling kun materialoj de diversaj plantetejaj entreprenoj de Eŭropo, por establi liston de la plej bonkvalitaj modeloj por pomarboj de diferencaj fortoj. Tiu centro pluigis sian laboron kiu ĝis nun estas de esenca gravo por la esplorado.

En la genro Citrus, la serĉado de novaj baztrunkoj ekdisvastiĝis kiam la viruso de la tristo kiu senutiligis la oranĝarbon. En citruskulturo, la fitosaniga afero ĝenerale kaj la virusmalsanoj partikulare, estas de esenca gravo. Lastatempe, la malpliigo konstituiĝis en nova defio por la esplorado: temas pri malsano de etiologio nekonata kiu suferigas diferencajn kombinojn baztrunko-kanopeo en diferencaj landoj de la mondo. La ĉefaj esplorcentroj de la mondo en citruskulturo estas la Universitato de Kalifornio en Riverside (Usono), la Universitato de Florido en Gainesville (Usono), la Eksperimentaj Stacioj de Lake Alfred kaj Orlando en Florido (Usono), la Instituto de Agronomio de Campinas en Sanpaŭlio (Brazilo), la Istituto Sperimentale per la Agrumicoltura en Sicilio (Italio) kaj la Instituto Valenciano de Investigaciones Agrícolas (IVIA) en Moncada, Valencio (Hispanio), inter aliaj.

En fruktarboj de kerno kaj de semoj, la stucado, la kondukado de la plantoj per sistemoj kun aŭ sen apogiloj, la liverado de nutraĵoj, la uzado de kreskoreguliloj por kontroli la grandon de la plantoj, la formon kaj la grandon de la frukto kaj la plibonigo de la burĝonado, plu estas kelkaj de la ĉefaj esplorceloj. La plej gravaj centroj de esplorado en kriofilaj fruktarboj, estas en la Universitato de Kalifornio en Davis (Usono) kaj en aliaj usonaj universitatoj kiel tiuj de Oregono, Vaŝingtonio, Pensilvanio kaj Cornell; en la Experimental de La Grand Ferrad de la "Institut national de la recherche agronomique" (Francio), en la Universitato de Bolonjo (Italio) kaj en la Universitato de Zaragozo (Hispanio).

En Vitokulturo, la laboro de esplorado estas ligata al la plibonigo de la kvalito, kaj por manĝotaj vinberoj kaj por vinberoj destinitaj al la prilaborado de vino, kvankam ĝis antaŭ nelonge estis tre grava la studo de baztrunkoj por superi la problemojn de la filoksero kaj de nematodoj. La plej gravaj centroj de esplorado en Vitokulturo estas la Eksperimenta Stacio kaj Enologia Instituto de Bordozo (Francio) kaj la Universitato de Kalifornio en Davis (Usono).

Finfine, la afero de la maturigo kaj postrikolto de fruktoj pliigis sian gravon en la lastaj jardekoj ĝis iĝi prioritata areo en scienca esplorado. La plej prestiĝaj publikaĵoj temas pri tiu temaro. Tio estas okazigita pro la altaj perdoj de fruktoj kiuj okazas post la rikolto, ofte superaj al tiuj de la perdoj en kultivo. La plej gravaj centroj de esplorado en Fiziologio kaj Teknologio de Postrikoltado estas en Usono: nome la Universitato de Kalifornio en Davis, la Universitatoj de Cornell, Florido, Miĉigano, Ohio, Oregono, kaj diversaj laboratorioj de la Agrikultura Ministerio de Usono (USDA). Ankaŭ aliaj landoj kiel Unuiĝinta Reĝlando, Israelo, Novzelando, Aŭstralio, Francio kaj Italio posedas centrojn tre aktivajn laborantaj en tiaj aferoj.

ProverboRedakti

 
fruktobazaro en Barcelono.

Ekzistas pluraj proverboj pri frukto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[8]:

  •  
     De semo putra venas frukto ne nutra. 
  •  
     Frukto malpermesita estas plej bongusta. 
  •  
     Ne falas frukto malproksime de l' arbo. 

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. McGee, Harold (novembro 16, 2004). On Food and Cooking: The Science and Lore of the Kitchen - Sur Manĝaĵo kaj Kuirado: La Scienco kaj Folkloro de la Kuireja 247–248. Simon and Schuster - Simon kaj Schuster. ISBN 0-684-80001-2.
  2. McGee (2004-11-16). On Food and Cooking - Sur Manĝaĵo kaj Kuiranta 367. ISBN 9780684800011.
  3. Por Supera Tribunalo de Usona potencado sur la afero, vidu Nix v. Hedden.
  4. Lewis (2002). CRC Dictionary of Agricultural Sciences - CRCa Vortaro de Agrikulturaj Sciencoj 238. ISBN 9780849323270.
  5. Danell, K. and R. Bergstrom. 2002. Mammalian herbivory in terrestrial environments.in C. M. Herrera and O. Pellmyr, editors. Plant-Animal Interactions. Blackwell Publishing, Oxford, UK.
  6. Abeles, F.B.; Morgan, P.W.; Saltveit, M. (1992). Ethylene in Plant Biology. 414 pp (2a eldono). San Diego, California: Academic Press. ISBN 0-12-041451-1.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Knee, Michael (2002). «Ethylene synthesis, mode of action, consequences and control». Fruit Quality and its Biological Basis (en inglés). Sheffield Academic Press. pp. 180-224. ISBN 1-84127-230-2.
  8. Lernu

BibliografioRedakti

  • Agustí, Manuel (2004). Fruticultura. Madrid: Mundi Prensa Libros S.A. ISBN 978-84-8476-209-6.
  • Bendel, Lothar: Das große Früchte- und Gemüselexikon, Patmos, 2002, ISBN 3-491-96066-5
  • LORENZI, H.; LACERDA, M. T. C.; BACHER, L. B. (2015). Frutas no Brasil: nativas e exóticas (de consumo in natura). 2a. ed. Instituto Plantarum de Estudos da Flora, São Paulo. 704 p. [1a. ed., 2006.]
  • Sozzi, Gabriel O. (oktobro 2008). Árboles frutales. Ecofisiología, cultivo y aprovechamiento. 1a represo. Buenos Aires: Facultad de Agronomía. pp. 3-8. ISBN 950-29-0974-7.
  • Pierre-Marie Valat, Pascale de Bourgoing: Der Apfel und andere Früchte. Mannheim 1992, ISBN 3-411-08541-X

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fruto en la hispana Vikipedio.