Klorofilo

kemia kombinaĵo

KlorofiloĤlorofilo estas la ĉefa pigmento de la fotosintezantaj plantoj. Ĝi konsistas precipe el klorofilo-a, etparte el klorofilo-b (en la 2-a fotosistemo). La baza konsistaĵo de la molekulo estas la pirolringoj, el kiuj 4 formas porfirinan strukturon, kiun interligas magnezia atomo (tiel parencas al hemoglobino, ĉe kiu anstataŭ Mg interligas feratomo.) Tiu estas la hidrofila parto de la klorofila molekulo, al kiu ligiĝas la fitol-alkoholo (tiu ĉi estas la hidrofoba parto). Ĝi bone solviĝas en alkoholo, acetono, etero, benzolo. La solvaĵon de la klorofilo karakterizas fluoreskado je viola radiado. La absorba maksimumo de klorofilo-a troviĝas ĉe 430, 663 nm, la fluoreska maksimumo ĉe 668 kaj 723. La absorba maksimumo de klorofilo-b troviĝas ĉe 455, 644 nm, la fluoreska maksimumo ĉe 649.

struktura formulo de klorofilo-a
klorofila spektro

Ĉe brunalgoj kaj silikataj algoj (Bacillariophycae) troviĝas eĉ klorofilo-c.

Ilin malkombinas la klorofilazoj, sed ili (kaj la akompanaj pigmentoj) estas eltireblaj el verda folio per aceton-eter-miksaĵo.

Ilia E-numero estas E140.[1]

Referencoj redakti

  1. Internal Ref. No.: 00019 en webgate.ec.europa.eu. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2014-08-11.