Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

interregistara organizaĵo

La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)[1] estas la plej granda regiona internacia organizaĵo por sekureco, jurŝtato kaj demokratio, kaj ankaŭ por homaj rajtoj kaj rajtoj de malplimultoj. Ĝi naskiĝis el la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE) okazinta en Helsinko (Finnlando) en 1975 kaj nuntempe ĝi konsistas el 56 ŝtatoj de Eŭropo, Centra Azio kaj Norda Ameriko (Kanado kaj Usono). Ĝi estas agnoskata kiel regiona organismo laŭ la 8-a Ĉapitro de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La prezidado en 2010 estas ekzercata de Kazaĥio, sekvota de Litovio en 2011, Irlando en 2012, Ukraino en 2013, Svislando en 2014.

Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
emblemo
interregistara organizaĵo vd
Dum 1973 KSKE, 1995 OSKE - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Helsinka Interkonsento
Landoj membroj de la OSKE.
Landoj membroj de la OSKE.
Tipo internacia organizaĵo
Sidejo palaco Pálffy, Hofburgo, Vieno
Lando(j) Aŭstrio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La ĉefa celo de la organizaĵo estas solvo de eblaj konfliktoj, preventado de ili, mildigo de jam ekzistantaj konfliktoj. Inter la aliaj konfliktoj, pri kiuj zorgas OSKE iame estis la situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio, la eksa aŭtonomio de sovetia Kartvelio. kaj nuntempe kun Ĉednestrio.

Dum la krizo en Ukrainio kaj interalie en Krimeo en 2014 ludis gravan rolon Didier Burkhalter prezidanto de la Federacia Konsilio de Svislando kaj gvidanto de OSKE dum tiu jaro.

Referencoj redakti

  1. tiel ekz-e ĉe Monato (gazeto), [1]

Eksteraj ligiloj redakti