Ĝermo en Vikipedio estas mallonga artikolo de ĉ. tri frazoj, unu interna ligilo, unu kategorio (kaj eble ligo al alia lingvo). Ĝi ne jam enhavas sufiĉan informon por esti konsiderata kiel vera artikolo. Ĝermoj estas disputebla kaj diskutata temo, opinio de komunumo pri ili kutime ne estas tre firma. La ĝermo-fazo estas ofte la unua ŝtupo, kiun artikolo trairas en la vojo al plena artikolo.

Ĝermeto estas artikolo eĉ pli mallonga ol ĝermo, do ekzemple kun nur unu frazo, sen ligilo kaj sen kategorio.

Identigado de ĝermo redakti

Ĝermo estas ja artikolo, kiu estas verŝajne tro mallonga, sed ne tro mallonga por esti senutila. Ĝenerale, ĝi minimume estu sufiĉe longa por difini la titolon de la artikolo. Ĉi tiu norme bezonas tri (eble mallongajn) frazojn kun minimume unu interna ligilo, se trovebeblas, almenaŭ unu eksteran ligilon kaj ĝi estu enmetita en almenaŭ unu kategorion. Rimarku, ke pli longa artikolo povas esti ĝermo, se la temo estas tre kompleksa; tamen la ideo estas atenti ke ĉiu enciklopedia artikolo havu tiun minimuman amplekson, do nomi artikolon "ĝermo" ne estas ofendo al ĝi, sed certigo ke ĝi plenumas la minimumajn kondiĉojn. Grandaj artikoloj, kiuj bezonas redaktadon, kutime ne estas ĝermoj (atentigi pri iliaj mankoj eblas ekzemple per ŝablono {{pluraj problemoj}}, kvankam kompreneble prefere al meto de kritika ŝablono estas tuj mem forigi la mankon).

Fakte, dezirinda por ĉiu artikolo, ankaŭ por ĝermo, ankoraŭ estas kvar kromaj kondiĉoj:

  1. bonvenas, sed ne nepras, se en la almenaŭ trifraza teksto jam estas menciata unu ekstera referenco (la ideo ne nepre postuli eksterajn referencojn estas ke en la tri frazoj kutime priskribiĝas relative banalaj, nediskutataj faktoj, por kiuj ofte informoj kaj referencoj troveblas ankaŭ en la multlingva faktokolekto vikidatumoj, ekzemple en kiu lando troviĝas loko, kiom da loĝantoj aŭ kiuj koordinatojn ĝi havas, aŭ al kiu pli larĝa temo apartenas la artikola temo),
  2. la almenaŭ unu ekstera ligilo povas esti principe en ajna lingvo, kvankam Esperanto plej bonas kaj krome lingvoj kun multaj parolantoj kutime preferatas super tre etaj lingvoj, sed gravas ke la enhavo de la ekstera ligilo estu priskribita en la teksto esperantlingve,
  3. plej bone ankaŭ estu informkesto dekstre,
  4. kaj se estas, la teksto ankaŭ estu ligita al alilingvaj artikoloj pri la sama temo kaj krome estu trovebla de almenaŭ unu, pli bone kelkaj aliaj paĝoj esperantlingvaj, do ne estu "orfa" (tio rapide kontroleblas per klako de la vortoj "Ligiloj ĉi tien" maldekstre). Por tio navigilo, do estas kesto kun pluraj similtemaj internaj ligiloj sube de la paĝo, estas bona helpilo, ĉar ĝi - se metita al ĉiuj tiuj paĝoj - garantias ke ĉiuj paĝoj de la grupo jam estas interligataj inter si, do aŭtomate ne plu "orfas".

La atendoj al "ideala ĝermo" do jam estas relative altaj. Tamen indiko de ŝablono {{ĝermo}} estas aparta invito kunlabori por ankoraŭ iom da ampleksigo, ĉar kompreneble la ideo de enciklopedio estas ke ne ĉiuj tekstoj havu nur la minimuman amplekson ... ĉiam bonvenas se estas pli ol tri frazoj, pli ol unu kategorio kaj pli ol unu interna ligilo menciata en la teksto, kaj ĉiam bonvenas ankaŭ bildoj.

Ĉu ĝermo aŭ ne? redakti

Multaj vikipedianoj kredas, ke ĉiu artikolo nepre estu pli longa ol la priskribita kvanto; aliaj opinias, ke (almenaŭ en la nuna fazo) kelkaj temoj ne meritas pli da teksto kaj ke sekve ne indas uzi tempon por plilongigi la koncernajn artikolojn. La dua grupo krome argumentas per "almenaŭ ekzisto" de artikolo, kio helpas dum kreado de internaj ligiloj kaj helpas al tradukado. Sekve la unua grupo de vikipedianoj metas ĝermo-etikedon al tiaj artikoloj, dum la dua grupo konsideras la artikolojn jam sufiĉe grandaj por tiel resti.

Kategoriado de ĝermoj redakti

Skribinte aŭ trovinte mallongan artikolon, la redaktanto povas aldoni ĝermo-ŝablonon, kiu markas artikolon ĝermo. Laŭ konvencio ĉi tiuj ĝermo-ŝablonoj aperu malsupre en la artikolo. La ĝermo-ŝablono enhavas du partojn: unue mallongan mesaĝon, ke tiu artikolo estas ĝermo kaj kiu kuraĝigas redaktantojn pligrandigi ĝin. Due ĝi enhavas ligilon al kategorio kun aliaj ĝermoj de rilataj temoj.

La ŝablono {{ĝermo}} markas artikolon ĝermo. Tamen pro tio, ke la kategorio Ĝermo estas grandega, oni kreis subkategoriojn de ĝermoj. Prefere redaktanto utiligu la ĝermajn subkategoriojn, aldonante parametron al la ŝablono laŭ la jenaj ekzemploj:

Ĉiuj ĝermo-kategorioj estas en la ĉefa kategorio Kategorio:Ĝermo.

Ĝermeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vikipedio:Ĝermeto.

Ĝermeto estas artikolo eĉ malpli longa ol ĝermo. Kutime ĝi konsistas de nur unu frazo kaj plejofte nur ege supraĵe tuŝas sian temon. Ĝermetoj estas signife pli disputeblaj ol ĝermoj kaj novaj ĝermoj estas ofte proponataj por forigo. Oni prefere evitu kreadon de ĝermetoj kaj jam dekomence kreu almenaŭ ĝermon.

Prefere grandigu artikolon redakti

Oni povas uzi multan tempon per la enmetado de artikoletoj en la kategoriojn ĝermo kaj ĝermeto. Anstataŭe vi povas ankaŭ simple iom redakti kaj ampleksigi artikolon, por ke ĝi ne plu estu ĝermo, sed bone uzebla artikolo. (Laŭ la devizo "farita estas farita.")

Vidu ankaŭ redakti