ThomasPusch
2023-01-16: En la Esperanto-Vikipedio mi nuntempe koncentriĝas pri la multaj teritoriaj ŝanĝoj en Turingio de 2018 ĝis 2023: ili jam aldoniĝis por la distriktoj A-U - fino jam videblas horizonte. Post tio mi ŝatus aldoni kantonojn de Nov-Ĵerzejo post kiam Novjorkio aŭtune kaj Kalifornio en decembro jam bone kompletiĝis - kompreneble en Norda Ameriko ankoraŭ restas multaj vakuaj lokoj (kvankam en decembro mi ankaŭ ŝtopis multajn pri Alberto). Ekzistas ankaŭ konstruejoj en Francio (nun aparte departemento Drôme), Svedio, Baltio kaj multaj, multaj lokoj en Italio. Krome kompreneble estas ankaŭ multe da aktualaĵoj, inkluzive de administraj laboroj, kaj ankaŭ estas truoj en la enhavo de la Esperantaj paĝoj pri premitoj de la Alternativa Nobel-premio de 1995 malantaŭen ĝis la komenco - de 1996 ĝis 2022 la paĝoj estas sufiĉe modele kompletaj, estas multe pli da mankoj en aliaj lingvoj. 2023-01-22: Mia plej ŝatata temo de la monato probable estos Marcin Patrzałek, kies muzikon mi jam aŭdis ekde 2015 sed nur nun pensis prezenti lin en mallonga artikolo ĉi tie, kaj post multa poluro nun mi ankaŭ kontentas pri la 136 ĝermaj artikoloj pri la provinco Udine kaj pliaj 25 pri la apuda provinco Gorizia, 50 pri Pordenone kaj 6 pri Trieste. |
|
Saluton! Mia nomo estas Thomas Pusch - mi interalie parolas, verkas, legas (kaj pasinte ankaŭ aktoris) esperante
- ne denaske, sed ĉiutage ekde 43 jaroj.
Sveiki! Mano vardas Thomas Pusch - aš kalbu lietuviškai (bet galiu rašyti tik vidutinio lygio).
Hallo! Mein Name ist Thomas Pusch - unter anderem spreche ich auch Deutsch.
Hello! My name is Thomas Pusch - I do speak some English as well...
et un peu de français, een klein beetje nederlands un en beten wat Platt...
y por supuesto un poco de español e di italiano...
|