Nederlando

regno en Eŭropo

Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdamo kaj la registara sidejo estas Hago. Aliaj gravaj urboj estas Roterdamo, unu el la plej grandaj havenoj en la mondo, Utreĥto, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion. Ĝi estas la plej granda el kvar landoj kiuj estas komponantoj de la Reĝlando de Nederlando.[1][2][3]

Reĝlando Nederlando
Koninkrijk der Nederlanden

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Wilhelmus
Nacia devizo: Je Maintiendrai
(Mi firmtenos aŭ Mi konservos)
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Amsterdamo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda lingvo, okcidentfrisa lingvo, Papiamento, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) nederlanda lingvo
Plej ofta(j) religio(j) 51% nereligia
24% katolika
15% protestanta
5% islama
6% aliaj
Areo
 % de akvo
41,526 km²
18,41 %
Loĝantaro 17 282 163 (21-an de marto 2016)
Loĝdenso 504 loĝ./km²
Horzono UTC+01:00
Interreta domajno .nl
Landokodo NLD
Telefona kodo +31
Plej alta punkto Scenery (monto)
Plej malalta punkto Zuidplaspolder
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro Willem-Alexander de Nederlando
Ĉefministro Mark Rutte
Nacia tago 27-a de aprilo (Tago de la Reĝo)
Sendependiĝo disde Hispanio 26-a de julio 1581
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
MEP laŭ 2006
– suma $ 670,929 mlrd
– pokapa $ 35.078
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto Nederland
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mapo de Nederlando.

La oficiala, nederlandlingva nomo de Nederlando estas Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformale oni nomas ĝin Nederland. Malĝuste ĝi estas ankaŭ nomita Holland (Holando), sed tio fakte estas nur ĝia plej grava historia provinco. La oficiala lingvo de la lando estas nederlanda, kun okcidentfrisa kiel duaranga oficiala lingvo en la provinco Frislando, kaj la angla kaj Papiamento kiel duarangaj oficialaj lingvoj en Karibio Nederlanda.[4] La Nedersaksa lingvo kaj la Limburga estas agnoskataj regionaj lingvoj (parolataj en oriento kaj sudoriento respektive), dum la Nederlanda signolingvo, la Sinta cigana lingvo, kaj la jida estas agnoskitaj ne-teritoriaj lingvoj.[4][5]

La kvar plej grandaj urboj en Nederlando estas Amsterdamo, Roterdamo, Hago kaj Utreĥto.[6] Amsterdamo estas la plej loĝata urbo de la lando kaj la teoria ĉefurbo,[7] sed Hago estas hejmo de sidejo de la Ĝeneralaj Statoj, de la registaro kaj de la Supera Tribunalo.[8] La Haveno de Roterdamo estas la plej aktiva marhaveno en Eŭropo.[9] La Amsterdama Flughaveno Schiphol estas la plej aktiva flughaveno en Nederlando, kaj la tria plej aktiva en Eŭropo. La lando estas fonda membro de la Eŭropa Unio, de la Eŭrozono, de la Grupo G10, de NATO, de OEKE, kaj de MOK, same kiel estas parto de la Ŝengena Areo kaj de la triflanka Benelukso. Ĝi estas hejmo de kelkaj interregistaraj organizoj kaj internaciaj tribunaloj, multaj el kiuj estas centritaj en Hago, kiu estas tial kromnomita 'la jura tutmonda ĉefurbo'.[10]

Nederlando laŭvorte signifas "malaltaj landoj" reference al ties malalto kaj ebena topografio, kun ĉirkaŭ 50% el ties lando super 1 m super marnivelo, kaj preskaŭ 26% sub marnivelo.[11] Plej el la areoj sub marnivelo, konataj kiel polderoj, estas rezulto de terpostulo kiu startis en la 14-a jarcento.[12] Populare aŭ neformale Nederlando estas foje kaj en kelkaj landoj referencata kiel pars pro toto Holando.[13] En la epoko de la Respubliko, kiu startis en 1588, Nederlando eniris en unika epoko de politika, ekonomia, kaj kultura hegemonio, rangita inter la plej povaj kaj influaj en Eŭropo kaj en la mondo; tiu periodo estas konata kiel Ora jarcento de Nederlando.[14] Dum tiu epoko, ties komerckompanioj, Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio, establis koloniojn kaj komercejojn tra la tuta mondo.[15][16]

Kun loĝantaro de 17,5 milionoj da personoj, ĉiuj loĝantaj en totala areo de ĉirkaŭ 41 800 km² -el kiuj la terareo estas 33 500 km²— Nederlando estas la 16-a plej dense loĝata lando en la mondo kaj la dua plej dense loĝata lando en la Eŭropa Unio, kun loĝdenso de 523 loĝ/km². Tamen, ĝi estas la dua plej granda eksportanto de manĝaĵoj kaj de agrikulturaj produktoj laŭ valoro, pro ia fekunda grundo, milda klimato, intensiva agrikulturo, kaj inventemo.[17][18][19]

Nederlando estis parlamenta konstitucia monarkio kun unueca strukturo ekde 1848. La lando havas tradicion de "pilierigo" (socia organizado en sektoroj: katolikoj, protestantoj kaj socialdemokratoj) kaj longan registron de socia toleremo, legaliginte aborton, prostituon kaj eŭtanazion, kaj retenante liberalan drogopolitikon. Nederlando abolis la mortopunon en la Civila Kodo jam en 1870, kvankam ĝi ne estis komplete forigita ĝis oni aprobis novan konstitucion en 1983. Nederlando aprobis la virinan balotrajton en 1919, multe antaŭ ol iĝi la unua lando en la mondo kiu legaligis la samseksan edz(in)iĝrajton en 2001. Ties miks-merkata antaŭeniĝinta ekonomio havas la dekunuan plej altan porpersonan riĉon en la tuta mondo.[20] Nederlando ranĝiĝas inter la plej altaj landoj en internacia pritaksoj de gazetara libereco,[21] ekonomia libero,[22] homa disvolviĝo kaj vivkvalito, same kiel de feliĉo.[23] En 2020, ĝi rangiĝis la oka en la homa disvolviĝo kaj la kvina en 2021 pri feliĉo.[24][25]

GeografioRedakti

 
Nederlando 5500 a.K..

Lando, riveroj kaj maroRedakti

Ĉirkaŭ duono de la lando situas je malpli ol unu metron super la marnivelo (mezurita ĉe Amsterdamo), ĉirkaŭ unu kvarono de la lando sub ĝi,[26] kie loĝas ĉirkaŭ 21% de la loĝantaro.[27] La plataj areoj estas kutime protektitaj kontraŭ ŝtorminundegoj (kiuj historie mortigis milojn da personoj) pere de digoj, kies tuta longeco estas ĉirkaŭ 3 000 kilometrojn. La plej alta punkto de kontinento estas la monto Vaalserberg en la plej suda parto en la trilanda triangulo al Germanujo kaj Belgujo. Ĝi staras 322,50 m alta super la Amsterdama marnivelo. La plej alta monto de la reĝlando estas la 877 m alta monto Scenery sur la kariba insulo Saba, la plej malgranda loĝata insulo de la Nederlandaj Antiloj.

Partoj de Nederlando, kiel ekzemple preskaŭ la tuta provinco Flevoland, estis gajnitaj de la maro. Oni nomas ilin polderoj. Ĉirkaŭ kvinono de la nederlanda areo estas kovrita de akvo. La plej granda akva areo estas la IJsselmeer, eksa nordmara golfo nomita Zuiderzee, kiu estis polderigita en 1932 per 29 km longa digo.

La plej gravaj riveroj de Nederlando, de grote rivieren (la grandaj riveroj) estas la Rejno, la Mozo kaj la Skeldo, kiuj kuniĝas pli-malpli en la granda delto de la Rejno kaj la Mozo; la plej granda centra pejzaĝo de la ŝtato.

KlimatoRedakti

La ĉefa ventodirekto estas sudokcidenta, tial rezultas meza mara klimato kun malvarmetaj someroj kaj mildaj vintroj. Ĉefe en la okcidento de la lando, ĉe la nordmara bordo, la klimato estas pli oceana (mildaj vintroj, malvarmetaj someroj). Orienten malpligrandiĝas la influo de la Atlantiko, tiel ke la klimato ĉe la germana landlimo jam estas subatlantika, kun pli malvarmaj vintroj kaj iom pli varmaj someroj.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malaltaj Landoj.

La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense loĝata periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al la Sankta Romia Imperio, sed en realo malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio de Habsburgoj, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.

 
Militpentraĵo de la lukto de nederlandanoj kontraŭ Hispanio, probable de la Sieĝo de Ostendo.

La Guberniestro (nederlande Landvoogd au Gouverneur-Generaal) estis reganto de la Habsburga Nederlando (proksimume la teritorio de la hodiaŭaj Belgio kaj Luksemburgo, komence ankaŭ Nederlando) kiel reprezentanto de la monarĥo - la duko de Burgonjo ĝis 1549, la reĝo de Hispanio 1556-1706, kaj la arkiduko de Aŭstrio 1716-1794.

Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post akrega sangelverŝa konflikto kaj religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj.[28] Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finiĝis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj.

La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis la dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo Vilhelmo la 1-a.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de judoj en Nederlando.
 
Portreto de Vilhelmo la 1-a (1816).

Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn en la Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas an la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francujo kaj okcidente de Prusujo, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgujo. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi packontrakton kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgo iĝis aparta lando, sed kun nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finiĝis en 1890, kiam la reĝon Vilhelmo la 3-a postsekvis lia filino Wilhelmina.

Nederlando estis granda kolonia imperio, kies plej grava kolonio estis nederlanda Hindio.

20a jarcentoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Nederlando.

Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed ĝia neŭtraleco estis rompita de Nazia Germanio kiam ĝi invadis Nederlandon en majo 1940 dum la Dua Mondmilito. La Batalo de Nederlando (nederlande Slag om Nederland) estis parto de la (germane Fall Gelb), nome la Germana invado de la Malaltaj Landoj (Belgio, Luksemburgo, kaj Nederlando) kaj Francio. La batalo finis tuj post la detruega bombardado de Roterdamo fare de la Germania Luftwaffe kaj la posta minaco fare de la Germanoj por bombadi aliajn grandajn nederlandajn urbojn se la nederlandaj trupoj malakceptis kapitulacon. La nederlanda generala stabanaro sciis ke ĝi ne povos haltigi la bombardadon kaj kapitulacis por eviti ke aliaj urboj suferu la saman destinon. Nederlando restis sub germana okupado ĝis 1945, kiam la lasta nederlanda teritorio estis liberigita. Dume okazis terura ekstermado de 100 000 nederlandaj judoj[29] (Vidu artikolon Holokaŭsto).

 
Roterdamo post la germana bombardado.

La Nederlanda registaro en ekzilo (en nederlanda: Nederlandse regering in ballingschap), konata ankaŭ kiel Londona Kabineto (en nederlanda: Londens cabinet) estis la ekzilregistaro de Nederlando, estrita de la reĝino Vilhelmina, kiu fuĝis al Londono post la germana invado de la lando dum la Dua Mondmilito la 10an de majo 1940.

La Nederlanda rezistado kontraŭ la nazia okupacio povas esti karakterizita kiel ne-violenta, kaj estis organizita de la Komunisma Partio, eklezioj kaj sendependaj grupoj. Ĝis ĉirkaŭ 300 000 personoj estis kaŝitaj el germanaj aŭtoritatoj aŭtune de 1944, fare de ĉirkaŭ 60 000 al 200 000 sekretaj zorgantoj, kun tolero de ĉirkaŭ unu miliono de sciantoj, inklude kelkajn hazardajn individuojn inter germanaj okupaciantoj kaj militistoj. Nederlanda kontraŭspionado, enlanda sabotado kaj komunikretoj eventuale havigis ŝlosilajn subtenojn por la fortoj de Aliancanoj, komence en 1944 kaj plue ĝis Nederlando estis komplete liberigita.

La Nederlanda malsatego de 1944-45, konata en Nederlando kiel Hongerwinter (laŭvorta traduko: malsata vintro), estis malsatego kiu okazis en la German-okupita Nederlando, speciale en la dense loĝataj okcidentaj provincoj norde de la grandaj riveroj, dum la vintro de 1944–45, ĉe la fino de la Dua Mondmilito.

Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizaĵojn, NATO-n kaj UN-n. Nederlandaj soldatoj partoprenis interalie la korean militon kaj la UN-protektadon en eks-Jugoslavio, sed ne malhelpis la masakron de Srebrenico.

Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis sian regadon de okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

LoĝantaroRedakti

 
Nederlandnaoj celebrantaj la Liberigon de Nederlando fine de la Dua Mondmilito la 7an de Majo 1945.

Nederlando havis ĉirkaŭkalkule 16,785,403 loĝantojn en la 30-a de aprilo 2013.[30] Ĝi estas la 10-a plej loĝata lando en Eŭropo kaj la 63a plej loĝata lando en la mondo. Inter 1900 kaj 1950, la loĝantaro de la lando preskaŭ duobliĝis el 5.1 al 10 milionoj. El 1950 al 2000, la loĝantaro plue pliiĝis, al 15.9 milionoj, kvankam tio reprezentis pli malaltan proporcion de loĝantarkresko.[31] La ĉirkaŭkalkulita kresko en 2013 estis 0.44%.[32]

La fekundindico en Nederlando estas 1.78 gefilojn por virino (2013 ĉ.[32]), kio estas alta kompare kun multaj aliaj eŭropaj landoj, sed sub la proporcio de 2.1 gefiloj por virinoj postulita por natura anstataŭado de loĝantaro. Vivdaŭro estas alta en Nederlando: 83.21 jaroj por novaj junulinoj kaj 78.93 por junuloj (2013)[32]. La lando havas proporcion de migrado de 1.99 enmigrantoj por 1 000 loĝantoj jare.[32]

La majoritato de la loĝantaro de Nederlando estas etne nederlanda. Laŭ ĉirkaŭkalkulo de 2005, la loĝantaro estis 80.9% nederlanda, 2.4% el Indonezio, 2.4% germana, 2.2% turka, 2.0% el Surinamo, 1.9% el Maroko, 0.8% el Antiloj kaj Arubo, kaj 7.4% el aliaj lokoj.[33] Ĉirkaŭ 150 000 al 200 000 personoj kiuj loĝas en Nederlando estas eksterlandanoj, ĉefe koncentritaj en kaj ĉirkaŭ Amsterdamo kaj Hago, nune konstituanta preskaŭ 10% el la loĝantaro de tiuj urboj.[34][35]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlandanoj.

La nederlandanoj estas la plej altaj personoj en la mondo,[36] kun averaĝa alto de 1.81 m ĉe masklaj plenkreskuloj kaj 1.67 m ĉe inaj plenkreskuloj en 2009.[37] Homoj en la sudo estas averaĝe ĉirkaŭ 2 cm pli malaltaj ol tiuj de la nordo.

 
En Roterdamo preskaŭ duono de la loĝantaro havas enmigrintan devenon.

Nederlandanoj, aŭ posteuloj de nederlandanoj, troviĝas ankaŭ en enmigrontaj komunumoj tutmonde, ĉefe en Kanado, Aŭstralio, Sudafriko kaj Usono. Laŭ la usona censo de 2006, pli ol 5 milionoj da usonanoj postulas totalan aŭ partan nederlandan praularon.[38] Estas ĉirkaŭ 3 milionoj da nederlanddevenaj Afrikansoj kiuj loĝas en Sudafriko.[39] En 1940, estis 290 000 eŭropanoj kaj eŭrazianoj en Indonezio,[40] sed plej multaj ekde tiam lasis la landon.[41] Laŭ Eurostat, en 2010 estis 1.8 milionoj da fremdnaskitaj loĝantoj en Nederlando, koresponde al 11.1% de la tuta loĝantaro. El tiuj, 1.4 milionoj (8.5%) naskiĝis ekster la EU kaj 0.428 milionoj (2.6%) en alia ŝtato membro de la EU.[42]

Pro siaj ĉirkaŭ 400 loĝantoj por ĉiu kvadratkilometro da landa areo, Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj ŝtatoj en la mondo. Kompare la monda averaĝo estas 48, en Irlando 60, Germanujo 231, Namibio 2,4)[43]. Fakte Nederlando estas la 24a plej dense loĝata lando en la mondo, kun 408.53 loĝantoj por kvadrata kilometro aŭ – se oni kalkulas nur la terareon (33,883 km²) – 500.89 loĝantoj por kvadrata kilometro.[44] Kiam oni enkalkulas nur la terareon de provincoj (33 718 km²), nombro de 500 loĝantoj por kvadrata kilometro estis atingita en la unua duono de 2014. La Randstad estas la plej granda kunurbaĵo el la lando kiu situas en la okcidento de la lando kaj enhavas la kvar plej grandajn urbojn: nome Amsterdamo en la provinco Nord-Holando, Roterdamo kaj Hago en la provinco Sud-Holando, kaj Utreĥto en la provinco Utreĥto. La Randstad havas 7 milionojn da loĝantoj kaj estas la 6a plej granda metropola areo en Eŭropo. Laŭ la nederlanda statistika servo, en 2015, 28 procento de la nederlanda loĝantaro havis enspezon de ĉirkaŭ 40 milojn da EUR.[45]

Ĉefaj urbojRedakti

[46]

 
La distrikto Zuidas de Amsterdamo estas la sidejo de multaj nederlandaj multnaciaj entreprenoj.
Plej grandaj urbaj areoj Loĝantoj
2011
Amsterdamo 2.502.000
Roterdamo 1.419.000
Hago 850.000
Utreĥto 770.000
Eindhoven 695.000
Groningo 482.000
Enschede 402.000

LingvojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlandaj lingvoj.
 
Kono de eksterlandaj lingvoj en Nederlando (el maldekstre angla, germana, franca, hispana), laŭ porcento de la loĝantaro super 15 jaroj, 2006. Informo el esploro de EU. ebs_243_en.pdf (europa.eu)

La oficiala lingvo estas la nederlanda, kiu estas parolata de la ampleksa majoritato de la loĝantoj. Krom la nederlanda, ankaŭ la okcidentfrisa estas agnoskata kiel dua oficiala lingvo en la norda provinco Frislando (Fryslân en la okcidentfrisa).[47] La okcidentfrisa havas formalan statuson por registara korespondado en tiu provinco. En la eŭropa parto de Nederlando du aliaj regionaj lingvoj estas agnoskitaj laŭ la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.[48]

La unua el tiuj regionaj lingvoj kiuj estas agnoskitaj estas la malaltsaksa (Nedersaksisch nederlande). La malaltsaksa konsistas el kelkaj dialektoj parolataj en la nordo kaj oriento, kiel la Tubanta dialekto en la regiono Twente, kaj la Drenta en la provinco Drenthe. Duarange, ankaŭ la Limburga lingvo estas agnoskita kiel regiona lingvo. Ĝi konsistas el nederlandaj variaĵoj de Malnovfranka lingvo en regiono Mozo-Rejno kaj estas parolata en la sudorienta provinco Limburgo.[49] La dialektoj plej parolataj en Nederlando estas la Brabanta kaj la Holanda.[50]

La Ripuara lingvo, kiu estas parolata en Kerkrade kaj Vaals en la formo de, respektive, la Kerkrada dialekto kaj la Vaalsa dialekto[51][52] ne estas agnoskita kiel regiona lingvo de Nederlando.

La angla havas formalan statuson en la specialaj municipoj Saba kaj Sint Eustatius. Ĝi estas amplekse parolata en tiuj insuloj. Papiamento havas formalan statuson en la speciala municipo Bonaire. La jida kaj la cigana lingvoj estis agnoskitaj en 1996 kiel ne-teritoriaj lingvoj.[53]

Nederlando havas tradicion lerni fremdajn lingvojn, formaligita en la nederlanda eduka leĝaro. Ĉirkaŭ 90% el la tuta loĝantaro indikas ke ili kapablas konversacii en angla, 70% en germana, kaj 29% en franca.[54] Angla estas deviga fako en ĉiuj mezlernejoj.[55] En plej malaltaj edukniveloj de mezlernejoj (voorbereidend middelbaar beroepsonderwijsvmbo), unu aldona moderna fremda lingvo estas deviga dum la unuaj du jaroj.[56]

En pli altaj niveloj de mezlernejoj (hoger algemeen voortgezet onderwijshavo kaj voorbereidend wetenschappelijk onderwijsvwo), du aldonaj modernaj fremdaj lingvoj estas devigaj dum la unuaj tri jaroj. Nur dum la lastaj tri jaroj en vwo unu fremda lingvo estas deviga. Krom angla, la normigaj modernaj lingvoj estas franca kaj germana, kvankam la lernejoj povas anstataŭi unu el tiuj modernaj lingvoj per hispana, turka, araba, aŭ rusa.[56] Aldone, lernejoj en Freslando instruas kaj ekzamenas en frisa, kaj lernejoj tra la tuta lando instruas kaj ekzamenas en klasikaj greka kaj Latino por mezlernejoj (nome gimnazio aŭ vwo+).

ReligioRedakti

 
Religioj en Nederlando en 2005 (bazita sur Geloven in het publieke domein (2006) fare de WRR)
  •  Rom-Katolikoj - 27,0%
  •  Protestantoj - 16,6%
  •  Islamanoj - 5,7%
  •  Hinduoj- 1,3%
  •  Budhanoj - 1,0%
  •  Sen religio - 48,4%
  • Historie, Nederlando estis hegemonie kristana socio. El la apero de la Protestanta Reformacio, la nederlandanoj dividiĝis en ĉirkaŭ du trionoj de protestantoj (ĉefe reformitaj) kaj unu triono romkatolikoj.[57] Tio ekŝanĝiĝis laŭgrade en la 20a jarcento ĉar estis forta deklivo en la religia aliĝo, kio pluas. Pri la religia disvolviĝo de Nederlando en la 20a jarcento, estis tri difinaj censoj, nome:

    • La censo de 31-a de decembro 1930 registris:
      • 46,3% estis protestantoj diversaj;
      • 36,5% estis romkatolikoj;
      • 17,2% cetero.
    • La censo de 31-a de majo 1947 registris:
      • 42,3% estis protestantoj diversaj;
      • 38,6% estis romkatolikoj;
      • 19,1% cetero.
    • La censo de 31-a de majo 1960 registris:
      • 40,7% estis protestantoj diversaj;
      • 40,5% estis romkatolikoj;
      • 18.8% cetero.

    Estis forta duparta religia diferenco inter la romkatolika sudo kaj la reformacia nordo, restoj el kiuj ankoraŭ evidentiĝas. Nederlando estas nuntempe unu el la plej sekularaj landoj en la mondo. Ĉirkaŭ 39% de la loĝantaro estas religie aliĝinta kaj en 2010 malpli ol 5.6% vizitis religiajn servojn regule (unufoje aŭ plie por monato). Spite la ĝenerala malpliiĝo en religiemo, kontraŭdirekta tendenco estas la religia revivado en la Protestanta Biblia Zono, kaj la kresko de islamaj kaj hinduismaj komunumoj.[58][59]

    Religio en Nederlando estas ĝenerale konsiderata persona afero kaj oni supozas ke ĝi ne estu propagandata publike.[60][61] La nederlanda konstitucio garantias liberon de edukado, kio signifas ke ĉiuj lernejoj kiuj aliĝas al la ĝeneralaj kvalitkriterioj ricevas la saman financadon el la registaro. Tio inkludas lernejojn bazitajn sur religiaj principoj fare de religiaj grupoj (ĉefe la Romkatolikoj kaj variaj Protestantoj). Tri politikaj partioj en la nederlanda parlamento (CDA, Unio de Kristanoj, kaj SGP) estas bazitaj sur kristana kredaro. Kelkaj kristanaj religiaj ferioj estas naciaj ferioj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto kaj la Ĉieliro de Jesuo).[62]

    ŜtatoRedakti

    ProvincojRedakti

     
    La provincoj en Nederlando

    Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):

    Provinco nederlande Ĉefurbo Municipoj
    (2018)
    Drento Drenthe Assen 12
    Flevolando Flevoland Lelystad 6
    Frislando Fryslân / Friesland Leeuwarden 20
    Gelderlando Gelderland Arnhem 53
    Groningo Groningen Groningo 20
    Limburgo Limburg Mastriĥto 33
    Nord-Brabanto Noord-Brabant 's-Hertogenbosch 64
    Nord-Holando Noord-Holland Harlemo 48
    Overiselo Overijssel Zwolle 25
    Sud-Holando Zuid-Holland Hago 60
    Utreĥto Utrecht Utreĥto 26
    Zelando Zeeland Middelburg 13

    Nederlando havas 12 provincojn, sen leĝdona povo, kiuj estas administritaj fare de la Provincaj Ŝtatoj aŭ Asembleo de la Provinco (Provinciale Staten), de la Provinca Konsilio (Gedeputeerden) kaj de la Komisaro de la Reĝo (Commissaris van de Koning).

    Ĉi tiuj provincoj konsistas el municipoj (gemeentes) entute 380, vidu Listo de nederlandaj municipoj kaj Listo de nederlandaj urboj. Krome la lando estas dividita en 21 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ municipaj limoj.

    PolitikoRedakti

    Nederlando estas konstitucia monarĥio kaj parlamenta demokratio. La monarĥo rezidas en la registaro kun la ministroj kaj devas subskribi leĝojn. Teorie la monarĥo povas havi tre multan povon en la politiko, sed reale, ekde la revizio de la konstitucio de 1848, ŝi aŭ li ne povas uzi tiun povon sen igi konstitucian krizon. La plejparto de monarĥa povo sekve estas teoria kaj formala. La ministroj havas respondecon por la ĉiutaga administro kaj gravaj politikaj decidoj. La monarĥo ankaŭ estas la prezidanto de Raad van State ("Konsilantaro de Ŝtato"), sed tiu maloftege prezidas lin.

    Nederlando havas duĉambran parlamenton nomitan la Ĝeneralaj Statoj: la plej grava ĉambro nomiĝas Tweede Kamer ("Dua Ĉambro", nome Ĉambro de Deputitoj de Nederlando) kaj la senato nomiĝas Eerste Kamer ("Unua Ĉambro"). La Ĉambro de Deputitoj estas rekte elektata kaj havas leĝdonan povon kaj iniciatrajton, sed la senato estas nerekte elektata, funkcias kiel revizianta ĉambro kaj ne povas enirigi leĝojn. La Ĉambro de Deputitoj havas 150 membrojn inkluzive de Prezidanto de la Ĉambro, nomitajn parlamentmembroj.

     
    Binnenhof, parlamenta sidejo, en Hago (2009).

    La tuta membraro estas elektata per la nederlanda elektorato per proporcia reprezanteco elde malfermaj partilistoj. Blankaj voĉdonoj estas inkluzivitaj en la unua disdono de seĝoj, ĉi tiuj seĝoj poste disdoniĝis kiel ekstraj seĝoj. Sidlokoj estas disdonataj laŭ la sistemo D'Hondt kaj al la parlamento formale mankas elektosojlo. Sed praktike estas elektosojlo da 0.67% ĉar partio kiu ne enhavas unu seĝon bazatan sur proporcio de voĉdonoj ne povas akiri ekstrajn seĝojn. La Eerste Kamer havas 75 seĝojn kaj elektiĝas de la provincaj statoj, kiuj estas rekte elektataj en provincaj elektoj. La ofico de senatano estas parttempa funkcio.

    La nederlanda parlamento estas konata kiel havanta multajn partiojn, iom escepte en sia mondoregiono. Historie, grandaj partioj estis la kristandemokratia CDA (Kristandemokratia Apelacio), la socialdemokratia PvdA (Partio de la Laboro), kaj la konservativliberalisma VVD (Partio de Popolo por Libereco kaj Demokratio). Dum la unua jardeko de la 21-a jarcento, novaj (ekstrem)dekstraj partioj formiĝis: la LPF (Listo Pim Fortuyn), kaj, post la kadukiĝo de la LPF pro la murdo de Pim Fortuyn, la PVV (Partio por la Libereco). Ekde la lasta jardeko, la kristandemokratia kaj la socialdemokratia partioj estas malkreskantaj, kaj ili nun ekzistas kune kun multaj aliaj mezgrandaj partioj, kiel la progresliberalisma D66 (Demokratoj 66), la PVV, la socialisma SP (Socialisma Partio), kaj la verda GroenLinks (Verda Maldekstro). Malgrandaj partioj estas interalie la verda best-rajta PvdD (Partio por la Bestoj), la konservativa kristansocia ChristenUnie (Kristanunio), la ekstremdekstra FvD (Forumo por Demokratio) kaj la tre konservativa protestanta SGP (Politike Reformacia Partio). La regionalisma OSF (Sendependa Senata Partio) sole aperas en la senato.

    En januaro 2021, la koalicia registaro de VVD, CDA, D66 kaj ChristenUnie eksiĝis inter skandalo, kaj ekde la elektado de 2021 nova registaro formiĝas. Post la elektado de 2021, la kvanto da frakcioj en la Dua Ĉambro kreskis denove; en junio 2021 ĝi enhavis 18 frakciojn, kaj du el tiuj formiĝis dum la du monatoj post la elektado per secesio.

    Rezultoj de parlamentaj elektadoj
    Partiestro Partio Seĝoj 2010 Seĝoj 2012 Seĝoj 2017 Seĝoj 2021
    Mark Rutte VVD (dekstre liberala) 31 41 33 34
    Sigrid Kaag D66 (progresive liberala) 10 12 19 24
    Geert Wilders PVV (ekstreme dekstra) 24 15 20 17
    Wopke Hoekstra CDA (kristan-demokratoj) 21 13 19 15
    Lilian Marijnissen SP (socialistoj) 15 15 14 9
    Lilianne Ploumen PvdA (socialdemokratia) 30 38 9 9
    Jesse Klaver GL (maldekstre verdula) 10 4 14 8
    Thierry Baudet FVD 2 8
    Esther Ouwehand PvdD (bestoj) 2 2 5 6
    Gert-Jan Segers CU (kristanoj) 5 5 5 5
    Laurens Dassen Volt 3
    Joost Eerdmans JA21 3
    Kees van der Staaij SGP (konservative kristana) 2 3 3 3
    Farid Azarkan DENK 3 3
    Pozicio neokupita 50PLUS (pliaĝuloj) 2 4 1
    Caroline van der Plas BBB 1
    Sylvana Simons BIJ1 1

    EkonomioRedakti

    Nederlando havas disvolvigitan ekonomion kaj estis ludinta specialan rolon en la eŭropa ekonomio dum multaj jarcentoj. Ekde la 16-a jarcento, ŝipkonstruado, fiŝkaptado, agrikulturo, komerco, kaj bankoj estis estintaj ĉefaj sektoroj de la nederlanda ekonomio. Nederlando havas altan nivelon de ekonomia libero.

     
    Nederlando estas tre disvolvigita lando. Aŭtoŝoseo pasanta tra poldero kun ventodrenpumpiloj kaj du ventogeneratoroj fone.

    En 2020, la plej gravaj komercpartneroj de Nederlando estis Germanio, Belgio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Francio, Italio, Ĉinio kaj Rusio.[63] Nederlando estas unu el la 10 ĉefaj eksportantaj landoj en la mondo. Nutrindustrio formas la plej grandan industrian sektoron. Aliaj gravaj industriaj sektoroj estas kemia industrio, metalurgio, maŝinaro, elektraj varoj, komerco, servoj kaj turismo. Ekzemploj de internaciaj nederlandaj kompanioj funkciantaj en Nederlando estas Randstad, Unilever, Heineken, KLM, financaj servoj (ING, ABN AMRO, Rabobank), kemiaj (DSM, AKZO), naftorafinado (Royal Dutch Shell), elektronika aparataro (Philips, ASML), kaj satelita navigado (TomTom).

    Nederlando havas la 17a plej grandan ekonomion en la mondo, kaj rangiĝas la 11a laŭ MEP por kapo. Inter 1997 kaj 2000 la jara ekonomia kresko averaĝis preskaŭ 4%, multe supre la eŭropa averaĝo. La kresko malrapidiĝis konsiderinde el 2001 ĝis 2005 pro la tutmonda ekonomia krizo, sed akceliĝis ĝis 4.1% en la tria kvarono de 2007. En majo 2013, inflacio estis de 2.8% jare.[64] En aprilo 2013, sendungeco estis de 8.2% (aŭ de 6.7% laŭ la difino de la ILO) de la laborforto.[65] Februare 2019, tio estis reduktita ĝis 3.4%.[66]

    KulturoRedakti

     
    Kelkaj simboloj kaj ikonoj de la nederlanda kulturo.

    La kulturo de Nederlando estas diversa, kaj montras regionajn diferencojn same kiel eksterlandajn influojn ricevitajn tra jarcentoj de nederlanda komerca kaj esplora spirito. Nederlando kaj ties popolo delonge ludis gravan rolon kiel centro de kultura liberalismo kaj toleremo. La Nederlanda Orepoko estas populare konsiderita kiel ties pinto.

    Variaj arkitekturaj stiloj povas esti distingitaj en Nederlando. La Romanika arkitekturo estis konstruita inter la jaroj 950 kaj 1250. Tiu arkitektura stilo estas koncentrita ĉefe en la provincoj Gelderland kaj Limburgo. Limburgo partikulare ege diferencas en arkitektura stilo el la cetero de Nederlando. La Gotika arkitekturo venis en Nederlandon ĉirkaŭ 1230. Brabanta gotiko partikulare floris en Nord-Brabanto. Plej tipa estis la nederlanda baroka arkitekturo ĉefe en urboj de Nord-Holando, Sud-Holando kaj Zelando. Aliaj arkitekturaj stiloj kiuj estas ofte videblaj en Nederlando estas Stilo Ludoviko la 14-a, Art Nouveau, Raciismo, Novklasikismo, Ekspresionismo, De Stijl, Tradiciismo kaj Brutalismo.

    PentrartoRedakti

     
    „Sunfloroj“ de Van Gogh.

    Multaj mondfamaj pentristoj estis nederlandanoj. Unu el la plej famaj fruaj artistoj estis Hieronymus Bosch. La tiel nomata ora jarcento en la 17-a jarcento vidis grandajn artistojn kiel Rembrandt van Rijn, Johannes Vermeer, Frans Hals, Carel Fabritius, Gerard Dou, Paulus Potter, Jacob van RuisdaelJan Steen. Famaj pentristoj el pli malfruaj epokoj estis Vincent van Gogh kaj Piet Mondriaan. M. C. Escher estis tutmonde konata grafikisto.

    Sciencoj kaj teknologioRedakti

     
    Ĉefkonstruaĵo de la teknika universitato en Delft.

    El Nederlando devenas multaj gravaj scienculoj kiel Erasmo de Roterdamo, Baruch Spinoza, Christiaan Huygens kaj Antoni van Leeuwenhoek. René Descartes pasigis la plej grandan parton de sia verkada vivo en Nederlando.

    Nuntempe ekzistas 14 ŝtataj universitatoj kaj multaj altlernejoj en Nederlando. En Noordwijk troviĝas la sidejo de la Eŭropa Kosma Agentejo.

    La Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj (en nederlanda Koninklijke Nederlandse Akademie van Wetenschappen, mallongige: KNAW) estas organizaĵo dediĉita al la antaŭeniro de scienco kaj literaturo en Nederlando. La Akademio havas hejmon en Trippenhuis en Amsterdamo.

    La Nacia Biblioteko de Nederlando estas grava kultura institucio kiu kolektis la sciaron kaj literaturon de la lando.

    LiteraturoRedakti

    En la ora epoko (nederlande: De Gouden Eeuw) floris krom la pentrarto ankaŭ la literaturo, kies plej famaj reprezentantoj estas Joost van den Vondel kaj Pieter Corneliszoon Hooft.

    Dum la germana okupado (19401945) Anne Frank verkis en Amsterdamo sian tutmonde konatan taglibron.

    La tri plej gravaj aŭtoroj de la dua duono de la 20-a jarcento estas Harry Mulisch ("La atenco", "La malkovro de la ĉielo", ambaŭ ankaŭ filmigitaj), Willem Frederik Hermans ("La malhelĉambro de Damokles", ankaŭ filmigita; "Neniam plu dormi") kaj Gerard Reve ("La vesperoj", "La kvara viro", ambaŭ ankaŭ filmigitaj). Aliaj konataj aŭtoroj estas Cees Nooteboom, Jan Wolkers kaj Hella Haasse.

    MuzikoRedakti

     
    Rijksmuseum, Amsterdamo. Unu el la plej famaj artmuzeoj en la mondo.

    Dum longa tempo la klasika muziko ne estis organizita en Nederlando samnivele kiel en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Nur fine de la 19-a jarcento okazis profesiigo kaj estiĝis multaj orkestroj.

    La verŝajne plej bone konata nederlanda rokbando, Golden Earring sukcesegis en la 1970-aj jaroj per "Radar Love". Ankaŭ tutmonde konataj estis en la 1970-aj jaroj la bando Ekseption kun Rick van der Linden kaj Focus, kaj ankaŭ Shocking Blue ("Venus").

    Vidu ankaŭ: Ĥabrohaŭso.

    Fama esperanta kantistaro estas Kajto.

    KuirartoRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlanda kuirarto.

    La nederlanda kuirarto estas de origino simpla kun multaj "unupot"-manĝaĵoj, aŭ pli bone dirite miksopotoj. Tio estas logika, ĉar en antaŭaj tempoj oni ne havis kvarbekajn gaskuirilojn, ĉion oni devis kuiri en la sama kuirpoto, kaj oni uzis malmulte da specialaj ingrediencoj kaj spicoj. Tiuj ja ne kreskis en Nederlando kaj oni manĝis ordinare tion kion oni rikoltis de la kampo. Por laborista popolo en lando kie ofte estas malvarme, la manĝaĵo krome devas esti nutra. Do firma nutraĵo. Terpomoj, legomoj kaj sufiĉe granda peco da viando. Miksopoto kun kolbaso, ruĝaj betoj kun eskalopo de lardo, pizosupo kun fumaĵita kolbaso, kampaj pizojbrunaj fazeoloj kun lardo, saŭrkraŭto kun fumaĵita kolbaso kaj tiel ni povas daŭrigi dum iom da tempo. Unu ingredienco ludas gravan rolon en tio: la terpomo.

    Ovokuko estas unu el multaj tipaj desertoj.

    AmaskomunikilojRedakti

    Radio Nederlando Tutmonda (nederlande Radio Nederland Wereldomroep, mallongigo RNW, ekde 2013 RNW Media) ĝis la jaro 2012 estis publika kaj ŝtate subvenciita radiofonia kaj televida dissenda instanco en Hilversum, produktante kaj transdonante programojn por internaciaj spektantaroj ekster Nederlando. Ekde la jaro 1992, Radio Nederlando Tutmonda ankaŭ distribuis enhavon tra retejo kaj retpoŝta teknologio.

    Esperanto en NederlandoRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Nederlando.

    La Centra Oficejo de UEA troviĝas en Roterdamo, kie okazis la Universala Kongreso en 1967, Universala Kongreso en 1988 kaj en 2008 kun preskaŭ 2 000 aliĝintoj. Teme tiu laste menciita kongreso okupiĝis pri la Jaro de la Lingvo kaj pri la centjariĝo de UEA. La festparoladon faris Humphrey Tonkin. Honora membro fariĝis en tiu ĉi jaro Simo Milojeviĉ, eksa ĝenerala direktoro de UEA. Dum la Kleriga Lundo oni okupiĝis, ĉefe en iom malgrandaj laborgrupoj, pri diversaj temoj kun rilato al esperantumado. Estis prezento pri Dua Vivo, Vikipedio-kunsido, konsiloj pri informado kaj kunveno de veteranoj pri "neoficiala historio".

    Nederlandaj esperantistojRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlandaj esperantistoj.

    Vidu ankaŭRedakti

    Eksteraj ligilojRedakti

    ReferencojRedakti

    1. Statuut voor het Koninkrijk der Nederlanden (nederlande). registaro de Nederlando (17-a de novembro 2017). Alirita 11-a de julio 2020.
    2. What are the different parts of the Kingdom of the Netherlands? (angle). registaro de Nederlando (16-a de oktobro 2019). Alirita 14-a de februaro 2021.
    3. statistikaj informoj "vivado en la EU" jen nederlande, angle, france, germane, hispane, itale, sed havebla ankaŭ en ĉiuj ceteraj EU-lingvoj, Eŭropa Unio, alirita la 14-an de februaro 2021
    4. 4,0 4,1 "Welke erkende talen heeft Nederland?" (nederlande: Kiujn agnoskitajn lingvojn havas Nederlando?). Rijksoverheid (centra registaro), 11-a de januaro 2016, alirita la 7-an de decembro 2021.
    5. "Besluit van 24 juni 2021 tot vaststelling van het tijdstip van inwerkingtreding van de Wet erkenning Nederlandse Gebarentaal" ("Dekreto de la 24-a de junio 2021 determinanta la daton de validiĝo de la Nederlanda Signolingvo-Rekono-Leĝo", PDF). Staatsblad van Het Koninkrijk der Nederlanden (Oficiala Gazeto de la Regno de Nederlando). 2021. ISSN 0920-2064. Alirita la 7-an de decembro 2021.
    6. Gemeentegrootte en stedelijkheid (nederlande). Statistika oficejo de Nederlando CBS. Alirita 16-a de decembro 2019.
    7. . Grondwet voor het Koninkrijk der Nederlanden (nederlande). Alirita 3-a de julio 2013. “... de hoofdstad Amsterdam ...”.
    8. ĝenerala informo de la daŭra misiejo de Nederlando ĉe la UN. angle, arkivigita laŭ stato de oktobro 2013
    9. "Rotterdam: the largest freight port in the EU", Eŭropa Komisiono (Eŭrostat), 2020-04-02, https://ec.europa.eu/eurostat/web/products-eurostat-news/-/ddn-20200402-2, retrieved 2021-11-25 
    10. van Krieken, Peter J.. (2005) The Hague: Legal Capital of the World (angle: Hago: Jura Ĉefurbo de la Mondo ). Cambridge University Press. ISBN 978-90-6704-185-0., specife, "En la 1990-aj jaroj, dum lia periodo kiel Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Boutros Boutros-Ghali komencis nomi Hagon la laŭleĝa ĉefurbo de la mondo."
    11. Schiermeier, Quirin (5-a de julio 2010). "Few fishy facts found in climate report". Nature. 466 (170): 170. doi:10.1038/466170a. PMID 20613812.
    12. (2003) How it Works: Science and Technology (Kiel ĝi Funkcias: Scienco kaj Teknologio ). Marshall Cavendish. ISBN 978-0-7614-7323-7.
    13. "Netherlands vs. Holland". Nederlanda Oficejo pri Turismo kaj Kongresoj. 18-a de oktobro 2012. Alirita la 7-an de decembro 2019.
    14. Netherlands - Dutch civilization in the Golden Age (1609–1713) (angle). Alirita 2021-11-10.
    15. Dutch Republic | History & Facts (angle). Alirita 2021-11-10.
    16. History of the dutch empire (Historio de la nederlanda imperio). Alirita 2021-11-10.
    17. Netherlands: Agricultural exports top 80 billion Euros (Nederlando: Agrikulturaj eksportoj superas 80 miliardojn da eŭroj). Arkivita el la originalo je 22-a de januaro 2015. Alirita 25-a de januaro 2015.
    18. . Agriculture and food. hollandtrade.com (17-an de julio 2015). Alirita 26-an de aŭgusto 2016.
    19. How the Netherlands Feeds the World (Kiel Nederlando Nutras la Mondon) (septembro 2017). Alirita 15-a de januaro 2020.
    20. World Economic Outlook Database, October 2019 (Datumbazo de Monda Ekonomia Perspektivo, oktobro 2019). World Economic Outlook. Internacia Monunua Fonduso (Oktobro 2019). Alirita 1-a de januaro 2020.
    21. 2016 World Press Freedom Index (Monda Gazetara Libereco-Indekso de 2016) (1-a de februaro 2017). Arkivita el la originalo je 1-a de februaro 2017.
    22. Netherlands. Arkivita el la originalo je 10-a de majo 2013. Alirita 10-a de majo 2013., Index of Economic Freedom. heritage.org.
    23. Helliwell, John. (20-a de marto 2017) World Happiness Report 2017. Unuiĝintaj Nacioj Reto pri Daŭripova Disvolviĝo. ISBN 978-0-9968513-5-0. Arkivigite je 2017-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
    24. (2021) Human Development Report 2021 (Raporto pri homara evoluo). Novjorko: Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj, p. 24.
    25. World Happiness Report (Raporto pri monda feliĉo) (angle). Alirita 28-a de aprilo 2021.
    26. Schiermeier, Quirin (5-a de julio 2010). "Few fishy facts found in climate report". Nature. 466 (170): 170. doi:10.1038/466170a. PMID 20613812.
    27. "Milieurekeningen 2008" (PDF). Centraal Bureau voor de Statistiek. Arkivita el la originalo (PDF) en la 15-a de februaro 2010. Alirita la 7an de Decembro 2021.
    28. Motley, John Lothrop (1855). The Rise of the Dutch Republic (La Pliiĝo de la Nederlanda Respubliko) Volumo III, eldonejo Fratoj Harper: Novjorko, p. 508.
    29. "93 trajnoj". Arkivita el la originalo la 7an de Decembro 2004. Alirita la 7an de Decembro 2021. kampwesterbork.nl
    30. Population and population dynamics; month, quarter and year (Loĝantaro kaj populacio-dinamiko; monato, kvarono kaj jaro). Statistika oficejo de Nederlando. Alirita 12-an de junio 2013.
    31. CBS Statline – Population; history. Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita la 8an de Marto 2009.
    32. 32,0 32,1 32,2 32,3 Monda faktolibro de CIA. CIA. Alirita 11-a de junio 2013. Arkivigite je 2020-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
    33. Garssen, Joop, Han Nicolaas and Arno Sprangers (2005) Demografie van de allochtonen in Nederland (Demografio de enmigrintoj en Nederlando ) (nederlande) (PDF). Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita 2-a de julio 2011. Arkivigite je 2018-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
    34. Expats in Nederland (nederlande). Arkivigite je 2014-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
    35. Feiten en cijfers over immigratie – Pagina 5 (faktoj kaj ciferoj pri enmigrado – paĝo 5) (nederlande). Ons Amsterdam ("Nia Amsterdamo").
    36. Enserink, Martin, "Did natural selection make the Dutch the tallest people on the planet? (Ĉu natura selektado igis la nederlandanojn la plej altaj homoj sur la planedo? )", 7-a de aprilo 2015.
    37. Reported health and lifestyle (nederlande). Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita 12-a de aŭgusto 2012.
    38. American FactFinder, Usona Censa Oficejo Census 2006 ACS Ancestry estimates. Factfinder.census.gov. Arkivita el la originalo je 28-a de aprilo 2011. Alirita 29-a de aprilo 2010. Arkivigite je 2020-02-11 per Archive.today
    39. South Africa – Afrikaans Speakers. Library of Congress.
    40. A Hidden Language – Dutch in Indonesia (Kaŝita Lingvo - la nederlanda en Indonezio) (PDF). Instituto de Eŭropa Studoj, Universitato de Kalifornio en Berkeley).
    41. Dutch colonialism, migration and cultural heritage (Nederlanda koloniismo, migrado kaj kultura heredo) arkivigite [1] 28-a de aprilo 2011 (PDF). Royal Netherlands Institute of Southeast Asia and Caribbean Studies.
    42. Vasileva, Katja (2011) 6.5% of the EU population are foreigners and 9.4% are born abroad (6,5% de la EU-loĝantaro estas eksterlandanoj kaj 9,4% naskiĝis eksterlande) Arkive en [2] 28-an de januaro 2012, Eurostat, Statistikoj fokuse vol. 34.
    43. Der Fischer Weltalmanach 2006. Zahlen, Daten, Fakten ("Monda Almanako 2006. Ciferoj, datumoj, faktoj") de la eldonejo Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurto ĉe Majno 2005, ISBN 3-596-72006-0; S. 334,117,126,321,325
    44. Bevolkingsteller. CBS. Alirita 23-a de novembro 2015.
    45. inkomensverdeling – Income distribution – distribuo de enspezo. Alirita 15-a de septembro 2015. Arkivigite je 2015-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
    46. http://appsso.eurostat.ec.europa.eu/nui/show.do?dataset=urb_lpop1&lang=en
    47. Talen in Nederland – Erkende talen. rijksoverheid.nl. Alirita 12-a de aŭgusto 2014.
    48. Monda Faktlibro de CIA: Oficialaj lingvoj po lando. Cia.gov. Alirita 23-a de aprilo 2011.
    49. Welschen, Ad: Kurso pri Nederlanda Socio kaj Kulturo, Internacia Lernejo pri Homaro kaj Socia Fako, Universitato de Amsterdamo, 2000–2005.
    50. Hoeveel dialecten heeft het Nederlands? (Kiom da dialektoj havas la nederlanda?) | Taalcanon. Taalcanon.nl. Alirita 23-a de aprilo 2014.
    51. Gemeente Kerkrade | Kirchröadsj Plat. Alirita 10-a de junio 2015. Arkivigite je 2015-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
    52. Cittaslow Vaals: verrassend, veelzijdig, veelkleurig. Alirita 9-a de septembro 2015. La arkivo PDF povas esti alirita ĉe la fino de la paĝo. La koncerna citaĵo estas en la paĝo 13: "De enige taal waarin Vaals echt te beschrijven en te bezingen valt is natuurlijk het Völser dialect. Dit dialect valt onder het zogenaamde Ripuarisch." (La nura lingvo en kiu Vaals vere povas esti priskribita kaj laŭdata estas kompreneble la loka dialekto nomata Völser. Tiu ĉi dialekto kategoriiĝas sub la tielnomita ripuara.)
    53. "La Reĝlando de Nederlando plue deklaras, ke la principoj listigitaj en Parto II de la Ĉarto estos aplikataj al la malsupra-saksaj lingvoj uzataj en Nederlando, kaj, laŭ Artikolo 7, paragrafo 5, al la jida kaj la cigana lingvoj." Nederlando: Deklaro enhavita en la akceptilo, deponita la 2-an de majo 1996, Listo de deklaroj faritaj kun respekto al traktato No. 148 – Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj
    54. Enketo de Eŭropa Unio. Arkivita el la originalo je 2007-01-28. Alirita 2017-02-14.
    55. Fremdaj lingvoj en la mezlernejo. Wat is het aanbod aan vreemde talen in de onderbouw van het voortgezet onderwijs (vo)? (Kio estas la oferto de fremdaj lingvoj en malsupera sekundara edukado). Rijksoverheid. Arkivita el la originalo je 29-a de aprilo 2011. Alirita 3-a de majo 2010. Arkivigite je 2011-04-29 per la retarkivo Wayback Machinenederlande
    56. 56,0 56,1 la centraj ekzamenoj de 2009, Examenblad
    57. Por detala statistiko, rigardu Statistiko de la nederlanda Centraal Bureau van de Statistiek.
    58. Hans Knippenberg, Secularization in the Netherlands in its historical and geographical dimensions (Sekularigo en Nederlando en siaj historiaj kaj geografiaj dimensioj), GeoJournal (1998) 45#3 pp 209–220.
    59. Tomáš Sobotka kaj Feray Adigüzel, Religiosity and spatial demographic differences in the Netherlands (Religieco kaj spacaj demografiaj diferencoj en Nederlando, 2002) rete Arkivigite je 2012-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
    60. (2006) Godsdienstige veranderingen in Nederland (Religiaj ŝanĝoj en Nederlando, nederlande). Sociaal en Cultureel Planbureau. ISBN 90-377-0259-7. OCLC 84601762.
    61. Bleak picture of church in decline ("Malgaja bildo de preĝejo en malkresko") 4-a de decembro 2013 GMA news
    62. Feestdagen Nederland. Beleven.org. Alirita 27-a de januaro 2010.
    63. Nederlando. La Monda faktolibro de CIA.
    64. Inflatie stijgt naar 2,8 procent/Inflation up to 2.8 percent/inflacio kreskas ĝis 2.8%. Statistika oficejo de Nederlando (6-a de junio 2013). Alirita 11-a de junio 2013.
    65. Werkloosheid verder toegenomen/Unemployment further up/Sendungeco plu kreskis. Statistika oficejo de Nederlando (15a de majo 2013). Alirita 10-a de junio 2013.
    66. Meer werkenden in februari/More employed in february/Pli da dungitoj en februaro (21-a de februaro 2019). Alirita 21-a de marto 2019.