Folitigo (aŭ petiolo [1][2] el la latina petiolus, piedeto) estas speciala tigeto portanta folion. Ĝi havas similan internan strukturon kiel tigo. Ĝi povas esti longa, mallonga; cilindra, sulketa, plata, triangula. Se ĝi mankas oni parolas pri sentiga aŭ sidanta folio (sidfolio). Ĝi ligiĝas al la foliplato (limbo, folilameno) plej ofte ĉerande. Se la folitigo kaj la foliplato konektiĝas ne limborande, oni parolas pri ŝilda folio.

Folio de hundorozo (Rosa canina), montrante la folitigon, du foliecajn stipulojn, kaj kvin folietojn.
Acacia koa kun platfolitigo inter la branĉo kaj la kunmetitaj folioj.

Folitigoj povas esti karnaj kaj manĝeblaj kiel ĉe rabarbo.

Platfolitigo (aŭ filodio [3]) estas modifita plata folitigo, kiu anstataŭas la foliplaton. Ĉe kelkaj plantoj la folitigoj fariĝas (pli) plataj kaj larĝaj, kaj la foliplato povas reduktiĝi aŭ entute malaperi. Filodioj estas oftaj en la genro Acacia, precipe la aŭstraliaj specioj, iam metitaj en la subgenron Phyllodineae de Acacia. Kelkfoje, precipe ĉe pli junaj plantoj, videblas parte formitaj platfolitigoj portantaj reduktitajn foliojn.

Ĉe Acacia koa la platfolitigoj estas ledecaj kaj dikaj, permesante al la arbo supervivi streĉajn ĉirkaŭaĵojn. La folitigoj permesas al parte subakvaj hidrofitoj havi foliojn naĝantajn je malsamaj profundecoj; la folitigoj estas inter la nodo kaj la tigo.

Referencoj redakti

  1. esperante Eicholz, Rüdiger 1988 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Balieboro, Ontario, Kanado. p.642
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.869
  3. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.335

Vidu ankaŭ redakti