Tokio

ĉefurbo de Japanio
(Alidirektita el Tokia Metropolo)

Tokio (japane 東京 (とうきょう), Tōkyō [tokjo] Pri tiu ĉi sono aŭskulti), urbo en orienta Honŝuo, estas la ĉefurbo de Japanio kaj la plej granda urba aglomeraĵo en la mondo kun 33 750 000 loĝantoj ene de sia urba influo. Ĝi estas parto de la Tajheja Megalopolo.

Tokio
japane 東京, angle Tokyo
ĉefurbo kaj gubernio
Blazono
Oficiala nomo: 東京都
Lando Japanio Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Kanto
Administra divido 23 specialaj kvartaloj, 26 urboj, 1 distrikto, 4 subprefektujoj
Malnova nomo Edo
Parto de Tajheja Megalopolo
Partoj Tokia Urbo, Tokia Prefektujo
Situo Tokio
 - koordinatoj 35° 42′ 02″ N 139° 42′ 54″ O / 35.70056 °N, 139.71500 °O / 35.70056; 139.71500 (mapo)
Areo 2 194,05 km² (219 405 ha)
Loĝantaro 14 264 798
 - de metropolo 35 676 000
 - 23 (antaŭurboj?) 8 653 000
Fondo de Edo en Edo 1457
Gvidantaro Japanaj gubernioj
Guberniestro Yuriko Koike
(ekde 2-a de aŭgusto 2016)
Horzono GMT (UTC+9)
ISO 3166-2:JP JP-13
Arbo Ginko
Floro Sakuro
Birdo Ridmevo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Mapo de la distriktoj de Tokio
Mapo de la distriktoj de Tokio
Mapo de la distriktoj de Tokio
Vikimedia Komunejo: Tokyo
Retpaĝo: www.metro.tokyo.jp
Map

Iom pli ol 14 000 000 homoj loĝas en Tokia Metropolo dum cent miloj da aliaj komutas ĉiutage de la ĉirkaŭaj regionoj por labori kaj komerci en Tokio. Tokio estas la ĉefloko de politiko, ekonomio, kulturo, akademio, la sidejo de la nacia registaro, kaj ankaŭ la oficiala loĝejo de la Japana imperiestro ekde la Meiĝi-epoko, kaj la ĉefa komerca kaj financa centro por la tuta Orient-Azio.

Tokio estas malkutima pro tio ke ĝi entenas multe malpli ĉielskrapantojn ol aliaj urboj kun sia grandeco, plejparte pro kontraŭtertremaj konstruaj postuloj; anstataŭe, ĝi plejparte konsistas el domturetaj apartamentoj kun ses ĝis dek niveloj kaj dense pakitaj familiaj hejmoj. Tokio ankaŭ estas la hejmo de plej kompleksa amasvetursistemo de la mondo, kiu estas fama pro siaj troplenaj pinthoroj.

Originale nomita Edo (japane 江戸 (えど)), la urbo renomiĝis en 1868 al Tōkyō (Tokyo), kiu signifas simple "orienta ĉefurbo". Ĝis tiam, la oficiala ĉefurbo de Japanio estis Kioto (京都 (きょうと)), sed ekde 1603 la administracio de la ŝogunoj regadis efektive el Edo. Kioto nomiĝis "Saikjo" dum mallonga tempo.

Tokio nokte

Difino de Tokio

En artikolo pri Tokio en Japanlingva Vikipedio, ja:東京 difinas strikte "Tokio".

  1. Granda Tokia Areo (ja:東京圏) - areo inkludas Tokian Metropolon, la guberniojn Saitama, Kanagaŭa kaj Ĉiba
  2. Ĉefurba Areo (ja:首都圏) - Areo inkludas la Pligrandan Tokian Areon, la guberniojn Ibaraki, Gunma, Toĉigi kaj Jamanaŝi
  3. Tokia Metropolo (ja:東京都) - Areo kiun Tokia Prefektujo oficis
  4. Specialaj kvartaloj (ja:特別区) - Areo kiun Tokia Urbo oficis
  5. 15 kvartaloj kiuj situas en centro de Tokia Metropolo, oficis de kiam Tokia Urbo fondiĝis

Ekster-Japane, oni uzas ĝin por 1. aŭ 2., en Japanio oni uzas ĝin por 3. 4. aŭ malofte 5. .

Administrado

Tokio havas administran strukturon unikan inter la gubernioj de Japanio. Oficiale nomumita "metropolo" (japane  (), to). Kvankam ĝi ĝenerale aspektas kiel gubernio, la Tokia Metropola Registaro (japane 東京都 (とうきょうと), Tōkyōto [tō-kjō-to]) ankaŭ ofertas partajn urbajn funkciojn al la 23 specialaj kvartaloj ene de la koro de Tokio, kun kombinita loĝantaro de 8 134 699 kaj areo de 621,3 km². Aldone al la specialaj kvartaloj, Tokio administras 26 suburbajn urbojn okcidenten kaj nombron da insuloj en la Pacifika Oceano. La ĉefaj oficejoj de la Metropola Registaro lokiĝas en la kvartalo ¡Ŝinĝuku.

Laŭ la Loĝantara Censo de 2000, Tokio havas loĝantaron de 12 064 101 kaj areon de 2186,9 km². Tokio estas parto de la Granda Tokia Areo, kiu konsistas el Tokio mem, kaj la ĉirkaŭaj gubernioj de Kanagaŭa, Saitama, kaj Ĉiba. La Granda Tokia Areo estas la plej granda metropolo en la mondo kun loĝantaro de 33 418 366.

Historio

Tokio unue konstruiĝis dum 1457; la urbo nomiĝis Edo (japane 江戸 (えど)). La ŝoguna reĝimo de Tokugawa establiĝis en 1603 kaj Edo iĝis la registara loko (efektiva ĉefurbo). La loĝejo de la imperiestro kaj la formala ĉefurbo restis en Kioto; tiu urbo estis la vera ĉefurbo de Japanio ĝis tiam. En Septembro de 1868, kiam la ŝogunaro finiĝis, Imperiestro Meiji ordonis ke Edo estu renomita "Tokio", signifanta "Orienta Ĉefurbo". La nova nomo estis intencita emfazi la statuson de Tokio kiel nova ĉefurbo de Japanio, kaj tempe kaj spirite.

Tokio estas ĝenerale akceptita kiel la sola ĉefurbo de Japanio de 1869, de kiam la Imperiestro daŭre loĝis tie. Tamen ĉefurbeco neniam laŭleĝe estis transigita al Tokio, konduke al ia demando ĉu Kioto ankoraŭ eble estas la ĉefurbo aŭ la kun-ĉefurbo.

La Granda Tertremo de Kantō frapis Tokion dum 1923, mortigante proksimume 70 000 homojn; amasa rekonstrua plano verkiĝis, sed estis tro multekosta por fari alie ol parte. Malgraŭ tio, la urbo kreskis ĝis la komenco de la Dua mondmilito. Dum la milito, Tokio estis forte bombita kaj multo da la urbo ĝis-tere bruliĝis kaj ĝia loĝantaro en 1945 estis nur duono de tiu kiu estis en 1940.

Post la milito, Tokio okupaciiĝis de kaj regiĝis de la Aliancitaj Fortoj. generalo Douglas MacArthur establis la okupacian estrejon en tio kiu nun estas la Dai-Ichi Seimei konstruaĵo superrigarda al la Imperia Palaco. La Usona ĉeesto en Tokio faris el ĝi gravan komandejon kaj loĝistikejon dum la Korea Milito. Tokio ankoraŭ gastigas nombron da Usonaj militistaj bazoj inkluditaj de Yokota Aviada Bazo.

Dum la 1950-aj kaj la mez-1960-aj jaroj, Japanio spertis tion kiu larĝe priskribiĝis kiel "ekonomia miraklo", kiu transformis la nacion de milita detruado al la dua ekonomio en la mondo. Dum tiu periodo, la Japana registaro prioritatigis la plibonigon de infrastrukturo kaj fabikado super socia bonfarto. Rezulte, Japanio ekdominis amplekson de industrioj inklude de ŝtalo, ŝipkonstruado, aŭtomobiloj, duonkonduktantoj, kaj elektroniko por konsumvaroj. La re-elveno de Tokio de milita traŭmato kompletiĝis ĉe la 1964-a Somera Olimpiko, kiu publikigis la urbon sur internacia scenejo kaj monde atentigis pri la "ekonomia miraklo".

Komence de la 1970-aj jaroj, Japanaj urboj spertis amasan ondon da etendiĝo dum laborantoj komencis migri de kamparaj regionoj, kaj Tokio estis unu el la plej gravaj ekzemploj. Dum ĝi kreskis en la ekonomian bobelon de la malfruaj 1980-aj jaroj, Tokio fariĝis unu el la plej dinamikaj urboj surteraj, kun ega amplekso de sociaj kaj ekonomiaj agadoj, nombregaj restoracioj kaj kluboj, grava financa distrikto, enorma industria forto, abundo da butikoj kaj mond-klasaj distrejoj. La konstrua prospero de la bobelaj jaroj estis unu el la plej grandaj de monda historio (juĝe de la nivelo de konstruaj elspezoj rilate al la grandeco de la ekonomio), konduke al tio ke Tokio havas nun enorme pli modernan kapitalan provizion de konstruaĵoj ol similaj metropoloj tiel kiel Londono kaj Novjorko. Kvankam la recesio sekva de krevo de la bobela ekonomio dum la fruaj 1990-aj jaroj vundis la urbon, Tokio restas la precipa ekonomia centro de Orienta Azio, rivalite nur de Hongkongo kaj Singapuro.

Je la 20-a de marto 1995, Tokio fariĝis la fokuso de atento de internaciaj komunikiloj post atako de la Aum Shinrikyo kulta terorisma organizaĵo per sarina nerva gaso en la Tokia metroo (en la tuneloj sub la politika distrikto de centra Tokio) en kiu 12 homoj estis mortigitaj kaj miloj da homoj efikiĝis (vidu Sarinan atakon en Tokio).

Geografio

 
Operurbo de Tokio

Tokia Metropola Registaro apartiĝas en ĉefteraj kaj insulaj regionoj. La ĉeftero lokiĝas nordoriente de Tokia Golfo, etendante proksimume 90 km de oriento al okcidento kaj 25 km de nordo al sudo. Ĝi limiĝas je la gubernio Ĉiba oriente kaj la gubernio Jamanaŝi okcidente, la gubernio Kanagaŭa sude kaj la gubernio Saitama norde. La insuloj komponiĝas Izu-insuloj kaj Ogasaŭara-insuloj, etendante 1 000 km en la Pacifikan Oceanon.

Kvartaloj

Tokia Metropolo havas 23 specialajn kvartalojn en areo de 621 kvadrataj kilometroj. Ĉiu kvartalo estas loka municipo kun siaj propraj elektitaj urbestro kaj asembleo sed diferencas de ordinara urbo en tio ke la centraj regadaj funkcioj traktiĝas de la Tokia Metropola Registaro. Je la 1-a de Septembro, 2002 la tuta loĝantaro de la 23 kvartaloj estis 8,28 milionoj, kun loĝantara denseco de po 13 333 homoj por kvadrata kilometro.

Kvartaleroj estas Haneda (Ota) kaj aliaj.

Listo de urboj

Aldone al kvartaloj, la gubernio entenas ordinarajn urbojn kiel tiuj en aliaj gubernioj.

Distriktoj, subgubernioj, urbetoj, kaj vilaĝoj

Lagoj, montoj, kaj insuloj

La sekvaj lagoj estas en Tokio:

La sekvaj montoj estas en Tokio:

  • M-to Kumotori
  • M-to Takao
  • M-to Mitake
  • M-to Mihara

La sekvaj insuloj estas en Tokio:

  • En Tokio Golfo:
  • En la Izu insuloj:
    • Oshima
    • Toshima
    • Niijima
    • Kozushima
    • Miyakejima
    • Mikurajima
    • Hachijojima
  • En la Ogasawara insuloj:
    • Chichjima
    • Hahajima
    • Kita Iwo Jima
    • Iwo Jima
    • Minami Iwo Jima
    • Minami Torishima (Plej orienta loko en Japanio)
    • Oki no Torishima (Plej suda loko en Japanio)
    • Nishi no Shima

Ekonomio

 
Turo Mode Gakuen Cocoon.

Tokio estas la hejmo de enorma nombro da kompanioj en multaj sektoroj de la nacia kaj la monda ekonomio.

 
Ĉielarba Turo, kun 634 m estas la plej alta turo en la mondo.
 
Tokia Borso.
 
Ginza estas populara vendeja areo en Tokio.
 
Sidejo de Banko de Japanio en Ĉuo.
 
Komerca distrikto Marunuĉi en Ĉijoda.
 
Tokio Turo nokte.
 
Diagonale trairebla stripasejo en Ŝibuja, konata ankaŭ kiel "la Times Square de Oriento", altiras multajn turistojn.
filmeto de la Diagonale trairebla stripasejo en Ŝibuja (2008).

Tokio havas la plej grandan metropolan ekonomion en la mondo. Laŭ studo farita de PricewaterhouseCoopers, la Grandtokia Areo (Tokio–Jokohamo, TJ) de 38 milionoj da personoj havis totalan MEP de 2 bilionoj da usonaj dolaroj en 2012 (laŭ Aĉetpova egaleco), en la pinto de la listo.

Tokio estas grava internacia financa centro;[1] ĝi estas hejmo de la sidejoj de kelkaj el la plej grandaj investo-bankoj kaj asekurkompanioj de la mondo, kaj estas ankaŭ kerno por transportoj, publikigoj, elektroniko kaj amaskomunikiloj de Japanio. Dum la centrigita kresko de la ekonomio de Japanio post la Dua Mondmilito, multaj grandaj firmaoj translokis siajn sidejojn el urboj kiel Osako (la historia komerca ĉefurbo) al Tokio, en klopodo por havi avantaĝon de plej bona aliro al la registaro. Tiu tendenco ekmalrapidiĝis pro la pliiĝanta populacikresko en Tokio kaj sekva alta kosto de la loĝado tie.

Tokio estis rangigita de la esplora servo Economist Intelligence Unit kiel la plej multekosta (plej alta vivokosta indico) urbo en la mondo dum 14 jaroj en epoko kiu finis en 2006, kiam ĝi estis anstataŭita de Oslo, kaj poste de Parizo.[2][3]

Tokio aperis kiel grava ĉefa internacia financa centro (IFC) en la 1960-aj jaroj kaj estis priskribita kiel unu el la tri "hegemoniaj centroj" por la tutmonda ekonomio, kun Novjorko kaj Londono.[4] En la informo de 2020 de la Indico de Tutmondaj Financaj Centroj, Tokio estis rangigita kiel la kvara plej kompetenta financa centro en la mondo (kun urboj kiel Novjorko, Londono, Ŝanghajo, Hongkongo, Singapuro, Pekino, San-Francisko, Ŝenĵeno kaj Zuriko inter la 10 pintaj), kaj la dua plej kompetenta en Azio (post Ŝanghajo).[5] La japana financa merkato malfermiĝis malrapide en 1984 kaj akcelis sian internaciigon pere de la nomita "Japana Praeksplodo" en 1998.[6] Spite la aperon de Singapuro kaj Hongkongo kiel konkurencaj financaj centroj, la Tokia IFC sukcesis reteni elstaran pozicion en Azio.

La Tokia Borso estas la plej granda borso en la mondo, kaj la tria plej granda en la mondo laŭ merkata kapitaligo kaj kvara plej granda laŭ interŝanĝo de akcioj. En 1990 je la fino de la Japana prezbobelo, ĝi enhavis pli ol 60% el la tutmonda borsomerkata valoro.[7] Tokio havis 8 460 ha de plugtero en 2003,[8] laŭ la Ministerio de Agrikulturo, Forstado kaj Fiŝkaptejoj, kio metas ĝin la lasta inter la landaj prefektejoj. La agrikultura tero estas koncentrata en Okcidenta Tokio. Pereeblaj varoj kiel legomoj, fruktoj, kaj floroj povas esti taŭge enŝipigitaj kaj senditaj al bazaroj en la orienta parto de la prefektejo. Komacuno kaj spinaco estas la plej gravaj legomoj; en 2000, Tokio liveris 32.5% el la komacuno vendita en ties centra varbazaro.

Kun 36% de sia areo kovrita per arbaro, Tokio havas etendajn zonojn de kriptomerio kaj de Japana cipreso, speciale en la montaraj orientaj komunumoj Akiruno, Ōme, Okutama, Hachiōji, Hinode, kaj Hinohara. Malaltigo en la prezo de ligno, pliigo de la produktokostoj, kaj troa malnoviĝo en la arbara populacio rezultis en malpliigo de tiu produktado en Tokio. Krome, poleno, speciale el kriptomerio, estas grava alergeno por la loĝantaro de najbaraj centroj. La Golfo de Tokio estis iam grava fonto de fiŝoj. Plej granda parto el la tokia fiŝproduktado venas el eksteraj insuloj, kiel Izu Ōŝima kaj Haĉijō-Jima. Vera bonito, algoj nori, kaj aji estas inter gravaj oceanproduktoj.[9]

Ankaŭ turismo en Tokio estas grava kontribuanto al ĝia ekonomio. En 2006, 4.81 milionoj da eksterlandanoj kaj 420 milionoj da japanoj vizitis Tokion; la ekonomia valoro de tiuj vizitoj totalis 9.4 bilionoj da jenoj laŭ la Tokia Metropola Registaro. Multaj turistoj vizitas la variajn urbocentrojn, vendejajn, kaj distrejajn distriktojn tra la urbaj areoj de la Tokiaj specialaj kvartaloj. Kulturaj proponoj inkludas ĉiean japanan pop-kulturon kaj asociajn distriktojn kiel Ŝibuja kaj Harajuku, subkulturajn altiraĵojn kiel la animea centro Studio Ghibli, kaj muzeojn kiel la Tokio Nacia Muzeo, kiu estas hejmo de 37% el la naciaj artotrezoroj de Japanio (87/233).

La Bazaro Tojosu en Tokio estas la plej granda pogranda bazaro por fiŝoj kaj marmanĝo en la mondo ekde ĝi malfermiĝis la 11an de Oktobro, 2018.[10] Ĝi estas ankaŭ unu el la plej grandaj pograndaj bazaroj por nutraĵoj ajnatipaj. Ĝi estas en la areo Tojosu de la kvartalo Kōtō. La Bazaro Tojosu ege sekvas la tradiciojn de sia antaŭaĵo, la Fiŝbazarego de Tsukiji kaj la Fiŝbazarego de Nihonbaŝi, kaj servas al ĉirkaŭ 50 000 aĉetantoj kaj vendistoj ĉiutage. Ĉeestas la bazaron pograndaj, pomalgrandaj vendistojn, aŭkciistoj, kaj publikaj civitanoj, kreante unikan mikrokosmon de organizita ŝajnĥaoso kiu plue energias la urbon kaj estas ĝia manĝoliverejo dum ĉirkaŭ kvar jarcentoj.[11]

Demografio

Laŭ aĝo (2002):

  • Junuloj (0-14): 1,43 millionoj (12%)
  • Laboranta loĝantaro (15-64): 8,5 millionoj (71,4%)
  • Pli aĝa loĝantaro (65+): 1,98 millionoj (16,6%)

Fremda rezida loĝantaro: 327 000 (2001)

Neta loĝantara kreskado: +68 000 (2000 al 2001)

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
200512 576 611
201013 159 388
201513 513 734
201638 140 000
202014 047 594
202214 264 798

Monumentoj kaj vidindaĵoj

Servoj

Sporto

Tokio estis la unua azia gastiginto de la olimpiaj ludoj, kiam la ludoj de 1964 okazis tie. En la ludoj de 2020 ĝi ree estos hejmo de la Olimpia vilaĝo. Alia grava konkurso, kiu okazis en Tokio estis la 3-a atletika monda ĉampionumo en 1991. La loka futbalklubo FC Tokio en la jaro 2019 jam 19 jarojn ludas en la unua japana ligo.

La Tokia maratono (japane 東京マラソン) estas maratona konkurso okazigita ĉiujare dum la monato februaro en Tokio. La konkurso apartenas al la rondo de la ĉefaj maratonoj de la mondo.

En popola kulturo

 
Akihabara estas la plej populara areo por ŝatantoj de animeo, mangao kaj videoludoj (la otakoj).
 
La FCG-Konstruaĵo, hejmo de la Fuji TV-ĉefsidejo.

Kiel la plej granda loĝantarcentro en Japanio kaj la loko de la plej grandaj dissendantoj kaj studioj de la lando, Tokio estas ofte la scenaro por multaj japanaj filmoj, televidspektakloj, animaciaj serioj (animeo), retkomiksoj, lumromanoj, videoludoj, kaj komiksoj (mangao). En la kaiĝu (monstra filmo) ĝenro, famaĵoj de Tokio estas kutime detruitaj de gigantaj monstroj kiel ekzemple Godzilo kaj Gamera.

Kelkaj Hollywood-reĝisoroj turnis sin al Tokio kiel fono por filmoj ambientitaj en Japanio. Postmilitaj ekzemploj inkluzivas Tokyo Joe, My Geisha, Tokyo Story kaj la James Bond-filmo You Only Live Twice; lastatempaj ekzemploj inkluzivas Kill Bill, The Fast and the Furious: Tokyo Drift, Lost in Translation, Babel, Inception, The Wolverine and Avengers: Endgame.

Japana romanisto Haruki Murakami bazigis kelkajn el siaj romanoj en Tokio (inkluzive de Norwegian Wood), kaj la unuaj du romanoj de David Mitchell (number9dream kaj Ghostwritten) havis la grandurbon. Nuntempa brita farbisto Carl Randall pasigis 10 jarojn vivante en Tokio kiel artisto, kreante korpon de laboro prezentanta la superplenajn stratojn kaj publikajn spacojn de la grandurbo.[12][13][14][15][16]

Naskiĝintoj

Inklude ankaŭ naskiĝintojn el Tokia Urbo kaj Tokia Prefektujo

Tokio kaj Esperanto

La Japana Esperanto-Instituto (JEI; 日本エスペラント協会 [nihon esuperanto kjokai]) estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku.

SOJO (japane そーよ!) estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj situas en la kvartalo Ŝinĝuku, kvin minutojn for de la Japana Esperanto-Instituto.

Referencoj

  1. "Financial Centres, All shapes and sizes", 13a de Septembro, 2007.
  2. "Top 3 Things to See & Do in Shibuya – Tokyo's Busiest District", 13a de Aprilo, 2017.
  3. "The expenses of Japan", 7a de Julio, 2011.
  4. Sassen, Saskia. (2001) The Global City: New York, London, Tokyo, 2‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 978-0-691-07063-6.
  5. "The Global Financial Centres Index 28" (PDF). Long Finance. Septembro 2020. Alirita en 4a de Oktobro, 2020.
  6. NBER WORKING PAPER SERIES – JAPAN'S BIG BANG AND THE TRANSFORMATION OF FINANCIAL MARKETS. Arkivita el la originalo je 2a de Junio, 2018. Alirita 11a de Februaro, 2019.
  7. Tokyo Stock Exchange (25a de Februaro, 2007). Arkivita el la originalo je 27a de Novembro, 2021. Alirita 29a de Oktobro, 2010. Arkivigite je 2021-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
  8. ((Horticulture Statistics Team, Production Statistics Division, Statistics and Information Department, Ministry of Agriculture, Forestry and Fisheries)) (15a de Julio, 2003) Statistics on Cultivated Land Area. Arkivita el la originalo je 24a de Junio, 2008. Alirita 18a de Oktobro, 2008. Arkivigite je 2008-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Tokyo Economy - Tokyo Travel Guide. Alirita 23a de Aprilo, 2022.
  10. Kato, Issei, "As Tokyo's historic Tsukiji market closes, fishmongers mourn", Reuters, 29a de Septembro, 2018.
  11. (2005) “The Fish Market at the Center of the World (Review)”, The Journal of Japanese Studies 31 (2), p. 428–431. doi:10.1353/jjs.2005.0044. 
  12. BBC World Service: World Update. 'Carl Randall – Painting the faces in Japan's crowded cities'., 2016, http://www.bbc.co.uk/programmes/p03mt7rn, retrieved December 21, 2016 
  13. 'Painting the faces in Japan's crowded cities'., 2016, https://www.bbc.co.uk/news/entertainment-arts-35841387, retrieved July 21, 2018 
  14. 'Tokyo Portraits by Carl Randall'., The Daiwa Anglo Japanese Foundation, London, 2014, http://www.dajf.org.uk/exhibitions/tokyo-portraits-by-carl-randall-2, retrieved December 21, 2016 
  15. 'The BP Portrait Awards 2013'., The National Portrait Gallery, London, 2012, https://www.npg.org.uk/whatson/exhibitions/2013/bp-portrait-award-2013/, retrieved December 21, 2016 
  16. 'Japan Portraits'., Carl Randall – artist website, 2016, http://www.carlrandall.com/japan-portraits, retrieved December 21, 2016 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Panorama vido de la urbocentro je marto 2011
Panorama vido de la urbo vidanta de la pinto de Tokyo Sky Tree je 2015