Nacia Biblioteko de Dieto

la nacia biblioteko de Japanio

La Nacia Biblioteko de Dietonacia parlamenta biblioteko (japane 国立国会図書館, kokuricu kokkaj toŝokan ;Hepburn: Kokuritsu Kokkai Toshokan), establita en 1948 por helpi al membroj de la Nacia Dieto de Japanio (japane 国会 Kokkaj), t.e. la parlamentanoj, esplori aferojn pri la publika politiko, estas la nura nacia biblioteko en Japanio.

Nacia Biblioteko de Dieto
国立国会図書館
nacia biblioteko • library in Japan • biblioteka konstruaĵo
Komenco 25-a de februaro 1948 vd
Antaŭe Imperia Biblioteko vd
Geografia situo 35° 40′ 42″ N, 139° 44′ 39″ O (mapo)35.678333333333139.74416666667Koordinatoj: 35° 40′ 42″ N, 139° 44′ 39″ O (mapo)
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Nagataĉō en Ĉijoda-kvartalo en Tokia Metropolo kaj Seika-urbeto en Soraku-distrikto en Kioto
Situo Nagatachō
Adreso 1-10-1, Nagatacho, Chiyoda-ku, Tokyo
Nacia Biblioteko de Dieto (Tokio)
Nacia Biblioteko de Dieto (Tokio)
DEC
Nacia Biblioteko de Dieto
Nacia Biblioteko de Dieto
Map
Nacia Biblioteko de Dieto
Membro de Monda Retbiblioteko • Geheugen van Nederland • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Posedatoj Web Archiving Project • Next Digital Library • Collaborative Reference Database • Web NDL Authorities vd
Notoj 30 milionoj da mediaj unuoj
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉefa biblioteko de la Nacia Dieta Biblioteko en Tokio
Branĉo Kansaj-kan de la Nacia Biblioteko de Dieto

La Nacia Biblioteko de Dieto konsistas el du ĉefaj konstruaĵoj, unu en Nagataĉō en Ĉijoda-kvartalo en Tokia Metropolo kaj la alia en la Seika-urbeto en Soraku-distrikto en Kioto, plus aliaj branĉaj bibliotekoj.

Kiel la nacia biblioteko de Japanio, NBD kolektas kopiojn de ĉiuj publikaĵoj eldonitaj en Japanio. Plue, ĉar NBD servas kiel esplorbiblioteko por parlamentanoj, iliaj dungitoj, kaj la ĝenerala publiko, ĝi havas ankaŭ grandan kolekton da materialoj publikigitaj en fremdaj lingvoj pri vasta aro da temoj.

Sekvante la tradicion establitan en la Imperia Biblioteko, la Nacia Dieta Biblioteko kolektas materialojn en fremdaj lingvoj pri Japanio, inkluzive de antikvaj kaj maloftaj dokumentoj kiel ekzemple raportoj de eŭropaj misiistoj kiuj vizitis Japanion ekde la 16-a jarcento.

Historio redakti

La Nacia Biblioteko de Dieto originas eltri memstaraj bibliotekoj: La Biblioteko de Ĉambro de Reprezentantoj, La Biblioteko de Ĉambroj de Nobeloj, kiuj establiĝis ĉe la kreo de Imperia Dieto en 1980; kaj Imperia Biblioteko (Ueno-Biblioteko) kiu estas establita de ministraro pri edukado.

La potenco de la Dieto en Japanio antaŭ Dua Mondmilito estas limigita, kaj ĝia neceso de informoj estis malgranda.

Post malvenko en la Dua Mondmilito, la GHQ/SCAP konsideris, ke reformo de la sistemo de Biblioteko de Dieto estos grava parto de demokratiigo de Japanio. En 1947 establiĝis la Konstitucio de Japanio kiu havas pli demokratiajn karakterizaĵojn ol la Meiji-Konstitucio. Samtempe kiel la konstitucio, establiĝis la Leĝo pri Dieto kiu difinas establadon de Biblioteko de Dieto. Tamen ĝia kapablo ne sufiĉis por ke ĝi helpu al parlamentanoj esplori.

La Dieto adoptis konsilon de sendito el Usono, kaj kreis la Leĝon pri Nacia Biblioteko de Dieto. Do, la biblioteko havas similan celon al la usona Biblioteko de Kongreso.

Je 25-a de februaro 1948 komenciĝis Nacia Biblioteko de Dieto. Kanamori Tokujiro kiu estis La Ministro pri Konstitucio, iĝis la unua estro de la biblioteko. Nakai Masakazu kiu estis la estro de urba biblioteko de Onomiĉi, iĝis la 1-a vicestro de la biblioteko. Je 5-a de junio la Nacia Biblioteko de Dieto oficiale komenciĝis.