Vikipedio:Forigendaj artikoloj
Aŭtora portalo | |
|
|
Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan peton aŭ kape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.
Ne plu aktivajRedakti
Ne plu aktivajn erojn movu al /Arkivo, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".
Aktivaj (2023)Redakti
Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojRedakti
Komento: Iom domaĝe, ĉar la listo en 2010 ŝajnis esti zorge farita, per sia kronologio ofertas ion kion neniu kategorio povas anstataŭi (krom se oni kreus apartajn subkategoriojn pri "verkistinoj laŭ naskiĝjardekoj", kion mi tamen ne volas proponi, ĉar temus pri multe pli granda projekto ol lasi la liston), kaj krome ankaŭ pri tiu-ĉi listo validas la argumento, ke tiu listo povas kontribui al tio, ke tekstetoj ne restas "orfaj". Tial mi tute povus vidi enciklopedian signifon. Sed kompreneble tiaj listoj bezonas daŭran prizorgon, kaj bedaŭrinde la komence engaĝita kreintino nur verkis inter aŭgusto kaj oktobro 2010 (kiu scias kio okazis tiam, eble ŝi malsaniĝis, sed ĉiukaze ŝi ĉi tie ne plu estas). La lastaj 13 jaroj montris ke ne troveblis taŭga posteulo kiel prizorganto de la listo. Mi cetere en 16 jaroj da vikipediumado neniam vidis la liston, kion certe kaŭzas la fakto ke la listo mem estas tute orfa, do nur troveblas en tiu ĉi diskutejo pri eblaj forigoj, sed en neniu normala artikolo. Tial supozeble ankaŭ tre malmultaj aliaj vikipianoj scias ke ĝi ekzistas/is. Pri la lasta ĉi tie diskutita listo (Listo de usonaj inaj aktoroj, forigita ankaŭ laŭ mia voĉdono), kiu ankaŭ staris ĉi tie kvazaŭ la esperanta listo estus la sola en vikipedio, mi rapide sukcesis trovi aliajn kvar lingvoversiojn. Pri tiu ĉi listo mi vidas ke en la koncerna angla kategorio Lists of women estas nur en la suba nivelo jam 71 listoj, plus multegaj pliaj en diversaj subkategorioj - kiu scias kiuj armeoj de uzantoj flegas ĉiujn tiujn listojn?? Sed inter la multegaj listoj mi ne trovis ekzakte korespondan liston. Povas esti ke ĝi ekzistis en 2010 sed oni poste malfondis ĝin favore al multe pli detalaj listoj... Mi iom pensas ke la listo esperantlingva ne havis veran ŝancon esti vidata. Klare ĝi devas evolui, ĉar sendube jam estas verkistinoj de naskiĝjaro post 1964, kaj ankaŭ pli frue sendube ekestis pliaj biografiaj artikoloj post 2010. Tial mi nun voĉdonus kontraŭ forigo, proponus meti la liston al ĉiuj menciitaj artikoloj sub ĉapitrotitolo "vidu ankaŭ", kaj donus al la listo jaron por evolui (aŭ ne, tion oni povos juĝi post jaro). Mia tekstoredaktilo informas min ke nun estas ekzakte 142 nomoj. Tian kvanton la mencioj sub ĉapitrotitolo "vidu ankaŭ" oni ankaŭ povas mem enmeti en artikolojn, kvankam kompreneble helpo de roboto ankaŭ bonvenus. Sed mi pensas ke ĝis nun la povra listo ne havis ŝancon esti atentata, kaj opinias ke maljustus nun buĉi ĝin, ĉar la listo mem ne kulpis pri tio ke oni ne trovis kaj vidis ĝin. Nun la diskutejo pri eblaj forigoj unuafoje lumigas ĝin! ThomasPusch (diskuto) 17:42, 27 jan. 2023 (UTC)
- Por: forigo Helpo:Kategorio#Sekso Taylor 49 (diskuto) 22:53, 29 jan. 2023 (UTC)
- Komento: Iom panike nun tie amasiĝis 22 aldonoj de pliaj nomoj kaj aktualigoj fare de certe bonvolaj anonimuloj, kvazaŭ farus diferencon ĉu ni diskutas pri listo de 142 aŭ de 155 nomoj. Ĉiukaze la listo ŝajnas nun esti zorge aktualigita, ĉar ankaŭ ĉiuj intertempaj mortoj inter 2010 kaj 2023 ŝajne estas atente aldonitaj. Vere bedaŭrindus forĵeti tian liston ne senutilan, en kiu investiĝis tiom da laboro. Kaj la noto Helpo:Kategorio#Sekso "nur estas propono de Marcos, (kaj Roberto kaj Blahma konsentis) ke ni ne havu laŭseksajn kategoriojn, sed ja ĉiam permesu laŭseksajn listojn" (Helpo-Diskuto:Kategorio#Laŭseksaj kategorioj vidu tie). Tiu tuta diskuto jam okazis en 2006, malmultaj el la nunaj redaktantoj tiam jam estis, sed ĉiukaze en nia nuna disputo ne temas pri kategorioj, sed pri unu konkreta listo. La noto Helpo:Kategorio#Sekso ne estas kontraŭargumento teni tiun ĉi liston, kiu ne kiel la sube disputataj listoj pri francaj lokaj politikistoj estas plene malaktuala kaj plena de ruĝaj ligiloj (tial sencas voĉdoni pri forĵeto de tiom neutilaj listoj), sed male nur havas bluajn ligilojn, estas zorge kronologie ordigita, kion povus neniu kategorio, kaj ŝajnas esti tute aktuala (pro la anonimaj helpantoj de la lastaj tagoj). Mi intertempe estas forte Kontraŭ: forĵeto, kvankam la pli grandaj vikipedioj ne havas tian liston, sed kompense la angla projekto havas multege pli ol 100 "Lists of women". Tiom da certe neniu volus ĉi tie, sed tiu unu listo laŭ mi estas aktuala, utila kaj post duba konsidero laŭ mi havas enciklopedian signifon (kiel la centoj da anglaj listoj). ThomasPusch (diskuto) 20:30, 31 jan. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: --Aidas (diskuto) 17:14, 21 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Nun la opinioj estas malunuecaj, tia malunueca voĉdono ne sufiĉas por forigo. Tamen mi malvolonte simple finus la temon tiel, sed ŝatus ankoraŭ peti finan opinion de RG72 kaj ankaŭ de Taylor 49, kiu argumentis per Helpo:Kategorio#Sekso, kvankam tiu noto celis ion alian, kaj ne bone taŭgas kiel gvidlinio ĉi tie... ThomasPusch (diskuto) 01:58, 27 mar. 2023 (UTC)
Socia-Pedagogia Instituto de MoskvoRedakti
- Artikolo
- Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Cross-wiki spam, see m:Talk:Wikiproject:Antispam#Papa2004, or Wikibusines_again.
- Uzanto
- MER-C (diskuto) 12:07, 11 mar. 2023 (UTC)
- Absolute Kontraŭ: . Mi ne komprenas kial oni akceptis lastatempe multajn artikolojn pri lernejoj en Parizo kaj nun ne pri lernejo en Moskvo. Ĉu estas politikaj tialoj? Proponanto ne estas vikipediisto. Mi konstatas, ke la artikolo estas korektinda (eĉ mankas majusklo en la titolo), kaj mi pretas fari tion.--kani (diskuto) 11:00, 13 mar. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: Ne aspektas kiel spamaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 11:21, 13 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Respondante al @Kani:: mi pensas ke ni devas decidi kriteriojn pri kiuj lernejoj estas akcepteblaj, eble surbaze de ecoj kiel
- la nombro de studantoj
- la aĝo de la lernejo (ju pli aĝa des pli taŭga por Vikipedio)
- citaĵoj el gazetoj
- Mi subtenas la fortigon de ĉi tiu paĝo ĉar ĝi estas ege tre malbone skribata en ĉiuj partoj. Sed mi volas doni ŝancon al Uzanto:Kani por ke li klopodu savi ĝin. — Super nabla (diskuto) 22:14, 14 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Respondante al @Kani:: mi pensas ke ni devas decidi kriteriojn pri kiuj lernejoj estas akcepteblaj, eble surbaze de ecoj kiel
- Komento: Responde aparte al @Super nabla: Mi pensas ke tendence en lingvo de vastasence eduka iniciato, kia estas Esperanto, oni estu tendence bonveniga rilate al artikoloj pri lernejoj, kompreneble se ili plenumas la bazajn kondiĉojn de artikola ĝermo, do konsistas el almenaŭ tri gramatike senriproĉaj plenaj frazoj, havas informkeston (ĉi-tie {{informkesto lernejo}}, aŭ la alternativo {{informkesto mezlernejo}}), ne tute malplenan, plej bone ankaŭ ligon al oficiala retejo, kaj enordiĝas al taŭgaj kategorioj. Krome mi mem substrekus ke gravas ke la teksto nepre ne estu "orfa": tio ne nur estas kriterio formala sed enhava - se aliaj e-lingvaj vikipediaj paĝoj bezonas artikolon pri la lernejo, tiam ĝi bezonatas. Por tiun "bezonon krei", formale jam sufiĉas se iu faras al si la laboron en la koncerna paĝo pri la urbo mencii frazon pri la lernejo kun interna ligilo. Kompreneble la teksto eĉ pli bezonatas, se ekzemple iam verkisto aŭ konata esperantisto estis instruisto en tiu lernejo, aŭ se du konataj esperantistoj estis samtempe lernejanoj kaj tiel konatiĝis, aŭ se nacia esperanto-kongreso okazis en la lerneja konstruaĵo. Se estas tia menciindeco, deduktebla el alia paĝo kiu ligas al la lerneja paĝo, tiam tute egalas la kvanto de lernejanoj aŭ la jaro de ekfunkcio. Mi supozas ke el la tekstoj pri parizaj lernejoj, kiujn menciis Kani (supozeble temas pri tiu kategorio), multaj ne plenumas tian gradon de esperantista menciindeco, sed se ili ĉiukaze ne orfas, kaj estas kvalitaj artikolaj ĝermoj (en tio pravas kaj Kani kaj Super nabla), oni povas esti grandanimaj, same pri moskvaj lernejoj. ThomasPusch (diskuto) 16:40, 18 mar. 2023 (UTC)
- PS: Tiu ĉi artikolo ĝis nun ankoraŭ estis orfa (ne kalkulante la ligon al "Vikipedio:Forigendaj artikoloj"). Mi nun baze ligis ĝin al la artikoloj Basmannij kaj Centra administra arondismento. Eble iu ankoraŭ havas plian ideon, kiel interligi. Kaj la teksto mem ankoraŭ ne vere fluas. Sed tio estu riparebla. Krome mi ĝustigis la koordinatojn en vikidatumoj, kaj movis la titolon al "Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo", kiu pli bone korespondas al la rusa originalo ol la antaŭa titolo. ThomasPusch (diskuto) 17:15, 18 mar. 2023 (UTC)
- Mi pene ankoraŭ povis krei artikolon pri la tenisistino Anna Ĉakvetadze, diplomito pri psikologio en 2008, kiu estas plia interna ligilo al la paĝo pri la instituto. Kun tri veraj internaj ligiloj plus du alinomigoj tien (kiuj ne plene kalkuleblas kiel internaj ligiloj) jam eblas konsideri la tekston ne plu orfa - tio jam estas pli bonkvalita nivelo ol ekzemple la hispana paĝo, kiu estas plene orfa. ThomasPusch (diskuto) 00:41, 19 mar. 2023 (UTC)
- PS: Tiu ĉi artikolo ĝis nun ankoraŭ estis orfa (ne kalkulante la ligon al "Vikipedio:Forigendaj artikoloj"). Mi nun baze ligis ĝin al la artikoloj Basmannij kaj Centra administra arondismento. Eble iu ankoraŭ havas plian ideon, kiel interligi. Kaj la teksto mem ankoraŭ ne vere fluas. Sed tio estu riparebla. Krome mi ĝustigis la koordinatojn en vikidatumoj, kaj movis la titolon al "Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo", kiu pli bone korespondas al la rusa originalo ol la antaŭa titolo. ThomasPusch (diskuto) 17:15, 18 mar. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: Mi ne vidas ion probleman en tiu senkulpa teksto... --Aidas (diskuto) 17:10, 21 mar. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: Mi jes havas ankoraŭ demandojn pri la teksto, sed ili ne tiom esencas ke mi volus la forigon de la tuta teksto, tial mi voĉdonas kontraŭ forigo. Mi havas ankoraŭ la jenajn kritikojn: Unue la du frazoj
- "...kiu estas inkludita en la pintaj kvin institucioj de supera edukado en Rusio laŭ analizo de RAEKS[?] de 2022.[mankas fonto] MSPI estas honorita per alta publika premio "100 plej bonaj universitatoj de Rusio".[mankas fonto]"
- sonas fanfaronaj, tiaj laŭdaj frazoj bezonas referencon. En la hispana teksto pri la unua frazo estis referenco/, sed tiu ligilo jam estas rompita, do ne plu taŭgas. Kaj aldone daŭre malklaras kio povus esti tiu mistera mallongigo RAEKS. Due pri la fakultatoj: ĉe la nomoj "speciala psikologio" kaj "oportuna psikologio" estas demandosigno pri la dua termino: kio estas "oportuna" psikologio? Kaj lige al tio, kio estas la diferencoj inter tiuj du psikologioj? Kvankam mi mem estas psikoterapiisto, mi baze nur konas unu psikologion. Do necesus klarigo, supozeble de iu kiu komprenas la rusan kaj povas orientiĝi en la instituta retejo. (Ke teksto pri "speciala eduko" ankoraŭ ne verkiĝis, sed estas ligilo al la temaro en vikidatumoj, ne estas problemo - teknike ne estas obstaklo ke iu iam povus krei la tekston). Kaj laste al mi la aserto pri "kunlaboro en ses ŝtatoj" estas iom nepreciza: ĉu eblus nomi iujn el tiuj 20 institucioj, kaj kontroli ĉu eble iuj eble jam havas vikipedian artikolon?
- @RG72: Vi komence estis kontraŭ teno de la teksto. Ĉu via juĝo ŝanĝiĝis??? Kaj ĉu vi eble havas respondon al iuj el miaj kritikaj demandoj? Ne ĉar mi volus vin premi defendi la artikolon kiun vi mem komence kontraŭis, sed simple ĉar vi regas la rusan... ThomasPusch (diskuto) 23:46, 23 mar. 2023 (UTC)
- Artikolo
- Ŝablono:Nombro (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ŝablono:Nombro kaj Ŝablono:FormatNum estas la sama ŝablono. Mi proponas forigi {{Nombro}} kaj, poste, alinomi {{FormatNum}}. Fakte, mi volas manteni la strukturon de {{FormatNum}} (kiu ŝajnas pli bone farita), sed mi volas ankaŭ manteni la nomon de {{Nombro}}.
- Uzanto
- Super nabla (diskuto) 23:15, 15 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Mi tute ne spertas pri la ŝablonoj kaj nur deziras atentigi ke la nomo {{nombro}} estas pli klara kaj evidenta por esperantistoj, do pli facile uzebla. Mi mem aktive uzas ĝin. Do se necesos ŝanĝi la enhavon mi proponas lasi la nomon. RG72 (diskuto) 04:15, 20 mar. 2023 (UTC)
- Por: forigo post zorga analizo de probemo. Ŝablono:Nombro dependas de Ŝablono:TriopaciferGrupigo kaj estas daŭre uzata do NE tuj forigebla. Ŝablono:FormatNum dependas de Modulo:FormatNum kaj esperanta dokumentaĵo forestas. Ambaŭ estas nesaĝe komplikaj, sed "Nombro" almenaŭ havas memteston (nesaĝe komplikan). Preferinde forigu la ŝablonon "FormatNum" kun ĉiuj ĝiaj partoj POST transŝalto al "Nombro". Taylor 49 (diskuto) 20:30, 20 mar. 2023 (UTC)
Mi ne bone komprenas la sencon kaj diferencojn, precipe pro ne sufiĉaj aŭ tute neekzistantaj dokumentadaj klarigoj de la diversaj ŝablonoj. Sed mi komprenas a) ke ankoraŭ ekzistas plia ŝablono {{unuo}}, kiu ankaŭ treeee similas, kaj komprenas b) ke neniel "Ŝablono:Nombro kaj Ŝablono:FormatNum estas la sama ŝablono", kiel montras simpla testo:
* FormatNum: {{FormatNum|2345}} {{FormatNum|12345}} {{FormatNum|12,34}} {{FormatNum|12.34}} * unuo: {{unuo|2345}} {{unuo|12345}} {{unuo|12,34}} {{unuo|12.34}} * nombro: {{nombro|2345}} {{nombro|12345}} ne toleras komojn {{nombro|12.34}}
iĝas:
- FormatNum: 2345 12 345 12,34 12,34
- unuo: 2 345 12 345 12,34 12,34
- nombro: 2 345 12 345 ne toleras komojn 12,340.
Mi uzas foje "unuo", foje "nombro", por dividi longajn nombroj al grupoj de po 3 ciferoj - en tio FormatNum ne faras kion mi atendus, nome ĝi ne grupigas 2345 al 2 345, sed "unuo" kaj "nombro" ambaŭ jes faras, kaj ke "nombro" tute paneas se oni akcidente uzas komon en la kruda parametra nombro estas forta minuso pri "nombro". Do por mi je unua rigardo la ŝablono unuo plej kompententas. Ĉu estus problemo se oni robote ŝanĝus ĉiujn uzojn de "{{nombro|" al "{{unuo|", kaj poste havus la titolon "{{nombro|" libera por io nova? Ses kio damne estus la pluso de "FormatNum" al "unuo", tiel ke utilus ĝin gardi, flegi kaj doni al ĝi la belan titolon "{{nombro|" ??? Mi petas pri simpla kaj konciza klarigo, kaj tian klarigon oni same simple kaj koncize ankaŭ metu en la dokumentadon, eble post fino de tiu ĉi diskuto. ThomasPusch (diskuto) 21:42, 23 mar. 2023 (UTC)
- Komento: La ŝablono {{nombro}} uzas sufiĉe malnovan kodigon, ĉar en 2011 Lua-moduloj ankoraŭ ne ekzistis. Ĉar la programiga kodigo iel baziĝas sur la angla lingvo fakte en unu el la subŝablonoj, la malnova ŝablono {{nombro}} ne toleras komojn. - La nova ŝablono {{FormatNum}} foje ricevis sian titolon laŭ la vikia malkomponila trajto. Krome la titolo montras, ke la ŝablono iel aranĝas la aspekton (angle format) de numeroj resp. nombroj. - Mi proponas, ke ni simple ŝanĝu la malnovan ŝablonon {{nombro}} al alidirektilo de la nova ŝablono, precipe por uzantoj, kiuj eble ne komprenas la anglan titolon de la nova ŝablono {{FormatNum}}. Krome la nova ŝablono havas intervikiojn, dum ke la malnova eĉ tiujn ne havas. --Tlustulimu (diskuto) 17:00, 24 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Mi samopinias kun @Tlustulimu:, sed mi volus ke la ĉefa nomo estu {{nombro}} ĉar estas pli facila por kompreni por Esperanto-parolantoj. Super nabla (diskuto) 00:54, 25 mar. 2023 (UTC)
- Propono:
- kopii kodon de "FormatNum" al "nombro" (fareblas tuj)
- ĝustigi dokumentaĵon de "nombro" (fareblas tuj)
- alidirekti ŝablonon "FormatNum" al "nombro" (fareblas tuj)
- transŝalti interwikiojn de "FormatNum" al "nombro" (fareblas tuj)
- forigi ĉiujn ne plu uzatajn malnovajn subŝablonojn de "nombro" (bezonas tempon kaj analizon)
- perrobote transŝalti ĉiujn alvokojn de "FormatNum" al "nombro" (bezonas roboton)
- forigi ŝablonon "FormatNum" kaj ĝian malplenan dokumentaĵon (bezonas specialan rajton de administranto)
- Taylor 49 (diskuto) 17:13, 25 mar. 2023 (UTC)
- Komento: tio ŝajnas bona propono. — Super nabla (diskuto) 22:34, 25 mar. 2023 (UTC)
- Por: ŝovo de "FormatNum" al "nombro" (kial ne tuj per alinomigo, kiu kuntransportas ka tutan historion de FormatNum?), poste purigi kaj fine forigi la eksan titolon FormatNum. Sed tamen restas ankoraŭ plia demando de mi: kio pri "Unuo"? Kiuj estas la diferencoj inter Unuo kaj la nuna FormatNum, krom ke mi teste trovis ke 2345 en FormatNum restas 2345 kaj en Unuo bonorde iĝas 2 345?? ThomasPusch (diskuto) 01:43, 27 mar. 2023 (UTC)
- Propono:
Komento: {{unuo}} ebligas prezenti nombrojn kun unuoj, ekz-e fizikaj unuoj kiel en g = 9,81 m⋅s2, skribite {{unuo|9.81|m||s|2}}. Do tiu ŝablono faras multe pli ol nur aranĝi nombron. Ĝi nepre estas konservenda. - Moldur (diskuto) 06:25, 27 mar. 2023 (UTC)
- Daŭre {{ŝ|unuo} plej simpatias al mi el ĉiuj ŝablonoj ĉi tie prezentitaj. Kvankam mi daŭre ne plene komprenis, je kio la pli simplaj ŝablonoj "FormatNum" + "nombro" superas al "unuo", mi supozas ke estas situacioj en kiuj plisimpleco estas avantaĝo kaj daŭre subtenas la ŝovon de la pli moderna "FormatNum" al nomo "Numero" liberigata de la malnova ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 12:58, 27 mar. 2023 (UTC)
- Artikolo
- Listo de homaraj heredaĵoj en Panamo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Menciinda temo, sed ege malbona kvalito. Mi ne havas tempon nun por plivastigi ĝin ĝis ĝermo. — Super nabla (diskuto) 12:52, 17 mar. 2023 (UTC)
- Uzanto
- Super nabla (diskuto) 12:52, 17 mar. 2023 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- ThomasPusch (diskuto) 12:04, 27 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Menciinda temo, sed la listo estas vere malpli ol artikola ĝermo. Tia telegramstila listo vere apenaŭ helpas. Sed eble ene de la sekvaj ses tagoj iu kompatos la temon kaj ankoraŭ plivastigos la liston, kaj kreos ĝermajn artikolojn de almenaŭ iuj el la ses heredaĵoj. ThomasPusch (diskuto) 15:43, 18 mar. 2023 (UTC)
- Por: Restus nur duona tago ĝis forigo, kaj ankoraŭ neniu kompatis la temon - tiel ĉi la listeto nur estas apartigilo sen celaj paĝoj, do nul-informo. ThomasPusch (diskuto) 21:07, 23 mar. 2023 (UTC)
- Tamen Kontraŭ: Pardonu, mi ne bone rigardis, ne trovis la kategorion Mondaj heredaĵoj en Panamo, kaj entute trompiĝis de multaj ruĝaj ligiloj kiuj supozigis ke neniuj tekstoj pri mondaj heredaĵoj en Panamo ekzistus, dum ili nur estis bone kaŝitaj kaj ĉiuj delonge kreiĝis... fakte modele, pli komplete ol pri multaj aliaj landoj en Ameriko. Mi do fine ne havis problemon rapide vastigi la liston ĝis artikola ĝermo, ĝi nun troveblas ekde sep aliaj paĝoj (krom de tiu ĉi, sed la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj ne kunkalkulindas), do vere ne estas orfa, kaj ne plu estas ajna kialo forigi ĝin. Mi jam estis ĉe la forigobutono, kaj lastmomente ankoraŭ rimarkis la preskaŭeraron. ThomasPusch (diskuto) 01:05, 27 mar. 2023 (UTC)
- Farite Super nabla per alia noto konsentis kun mi, dankis pri la eleganta savo de la temo, kaj fakte ne estis dubo ke nia komuna forigopeto estis erara (post plivastigo de la mizera listeto al artikola ĝermo kompreneble). Do per bona konscienco eblas fermi la temon. Mi tamen vere petas al ĉiuj kunhelpi ke ne amase kreiĝas ruĝaj ligiloj pri temoj, kiuj jes havas artikolon, nur je minimume alia literumo en la titolo. Foje estas majusklo anstataŭ minusklo, foje "de" anstataŭ "en" aŭ inverse, foje foresto de artikolo "la" aŭ similaj detaloj. Por tiaj variaĵoj ekzistas alidirektiloj, por tamen ne ŝajnigi ke nenio ekzistas pri la temo. Se oni serĉas la temon en iu ajn alia lingvo kaj tie vidas vorton "Esperanto" maldekstre en la lingvolisto, oni klare scias ke tamen jam komenciĝis artikolo, kvankam ĉe ni iu senatentulo simple metis ruĝan ligilon al iu ajn teksto. Mi ekzemple dubas, ĉu vere ĉiuj ruĝaj vortoj en la listo de mondaj heredaĵoj en Ameriko garantias ke pri tiuj lokoj vere ankoraŭ ne estas ajna esperantlingva teksto... ThomasPusch (diskuto) 12:00, 27 mar. 2023 (UTC)
Ŝablono:TradukoRedakti
- Artikolo
- Ŝablono:Traduko (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ne plu uzata, duoblaĵo de {{tradukita}}, risko de konfuzo kun {{tradukon}}, krom tio ekzitas {{tradukitaĵo}}
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 18:33, 25 mar. 2023 (UTC)
- Por: Mi uzas kaj {{tradukita}} kaj {{tradukitaĵo}} (malpli ofte). Atentigo: la ŝablono {{traduko}} estas uzata en kelkaj paĝoj, do oni bezonas uzi roboton por movi {{traduko}} al {{tradukita}}. — Super nabla (diskuto) 22:33, 25 mar. 2023 (UTC)
- Artikolo
- [[:Ŝablono:Gallery]] ([{{fullurl:Ŝablono:Gallery|action=history}} historio] · [[Specialaĵo:Kio ligas ĉi tien?/Ŝablono:Gallery|ĉi tien]] · [{{fullurl:Ŝablono:Gallery|action=delete}} forigu])
- Kialo
- Mi kreis novan esperantan version de la nur anglalingva ŝablono {{Gallery}}. La nova ŝablono nomiĝas {{Bildgalerio}}, kaj havas esperantajn parametrojn, dokumentadon kaj TemplateData. La malnova ŝablono ne plu uzatas kaj estas tuj forigebla.
- Novaj paĝoj
- {{Bildgalerio}} (kun dokumentado)
- Modulo:Bildgalerio (kun dokumentado, kaj stiloj.css)
- Malnovaj paĝoj (forigendaj)
- Ŝablono:Gallery
- Modulo:Gallery
- Ŝablono:Bildgalerio/stiloj.css (kreita pro eraro kaj nenecesa)
- Uzanto
- Super nabla (diskuto) 22:51, 26 mar. 2023 (UTC)
- Rezulto
- parte
- ThomasPusch (diskuto) 12:50, 27 mar. 2023 (UTC)
@Super nabla: Komento: Interesa novaĵo, mi rigardos la antaŭanoncitan novan ilon morgaŭ kaj scivolemas kiel rezultis. La erare faritan ŝablonon "Bildgalerio/stiloj.css" eblas forigi, kompreneble. Sed ĉu ne pli saĝus nur transformi la malnovajn ŝablonon kaj modulon "gallery" al alidirektilo gvidante al la novaj ŝablono kaj modulo??? Ankaŭ se la nova Bildgalerio ne akceptas anglajn parametrojn (ĝi ne devas akcepti fremdlingvajn komandojn, nek en la angla nek la araba, ĉina aŭ hindia), eble saĝas montri de la malnova loko la novan ŝablonon kaj modulon kaj eviti ke iu tute inteligenta ulo en la malnova loko fervore rekreas ŝablonon kaj modulon "gallery" per simpla kopiado el la angla vikipedio: tiam ni denove alvenus al la malnova stato... ThomasPusch (diskuto) 23:14, 26 mar. 2023 (UTC)
- Komento: konsentite. Alternativo estus protekti la paĝon Modulo:Gallery. — Super nabla (diskuto) 06:53, 27 mar. 2023 (UTC)
- Bone, do forigon de la erara "Bildgalerio/stiloj.css", ŝanĝi ŝablonon "gallery" kaj la dokumentadon al alidirektilo al la nova ŝablono kaj dokumentado (modulon ne eblas alidirektigi), kaj protekto de la du alidirektiloj tiel ke nur administrantoj povas forigi la protekton. Tiel ĉi ĉiuj, ankaŭ ĉiuj gastoj neensalutintaj, ankoraŭ povas libere vidi kiel iam aspektis la anglalingvaj ŝablono kaj modulo "gallery" ĉi tie, kaj estas neniu ajn informo kaŝita. Finiĝis antaŭtempeThomasPusch (diskuto) 12:14, 27 mar. 2023 (UTC)