Ledo estas felo senharigita, tanita kaj preparita por fabrikado de ŝuoj, jakoj, tekoj, aktujoj, valizoj, rimenoj, librobindaĵoj kaj similaj objektoj.

Ledo kutime estas farita el bova haŭto

La delikata ledo de la ĉamo nomiĝas ŝamo; ĝi plejofte utiligatas kiel viŝilo por purigi la vitroplatojn.

Laŭ Francisko Azorín ledo estas Felo tanita uzata por fari litojn, seĝojn, k. por artaj industrioj.[1] Li indikas etimologion el la nomo de fluida tanilo. Kaj li aldonas la terminojn maroka ledomarokeno, kordoba ledokordobeno, pergama ledopergameno.[2]

Metiartoj kaj industrioj uzantaj ledonRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas proverbo pri ledo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
      El fremda ledo oni tranĉas larĝe.  

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.