Reĝa Biblioteko de Svedio

(Alidirektita el Nacia Biblioteko de Svedio)

La Reĝa Biblioteko de Svedio (svede Kungliga biblioteket) estas la nacia biblioteko de Svedio. La biblioteko kolektas kaj konservas ĉiujn presitajn kaj aŭdvidajn materialojn en la sveda. Krome, materialoj kaj enhavo rilataj al Svedio kiuj estis publikigitaj en aliaj landoj ankaŭ estas konservitaj. La biblioteko funkcias kiel akademia biblioteko okupiĝanta pri esplorado, kaj ankaŭ enhavas kolektojn en diversaj lingvoj.

Reĝa Biblioteko de Svedio
emblemo
nacia biblioteko • konstruaĵaro • registara organizaĵo de Svedio
Komenco 1661 vd
Geografia situo 59° 20′ 17″ N, 18° 4′ 20″ O (mapo)59.33805555555618.072152777778Koordinatoj: 59° 20′ 17″ N, 18° 4′ 20″ O (mapo)
Lando(j) Svedio vd
Sidejo Stokholmo
Situo Municipo Stokholmo
Adreso Humlegårdsgatan 26 Humlegården, 114 46 Stockholm
Poŝtkodo 10241
Reĝa Biblioteko de Svedio (Svedio)
Reĝa Biblioteko de Svedio (Svedio)
DEC
Reĝa Biblioteko de Svedio
Reĝa Biblioteko de Svedio
Map
Reĝa Biblioteko de Svedio
Agareo

biblioteko

Membro de Monda Retbiblioteko • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • European Federation of Video Game Archives, Museums and Preservation Projects • Conference of European National Librarians • ORCID • Open Preservation Foundation • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj InstituciojAsocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Lingvoj

sveda lingvo

Notoj stoko: 20 milionoj da mediaj unuoj
Retejo Oficiala retejo
Jura formo state entity
vdr

La kolektoj de la biblioteko enhavas pli ol 20 milionojn da eroj. Krom libroj ili enhavas afiŝojn, bildojn, manuskriptojn, gazetojn kaj pli. La aŭdvida kolekto enhavas pli ol sep milionojn da horoj da spektado de registritaj informoj.

En 1953, la biblioteko aĉetis kvantojn de ruslingva literaturo de Leningrado kaj Moskvo, kiuj formus la bazon de slavona biblioteko en Stokholmo. Tiu akiro kondukis al interkonsento subskribita en 1964 sub kiu la Ŝtata Biblioteko de Rusio kaj la Sveda Nacia Biblioteko interŝanĝus materialojn.

Laŭ sveda juro ĉiuj eldonistoj de presita materialo en la sveda devas sendi unu ekzempleron al la Nacia Biblioteko kaj ses aliaj akademiaj bibliotekoj. Tiu leĝo estis realigita en 1661 kaj ĝia origina celo estis ne konservi la literaturajn materialojn sed kontroli ilian enhavon.

La biblioteko respondecas pri disponigado de informoj al institucioj de pli alta lernado, kaj por kunordigado de la diversaj bibliotekoj en Svedio. Ĝi situas en Homelgarden Parko en centra Stokholmo.

En 1792, Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio, donacis sian personan bibliotekon al la biblioteko, kaj kvar jarojn poste, Gustavo la 4-a, reĝo de Svedio, donacis 7,500 literaturajn verkojn al la biblioteko.

La bibliotekkonstruaĵo estis ekkonstruita en 1878. En la unua duono de la 1990-aj jaroj, dum la permanenta ofico de Birgit Antonsson kiel la bibliotekdirektoro ŝi spertis longecan renovigadon dum kiu novaj konstruaĵoj ankaŭ estis alkonstruitaj.

Ekde la 1970-aj jaroj, la biblioteko konservis sian LIBRIS-katalogon, kiu nun enhavas pli ol 6,5 milionojn da registraĵoj.

Ekde 2008 la biblioteko ankaŭ administris la sveda nacia arkivo de registrita sono kaj moviĝaj bildoj.

Eksteraj ligiloj redakti