Kvartalo Koto
speciala kvartalo en Tokio
Kvartalo Koto aŭ Koto-ku (japane 江東区 [kōtō-ku]) estas speciala kvartalo de Tokio. Ĝi situas inter riveroj Sumida kaj Arakaŭa ĉe la Tokia golfo, oriente de la centro de Tokio. Trans la riveroj troviĝas kvartaloj Ĉuo (okcidente) kaj Edogaŭa (oriente). Norde Koto bordas kun Kvartalo Sumida, alia kvartalo troviĝanta inter tiuj riveroj. La nomo "Kōtō" (江東) signifas "Oriente de la Rivero" japane, kaj la tō (東) estas same kiel la tō en la nomo "Tokyo" (東京).
Koto | |
---|---|
Japana nomo | 江東区 |
![]() Loko de Koto en Tokio, Japanio. | |
speciala kvartalo en Tokio | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Kanto |
Gubernio | Tokio |
Urbo | Tokio |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 39,48 km² |
Loĝantaro (2015) | |
Tute | 488 632 |
Denseco | 12 170/km² |
Simboloj | |
Kvartalodomo de Koto | |
Oficiala retpaĝo: http://www.city.koto.lg.jp/ | |
Laŭ la stato de 2021 en la urboparto vivis 523 419 loĝantoj sur areo de 42,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 175 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kvartalo Edogaŭa, kvartalo Ōta, kvartalo Ŝinagaŭa, kvartalo Sumida, kvartalo Ĉūō kaj kvartalo Minato.
Eksteraj ligiloj
redakti