Nederlanda lingvo

okcidentĝermana lingvo parolata en Nederlando, Belgio, Surinamo, kaj Karibaj Insuloj

La nederlanda lingvo[1] (propralingve: Nederlands) estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo.

Nederlanda lingvo (Nederlands)
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Malaltfranka lingvo
Parolata en Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj
Parolantoj 23 100 000
Denaskaj parolantoj proksimume 24 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ?
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj Lingvoj
a lingvo
Nederlanda lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj
Reguligita de Nederlandse Taalunie
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 nl
  ISO 639-2
    Bibliografia dut/nld
    Terminologia ?
  ISO 639-3 nld
  SIL ?
  Glottolog dutc1256
Angla nomo Dutch
Franca nomo néerlandais
Vikipedio
vdr

Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj dialekte ĝi krome estis parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficialan lingvon oni nomas Algemeen Nederlands (Ĝenerala Nederlanda) aŭ ĝia mallongigo AN, kiu estas la norma nederlanda lingvo.

Historio redakti

Oni supozas, ke la nederlanda devenas el 700 de kelkaj ĝermanaj dialektoj parolataj en la regiono de la nuna Nederlando, ĉefe de basfranka origino. Normiga procezo ekis en Mezepoko, speciale pro la influo de la burgonja duka kortego en Dijon, poste situanta en Bruselo.

Malfrua nederlanda frazo estas: "Hebban olla vogala nestas hagunnan, hinase hic enda tu, wat unbidan we nu" ("Ĉu ĉiuj birdoj komencis nestojn, krom mi kaj vi, kion ni atendas nun" el ĉirkaŭ la jaro 1100, verkita de flandra monaĥo en monaĥejo en Rochester (Britio). Dum longa tempo oni konsideris ĉi-tiun frazon la plej malnova en la nederlanda, sed ekde ĝia malkovro oni trovis eĉ pli aĝajn fragmentojn, kiel "Visc flot aftar themo uuatare" ("Fiŝo naĝis en akvo") kaj "Gelobistu in got alamehtigan fadaer" ("Ĉu vi kredas je Dio la ĉiopova patro"). La lasta fragmento estis verkita ĉirkaŭ la jaro 900. Profesoro Luc De Grauwe de la Universitato de Gent pridubas la lingvon de ĉi-tiuj teksteroj, kredante ilin Malnova Angla, do estas ankoraŭ iom da diskuto pri ili.

Uzado redakti

 
Lokoj de uzado de nederlanda lingvo en la mondo

La nederlanda lingvo estas la ĉefa lingvo de Nederlando, kaj unu el la tri oficialaj lingvoj de Belgio, parolata en la norda parto de tiu lando[2]. En Surinamo la nederlanda estas la lingvo de la registaro kaj kaj en lernejoj. Ekzistas dialektoj (flandra, holanda).

Lingvo redakti

Kiel la platdiĉa lingvo, tiel ankaŭ la nederlanda estis dialekto de la basgermana. Aparta lingvo ĝi iĝis nur ĉirkaŭ 1600, kiam la Biblio estis tradukita en la nederlandan.

 

La nederlanda estas proksima kuzo de la platdiĉa, frisa kaj la angla lingvoj. Multaj vortoj estas la samaj en la nederlanda kaj la angla. Ekzemple: hand (= mano), wind (= vento), water (= akvo) kaj warm (= varma).

La nederlanda estas la patrino de la afrikansa lingvo de Sud-Afriko. En kelkaj lokoj estas ankoraŭ dialektoj de nederlandaj koloniistoj, ekzemple en Brazilo, kie estas du dialektoj, la plej malnova parolata en Espirito-Santo de idoj de kalvinistaj enmigrintoj kaj la moderna nederlanda parolata en urboj Holambra 1-a kaj Holambra 2-a en ŝtato San-Paŭlo de tiamaj enmigrintoj.

Sintakse, la nederlanda havas vortordon V2, do estas plej simila al la germana.

Referencoj redakti

  1. Noto: La nederlandan lingvon oni ankaŭ indikas (ne ĉiam korekte) per la flandra lingvo (en Belgio) aŭ la holanda (speciale en ne-okcidentaj partoj de Nederlando) kaj la basgermana (fare de historiaj lingvistoj).
  2. Noto: iuj ankaŭ uzas la terminon flandra lingvo, kiu ne estas dialekto de la nederlanda, sed alia ne-oficiala nomo por la nederlanda parolata en Belgio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti