LIBRIS

Biblioteka Inform-Sistemo en Svedio

LIBRIS (akronimo de la angla termino LIBRary Information System, Biblioteka Inform-Sistemo) estas sveda nacia unuigita katalogo subtenita de la Nacia Biblioteko de Svedio en Stokholmo. Ĝi ebligas libere serĉi pri 6,5 milionoj da publikaĵoj en tuta Svedio.

LIBRIS
biblioteka katalogo
Lando(j) Svedio vd
Posedata de Reĝa Biblioteko de Svedio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la Nacia Biblioteko de Svedio en Stokholmo

Krom bibliografiaj registroj, unu por ĉiu libro aŭ publikiĵo, LIBRIS ankaŭ enhavas normajn datumojn de homoj. Por ĉiu persono konektiĝas la nomo, naskiĝdato kaj profesia okupo kun unika identigilo.

La disvolviĝo de LIBRIS komenciĝis meze de la 1960-aj jaroj. Post kiam kategoriigo de bibliotekoj estis temo por du jardekoj post la Dua Mondmilito, en 1965 registara komitato publikigis raporton pri la uzo de komputiloj en esploraj bibliotekoj. La registaro de Svedio per la ŝtata buĝeto de 1965 kreis esploran bibliotekan konsilion (svede Forskningsbiblioteksrådet, FBR). La nomo LIBRIS kiel mallongigo de la ekkonstruata Biblioteka Inform-Sistemo, estis uzata per teknika subkomisiono kiu komencis aktivi la 1-an de julio 1970. La ​​informilo LIBRIS-meddelanden ("LIBRIS-mesaĝoj", ISSN 0348-1891) estis eldonita ekde 1972 kaj ekde 1997 ankaŭ publikiĝas interrete.