Malfermi la ĉefan menuon
Romiaj ŝildoj (scuta) ĉ. 70 p.K.
Siriaj militistoj kun rondaj ŝildoj, 5-a jarcento a.K., Louvre, Parizo

Ŝildo estas protekta armilo portata de militisto. Ĝi estas malmola plato, ofte iom konkava, el ligno, ledo aŭ aliaj materialoj kaj servas por sin ŝirmi kontraŭ batoj kaj ĵetoj de atakanto.

Laŭ Francisko Azorín ŝildo estas Plataĵo uzata kiel ŝirmilo kontraŭ armiloj; sur ĝi oni pentris la blazonon de la uzanto. Ornamo tiel similanta. Laŭ ĝia formo, la ŝildo nomiĝas: gotika, hispana, franca, angla, germana, itala, svisa, pola...[1] Li indikas etimologion el scild (ŝildo).[2]

Enhavo

HistorioRedakti

Ŝildoj apartenas al la plej malnovaj iloj de milita historio, jam troveblaj ĉe la armeoj de la faraonoj kaj sumeranoj. Ju pli efikaj fariĝis la atakaj armiloj des pli stabilaj devis fariĝi la defendaj ŝildoj. Oni povas distingi diversajn formojn laŭ la uzo. Tiel ekzemple la ŝildoj de soldatoj sur ĉevaloj estis pli malgrandaj ol tiuj de piedirantaj soldatoj. En la malfrua mezepoko ekestis specifaj turnir-ŝildoj, adaptitaj al la diversaj taskoj de turniroj.

Post la disvastiĝo de pulvopafiloj ŝildoj perdis sian iaman gravecon. Hodiaŭ ŝildoj estas uzataj de policistoj por protekti sin ekzemple kontraŭ atakoj de demonstraciantoj, por puŝi ilin aŭ eĉ simple por arigi sin.

 
Mezepoka kavaliro kun V-ŝildo; Bildo: British Library, Sloane 2435, f. 85
 
Ŝild-dorso de romia Scutum
 
Husita ŝildo de 1429, Muzeo Prago
 
Ŝildo de la langobardoj, Norditalio, 7-a jarcento
 
Modernaj policaj ŝildoj dum strat-batalo

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 193.
  2. Azorín, samloke.

LiteraturoRedakti

  • André Schulze (Hrsg.): Mittelalterliche Kampfesweisen. Band 2: Kriegshammer, Schild und Kolben. Zabern, Mainz am Rhein 2007, ISBN 3-8053-3736-1

Eksteraj rilatojRedakti

  • Tempus vivit - artikolo pri mezepokaj ŝild-formoj (en la germana)