Moskvo

ĉefurbo de Rusia Federacio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moskva (apartigilo)

Moskvo (ruse Москва́ [maskva] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo de Rusio, kaj situas en eŭropa parto de Rusio sur ambaŭ bordoj de Moskvo-rivero. Laŭ loĝantaro (oficiale 11 979 529 loĝantoj en 2013) Moskvo estas plej ega urbo en Eŭropo kaj unu el plej egaj en tuta mondo. Ĝi estas centro de Moskva kunurbaĵo. Moskvo estas la grandurbego plej norda de la Tero kaj la urbo plej loĝata de Eŭropo.[1] Ĝi havis en 2014 jam 12 108 257 loĝantoj. Pro teritoria ampleksigo sudoriente de la oblasto de Moskvo, la 1an de julio 2012 la ĉefurbo pliigis sian areon en 2,5 fojoj, el ĉirkaŭ 1 000 km² ĝis 2 500 km², kaj akiris aldonan loĝantaron de 230 000 pliaj personoj. Laŭ la stato de 2021 en la urbego vivis 12 455 682 loĝantoj sur areo de 2 562 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 862 loĝantoj/km².

Vido de Moskvo-rivero je septembro 2006
Vido de Moskvo-rivero je septembro 2006
360 grada panorama vido de la ruĝa placo
360 grada panorama vido de la ruĝa placo
Moskvo
ruse Москва
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Москва
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Federacia urbo
Historiaj regionoj
Konataj lokoj
Rivero Moskvo-rivero
Situo Moskvo
 - koordinatoj 55° 45′ 20″ N 37° 37′ 03″ O / 55.75556 °N, 37.61750 °O / 55.75556; 37.61750 (mapo)
Plej alta punkto 253
Plej malalta punkto 130
Areo 2 511 km² (251 100 ha)
Loĝantaro 11 979 529 (2013)
Denseco 4 770,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1147
Urbestro Sergej Sobjanin
Horzono MT (UTC+3)
Poŝtkodo 101xxx-129xxx
Telefona antaŭkodo +7 495 , +7 499
ISO 3166-2:RU RU-MOW
Aŭtokodoj 77, 99, 97, 177, 199, 197
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kremlo kaj Ruĝa Placo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1990 (#14)
Numero 545
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv, vi
Honorigo Urbo-Heroo
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
Situo de Moskvo enkadre de Eŭropo
Situo de Moskvo enkadre de Eŭropo
Situo de Moskvo enkadre de Eŭropo
Mapo de centra Moskvo
Mapo de centra Moskvo
Mapo de centra Moskvo
Vikimedia Komunejo: Moscow
Retpaĝo: www.mos.ru/
Map

Krome ĝi estas federacia urbo, administra centro de Centra federacia regiono kaj de Moskva provinco (al la provinco tamen ĝi ne apartenas). Moskvo estis historia politika centro de Grandprinclando Moskvo, Rusa carlando, Rusia Imperio (nur portempe, dum alitempe estis Sankt-Peterburgo), Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, kaj de Sovetunio. En Moskvo hejmas plejmulto de ŝtatorganoj de Rusio, ambasadoj de eksterlandaj ŝtatoj, stabejoj de ĉefaj rusiaj organizaĵoj ktp. Moskvo estas grava transporta kaj turisma centro kaj de Orienta Eŭropo kaj Rusio.

En Moskvo estas la Kremlo, antikva fortikaĵo en kiu estas la oficejo de la Prezidanto de Rusio. Kremlo estas ankaŭ unu de kelkaj lokoj kiuj estas Monda heredaĵo de Unesko en la urbo.[2]​ Ankaŭ ambaŭ ĉambroj de la Rusa Parlamento (nome la Ŝtata Dumao kaj la Federacia Konsilio de Rusio) havas sidejon en Moskvo.

La urbo posedas ampleksan reton de transporto kiu inkludas tri internaciajn flughavenojn, naŭ staciojn de fervojo kaj unu el la plej profundaj sistemoj de metroo en la mondo, nome la Metroo de Moskvo, superita nur per tiu de Tokio laŭ nombro de pasaĝeroj. Tiu metroa reto estas rekonata kiel unu de la plej riĉaj kaj variaj arkitekte pro siaj 215 metrostacioj, disigitaj tra la tuta urbo. Laŭ la gazeto Forbes en 2017, Moskvo estas la kvara urbo en la mondo laŭ nombro de multmilionuloj, kaj la unua en Eŭropo.[3]

Fizika geografio redakti

La urbo estis fondita sur la alta bordo de Moskvo-rivero. Dum multaj jarcentoj Moskvo pligrandiĝis, kaj en la 20-a jarcento ĝia teritorio okupis areon 870 km², kiun ekde 1940-aj jaroj ĉirkaŭis cirkla aŭtovojo. En 2012 post administra ŝanĝo de urbaj limoj ĝi okupis areon 2511 km².

Reliefo redakti

Moskvo situas meze de eŭropa parto de Rusio inter riveroj Volgo kaj Okao ĉe Moskvo-rivero (maldekstra alfluanto de Okao). En Moskvo geografie limas Smolenska-Moskva altaĵo (en nord-orienta parto de la urbo), Moksva-Oka ebenaĵo (sud-okcidenta parto) kaj Meŝĉora malaltebenaĵo (orienta parto).

La plej alta punkto de Moskvo (255 metroj)[4][5] estas en sud-orienta parto sur altaĵo Tjoplij Stan, plej malalta (114,2 metroj) — apud la pontoj Besedi, kie rivero Moskva forfluas el la urbo[5].

Klimato redakti

 
Moskvo dum sensuna vetero.

Klimato de Moskvo estas modera-kontinenta, kun malvarmaj neĝaj vintroj kaj varmaj someroj. Vintro (kun mezdiurna temperaturo malpli ol 0 °C) averaĝe daŭras ekde mezo de novembro ĝis fino de marto, kun mallongaj frostaj periodoj (nokte ĝis -20 — -25 °C); la plej malvarma monato estas februaro (meza temperaturo −6,7 °C). La plej malalta temperaturo (-42,2 °C) estis fiksita la 17-an de januaro 1940. Somero (kun taga temperaturo pli ol +20 °C kaj mezdiurna pli ol +15 °C) daŭras ekde mezo de majo ĝis komenco de septembro; taga temperaturo ofte atingas +30 °C. Ekstreme varma estis somero de 2010, kiam en Moskvo estis varmego ĝis +39 °C (la 29-an de julio 2010). Plej multe da precipitaĵoj en Moskvo okazas somere. Oftaj estas nebuloj kaj fulmotondroj; iam okazas pluvegoj kaj uraganoj (okazis en 1905, 1998).

Akvujoj redakti

 
Alfluejo de Jaŭza.

Moskvo situas sur ambaŭ bordoj de Moskva en ties meza fluo. Krome, en Moskvo estas kelkaj dekoj da aliaj riveroj, el kiuj plej gravaj estas alfluantoj de Moskva: Jaŭza, Setunjo kaj aliaj. Multaj malgrandaj riveroj plejparte estis forigitaj surteren dum konstruado de fabrikoj kaj loĝataj kvartaloj; inter ili ankaŭ rivero Neglinnaja, kiu fluas subtere laŭ tuneloj sub la historia centro de la urbo kaj alfluas al Moskva apud Kremlo.

Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj artefaritaj kanaloj. Unu el ili situas centre de Moskvo kaj kune kun rivero Moskva limigas insulon; ĝi estis konstruita por ŝunti la akvon kaj tiamaniere defendi Moskvon de inundoj. La ĉefa kanalo de la regiono estas la Moskva Kanalo, kiu kunligas Moskvon kun Volgo.

En Moskvo estas ankaŭ multaj artefaritaj lagetoj, el kiuj la plej grandaj estas Borisov-lagetoj.

Flaŭro redakti

Moskvo estas riĉa je verdaj teritorioj: diversaj parkoj kaj ripozterenoj okupas proksimume trionon de la ĉefa teritorio. En Moskvo plej verda estas Orienta administra arondismento: tie estas ankaŭ moskva parto de granda nacia parko "Alka Insulo" (ruse Лосиный Остров). Aliaj grandaj parkoj estas Aleksandra ĝardeno, Izmajlova, Butova, parko de Kuskovo kaj aliaj. Aparte rimarkindas parko de "Montoj Vorobjovi", kiu lokiĝas sur deklivoj de montoj Vorobjovi.

Bestaro kaj birdaro redakti

 
Valo de rivero Sĥodnja.

En la parkoj vivas diversaj sovaĝaj animaloj: sciuroj, leporoj, erinacoj, vulpoj (plej grandaj rabobestoj).

Estas multaj birdoj, kiel granda kaj malgranda botaŭroj, knaranaso, orokula klangulo, marĉa cirkuo, nizo, migra falko kaj turfalko, bonazio, nigra fuliko, vanelo, ordinara galinago, eŭrazia skolopo, mevoj — pigmea, ridmevo kaj griza -, palumbo, turto, orelstrigo kaj marĉostrigo, noktuo, kaprimulgo, alciono, dendrokopoj, bordhirundo, tre multaj kolomboj, paseroj kaj kornikoj.

Ekologio redakti

Al la ekologia situacio plejparte influas supero de okcidentaj kaj nord-okcidentaj ventoj. Ekologian kontroladon en Moskvo faras 39 aŭtomataj stacioj. Pli bonaj ekologie estas nord-okcidenta parto de Moskvo (Krilatskoje, Strogino kaj ĉirkaŭe), plej malbonaj estas orientaj kaj sud-orientaj distriktoj: Kapotnja, Marjino, Kosino-Uĥtomskij estas urbopartoj kun la plej malpura aero[6]. Kvalito de akvo en Moskva-rivero estas pli bona supren laŭ fluo, nord-okcidente de Moskvo.

Moskvo estas unu el la plej malpurigitaj urboj de Eŭropo. La situacion plej malplibonigas aŭtomobila transporto, uzinoj kaj fabrikoj.

Por gardado de raraj kreskaĵoj, fungoj kaj bestoj ekde 2001 ekzistas Ruĝa Listo de Moskvo, en 2011 enhavanta pli ol 450 speciojn.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Moskvo.

La rusaj kronikoj unue mencias Moskvon en 1147, kiam Georgo la Longbraka - princo de Vladimir - Suzdala princlando - renkontiĝis ĉi tie kun sia aliancano Svjatoslav princo de Ĉernihivo kaj organizis grandan festenon. Al li plaĉis vilaĝeto situanta sur alta bordo de Moskvo-rivero nomata Borovickij monteto. De tiam Moskvo estas nomita laŭ la rivero per ordono de la princo.

 
Katedralo Sankta Bazilio

Ekzistas tri ĉefaj versioj de etimologio kaj interpreto de la vorto Moskva. La unua, plej ofte uzata, diras, ke ĉi-loko ĉiam estis malseka kaj do la praŭloj per sia antikva lingvo nomis ĝin tiel. La dua supozas, ke la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama - bovovadejo.

Ekde la 14-a jarcento danke al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj en 1327 Moskvo iĝis ĉefurbo de sendependa princlando, nome la Princlando Moskvo. Moskva princo Dmitrij Ivanoviĉ en 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo situinta apud Don rivero. Pro ĉi-tio li restis en la analoj kiel princo Dmitrij Donskoj. La Militatako de Toktamiŝo al Moskvo estis milita atako de orhorda ŝtatestro ĥano Toktamiŝo al Grandprinclando Moskvo okazinta en 1382 (2 jarojn post batalo de Kulikovo). En aŭgusto de 1382 post kelktaga sieĝo Moskvo estis kaptita kaj forbruligita de horda batalantaro.

En fino de la 15-a jarcento moskva Grandprinco Ivano la 3-a Vasiljeviĉ proklamis sin "caro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato, kiu ege pligrandigis la iaman moskvan teritorion.[7][8] En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). Dum regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Ĥanlando de Kazano estis konstruita sur la Ruĝa placo la Katedralo de Sankta Bazilo Beata, kiu nune estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio.

En la 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo en 1712 Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj religia centro de Rusio; en 1755 tie estis malfermita la unua en la lando universitato.

La 2-an de septembro 1812 en Moskvon eniris truparo de Napoleono invadinta Rusion (vidu Napoleona invado de Rusio). Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde la 6-a de oktobro la franca armeo devis forlasi Moskvon, estis venkita en la milito ĉefe pro suferego de akrega vintro kaj ĉirkaŭ 400 000 soldatoj de Napoleono mortis dum tiu epoko.[9] Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro.

20-a jarcento redakti

En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj de Rusia revolucio de 1917. Post fondiĝo de la Soveta potenco, al Moskvo marte de 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado) kaj tiel la tuta kerno de la povo de Sovetunio enradikiĝis en Moskvo.[10][11] En 1935 estis aprobita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandparte formintajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo ekfunkciis metroo. Tamen en 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe ekleziaj, el kiuj la plej konata estis la poste restaŭrita katedralo de Kristo Savinto. En la tridekaj jaroj disvolviĝis la famaj moskvaj procesoj cele al la forigo de interna opozicio. Estis mortpafitaj multaj komunistoj akuzitaj pro trockismo, kaj pluraj esperantistoj kiel Ernesto Drezen.

 
Sovetaj kontraŭ-aviadilaj pafistoj sur la tegmento de la Moskva hotelo dum la Batalo de Moskvo.

Dum la Granda patriota milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo decembre de 1941 germanaj trupoj spertis la unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. La Batalo de Moskvo (en rusa: Битва за Москву, translit. Bitva za Moskvu) estis milita kampanjo kiu konsistis el du periodoj strategie gravaj de lukto sur sektoro de 600 km de la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Ĝi okazis inter oktobro 1941 kaj januaro 1942. La soveta defendoklopodo malsukcesigis la atakon de Hitlero, tio estas de la germana armeo Wehrmacht, al Moskvo. Moskvo estis unu el la ĉefaj militaj kaj politikaj celoj por la fortoj de la Akso en ilia invado de Sovetunio. Dekomence, la sovetaj fortoj faris strategian defendon de la Moskva provinco konstruante tri defendajn zonojn, deplojante ĵus preparitajn rezervarmeojn, kaj alportante trupojn el Siberio kaj el Respubliko de Fora Oriento. Ĉar la Germanaj ofensivoj estis haltigitaj, sovetaj strategiaj kontraŭ-ofensivoj kaj malgrand-skalaj ofensivaj operacoj devigis la germanajn armeojn reveni al la pozicioj ĉirkaŭ la urboj Orjolo, Vjazma kaj Vicebsko, kaj preskaŭ ĉirkaŭis tri germanajn armeojn. Ĝi estis grava fiasko por la germanoj, nome fino de la ideo de rapida germana venko en Sovetunio.[12][13]

La Kvara Moskva Konferenco, ankaŭ Tolstoja Konferenco pro sia kodonomo Tolstoj, estis kunsido en Moskvo inter Winston Churchill kaj Stalin el la 9a al la 19a de oktobro, 1944. Churchill faris sekretan proponon sur paperpeco dividante post-militan Eŭropon en okcidenta kaj soveta influsferoj, jene: agnosko de sovetaj interesoj en Pollando; Sovetunio kontrolus 90% el Rumanio kaj 75% el Bulgario; Okcidento kontrolus 90% el Grekio; Hungario kaj Jugoslavio estus disigitaj 50-50. Stalin ekzamenis la paperpecon kaj malakceptis la proponon. Tamen oni konservis kopion de la paperpeco.

Post la venko la 24-an de junio 1945 sur la Ruĝa Placo okazis solena parado.

En 1950-aj ĝis 1980-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio. La konstruaĵoj havis kiel regulo kvin etaĝojn kaj estis faritaj el grandaj blokoj fabrikitaj en uzinoj.[14] Tiu ĉi nova konstrua teknologio permesis dum mallonga tempo parte decidi tre ĝenan kaj malfacilan problemon pri kontentigo de deziroj de moskvanoj loĝi en komfortaj kondiĉoj. La kvinetaĝaj konstruaĵoj okupis grandegan spacon de la ĉefurbo kaj do rezultigis novan problemon - transportan. La novaj urbaj distriktoj ne havis sufiĉajn laborlokojn kaj sekve plimulto de loĝantoj estis devigitaj ĉiumatene veturi al malproksimaj laborejoj kaj ĉiuvespere reveni hejmen.

 
Moskvo.

21-a jarcento redakti

Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies evoluado estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj, post la Disfalo de Sovetunio, okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis la aspekton de la urbo, precipe de ĝia centra parto: aperis turdomoj de moskva afera kvartalo "Moskva-Siti", estis konstruitaj aliaj nuboskrapuloj; samtempe multaj arkitekturaj memorlokoj (preskaŭ 1000 konstruaĵoj) estis detruitaj [15]. La 850-jariĝo de Moskvo estis jubilea urbofesto de Moskvo festita en 1997. La 860-jara jubileo de Moskvo, kiun oni solenis en 2007 estis nova granda oficiala festo.

En 2011 - 2012 jaroj en Moskvo okazis balotoj de Dumao kaj prezidentaj balotoj, kiujn sekvis amasaj protestoj kontraŭ falsigoj dum balotadoj. La 6-an de majo 2012 centre de Moskvo okazis forta konflikto inter protestantoj kaj polico, post tio multaj politikaj aktivuloj estis enprizonigitaj. En 2012 la teritorio de Moskvo estis pliigita preskaŭ trioble kiam oni aligis al la urbo grandan teritorion sud-okcidente ĝis la limo kun Kaluga provinco.

Demografio redakti

La Moskva metropolo (ruse Московская агломерация, aŭ Moskva ĉefurba regiono, ruse Московский столичный регион, aŭ simple Granda Moskvo) estas unu el la plej grandaj metropoloj en la mondo, kaj la plej granda en Rusio, kun pli ol 17 milionoj da loĝantoj. Laŭ la taksoj de la Rusia Federacia Servo pri Ŝtata Statistiko, la totala loĝantaro en Moskvo kaj la Moskva provinco estas 20 349 638 homoj (2021).

Demografia evoluo de Moskvo inter 1400 kaj 1856

1400 1638 1710 1725 1738 1775 1785 1811 1813 1825 1840 1856

40 000 200 000 160 000 145 000 138 400 161 000 188 700 270 200 215 000 241 500 349 100 368 800
Demografia evoluo de Moskvo inter 1868 kaj 2002

1868 1871 1888 1897 1912 1920 1926 1939 1959 1979 1989 2002

416 400 601 969 753 459 1 038 600 1 617 157 1 027 300 2 101 200 4 609 200 6 133 100 8 142 200 8 972 300 10 383 000

La loĝantaro de Moskvo estas mikso de multaj naciecoj. La rusoj estas la etna grupo plej granda de Moskvo per multe granda diferenco. Aliaj naciecoj estas ukrainoj, tataroj, belorusoj kaj armenoj, kvankam ne ekzistas kvartaloj etne separataj. La registaro klopodis limigi la nombron de personoj kiuj loĝas en la urbo.

 
Armena katedralo de Moskvo. Armenoj estas la kvara etno en Moskvo.
Etnaj grupoj en Moskvo, laŭ la censo de 2010[16]

(senkalkulo migrantajn laboristojn kaj eksterleĝajn enmigrantojn)

Etneco Loĝantaro Procento
Rusoj 9,930,410 91.6%
Ukrainoj 154,104 1.4%
Tataroj 149,043 1.4%
Armenoj 106,466 1.0%
Azeroj 57,123 0.5%
Judoj 53,145 0.5%
Belorusoj 39,225 0.4%
Kartveloj 38,934 0.4%
Uzbekoj 35,595 0.3%
Taĝikoj 27,280 0.2%
Moldavoj 21,699 0.2%
Aliaj 234,804 2.2%

Religioj redakti

 
Moskva Moskeo.

Kristanoj formas la majoritaton de la urba loĝantaro; plej el ili aliĝis al la Rusa Ortodoksa Eklezio. La Patriarko de Moskvo servas kiel estro de la eklezio kaj havas sidejon en la Danilov Monaĥejo. Moskvo estis nomita la "urbo de 40 fojoj 40 eklezioj" — antaŭ 1917. Moskvo estas la ĉefurbo de la Kristana Ortodoksismo en Rusio, kiu estis la tradicia religio en Rusio.

Aliaj religioj praktikitaj en Moskvo estas Budhismo, Hinduismo, Islamo, Judismo, Jezidismo, kaj Rodnoverij (slava novpaganismo). La Moskva Muftia Konsilio postulis, ke la islamanoj nombras ĉirkaŭ 1.5 milionoj el 10.5 milionoj de la urba loĝantaro en 2010;[17] Estas kvar moskeoj en la urbo.[18]

Organoj de povo redakti

Laŭ Konstitucio de Rusio, Moskvo estas memstara subjekto de Rusia Federacio (federacia urbo). Strukturon de administra kaj municipa povo en Moskvo difinas la statuto.

La leĝdona organo de Moskvo estas Dumao, konsistanta el 35 deputitoj kaj elektata por 5 jaroj. Plenuma povo en Moskvo estas reprezentata de Registaro de Moskvo sub gvido de la urbestro. Krome, en Moksvo ekzistas municipa memregado.

Teritoria strukturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Moskvo.
 
Administraj arondismentoj de Moskvo:1 - Centra, 2 - Norda, 3 - Nord-Orienta, 4 - Orienta, 5 - Sud-Orienta, 6 - Suda, 7 - Sud-Okcidenta, 8 - Okcidenta, 9 - Nord-Okcidenta, 10 - Zelenograda, 11 - Nov-Moskva, 12 - arondismento Troick

Oficiale Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda, Sud-Okcidenta, Okcidenta, Nord-Okcidenta, Norda, Nord-Orienta, Zelenograda, Troick, Nov-Moskva. La lastaj du arondismentoj estis oficiale aldonitaj al konsisto de Moskvo la 1-an de junio 2012 laŭ projekto pri disvastigado de Moskvo (antaŭe ili apartenis al Moskva provinco).

Arondismentoj estas dividitaj je distriktoj, ekzemple Goljanovo, Ĥoroŝovo-Mnjovniki, Izmajlovo, Izmajlovo Norda, Izmajlovo Orienta, Kurkino, Metrogorodok, Novokosino, Pokrovskoje-Streŝnevo, Sokolinaja Gora, Sokolniki, Ŝĉukino, Tuŝino Norda, Tuŝino Suda, Veŝnjaki, Vostoĉnij,

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Teatroj redakti

La Bolŝoj-Teatro ("granda teatro") en Moskvo estas inter la plej famaj teatroj de la urbo. Ĝi estis fondita en 1776, kiam la princo Peter Urusov ricevis de la caro la rajton kiel ununura surscenigi teatraĵojn kaj kantaĵojn. La unuaj aktoroj estis servutuloj de la princo. Surscenigoj okazis unue en privata domo, nur en 1780 konstruiĝis la teatrejo en la nuna loko. La konstruaĵo staris sur lignaj pilieroj en marĉa parto de la centro de Moskvo. Unue la teatro nomiĝis laŭ la apuda strato Petrovski-teatro. En la 18-a jarcento montriĝis ĉefe operoj de rusaj komponistoj, sed ankaŭ dramoj kaj baletoj. En 1805 forbrulis la teatrejo kaj estis rekreita 20 jarojn poste fare de la arkitekto Joseph Bové.

Nur tiam ĝi ricevis la nomon Bolŝoj-Teatro. La 18-an de januaro 1825 la nova Bolŝoj-teatro estis remalfermita per la uverturo La triumfo de la muzoj kun la muziko de Aleksej Verstovski kaj Aleksandro Aljabjev. En 1853 nova incendio detruis la enon de la teatrejo. Post tiam la arkitekto Albert Kavos renovigis la konstruaĵon eĉ ankoraŭ pli lukse. Ĝis nun konserviĝis - krom malgrandaj ŝanĝoj - tiu interna dekorumo. Pro sia aparta arkitekturo en la stilo de rusa klasikismo la Bolŝoj-teatro estas nuntempe unu el la plej belaj teatrejoj de la mondo.

 
Bolŝoj teatro.

Laboras nuntempe en la Bolŝoj-Teatro ĉirkaŭ 900 geaktoroj, dancistoj, kantistoj kaj muzikistoj. La staruloj ofte gastrolas tra la mondo. La Bolŝoj-teatro estas la hejmo de unu el la plej malnovaj kaj plej bonaj baletkompanioj de la mondo, nome la mondfama Bolŝoj-baleto. Ekde 2005 la teatrejon oni rekonstruis kaj grave renovigis. La unuaj spektantoj venis al ĝi oktobre de 2011.

Malij teatron oni ofte nomas Domo de Ostrovskij, ĉar apud ĝi estas enstarigita monumento honore al la granda rusa dramaturgo Aleksandro Ostrovskij, kies teatraĵojn nepre ĉiusezone oni povas spekti en ĝi. Li estis denaska moskvano kaj do bone konis vivmanieron kaj loĝantaron el la 19-a jarcento. Kvankam liaj verkoj ĉefe lumigis problemojn el tiama epoko, sed ili estas aktualaj kaj por la nuneco do ĉiujn oni spektas kun granda intereso.

La Akademia Muzika Teatro Stanislavski kaj Nemiroviĉ-Danĉenko (Московский Академический Музыкальный Театр имени народных артистов К. С. Станиславского и В. И. Немировича-Данченко) estas muzika teatro kiu estis kreita en la 1a de septembro 1941, kiam la Stanislavski Opera Teatro kaj la muzika teatro Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko unuiĝis.

Entute en Moskvo funkcias 150 teatroj, multaj el kiuj konservas en siaj repertuaroj klasikajn teatraĵojn verkitajn de rusaj kaj eksterlandaj dramaturgoj. Verŝajne pro tio ties haloj estas ĉiam plenplenaj kaj ofte biletoj estas delonge disvenditaj. Inter ili raras ekzemple la Moskva Durov Teatro de Animaloj.

La Ŝtata Akademia Centra Pupteatro Obrazcov (ruse Государственный академический центральный театр кукол имени С. В. Образцова) estis kreita en 1931 de elstara rusa artisto, aktoro, direktoro, pentristo kaj verkisto Sergej Obrazcov, kiu surscenigis 61 spektaklojn, inkluzive la plej famajn produktojn kiel "La eksterordinara koncerto", "Aladino kaj la mirinda lampo," "Sur la susuro de viaj okulharoj," "Muelejo de Diablo", "Don Juano" kaj multaj aliaj.

Muzeoj redakti

Inter la multaj muzeoj de la urbo nepre vizitendaj estas la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin kun elstaraj eksponaĵoj pri la kulturhistorio de antikvo ĝis renesanco kaj tre vasta prentraĵokolekto de la okcidenteŭropaj artistoj.

 
Moskva Ŝtata Historia Muzeo.

Tre interesa estas ankaŭ la Tretjakova galerio en la historia urbokvartalo Transmoskvo (ruse Замоскворечье). Ĝi estas la plej granda muzeo de la rusia nacia arto kaj prezentas pli ol 100 000 pentraĵojn, grafikaĵojn kaj skulptaĵojn de la 11-a jarcento ĝis la nuntempo. Ĝin fondis fratoj Sergio kaj Paŭlo Tretjakov - riĉaj negocistoj, kolektintaj bildojn (prefere de rusiaj pentristoj) ekde 1856. En 1892 la kolekto konsistis jam el ĉirkaŭ 2 000 verkoj, pentraĵoj kaj ikonoj. Samjare la fratoj donacis la kolekton kaj la konstruaĵon al moskvanoj, por ke tiuj povu libere spekti la ĉefverkojn de rusiaj grandaj majstroj. Poste la muzeon estris la komitato de la urba dumao, kiun partoprenis fama pejzaĝisto Ilja Ostrouĥov. Ekde la 3-a de junio 1919 la galerio estis ŝtatigita.

Vizitindas ankaŭ la panoramo de la Batalo de Borodino verkita de Franz Roubaud (18561928), en la panorama muzeo de Borodino, la Ŝtata Historia Muzeo sur la Ruĝa placo kaj multaj aliaj artekspozicioj. Entute en Moskvo en 2011 funkciis 172 muzeoj, 102 eksponejoj kaj 243 galerioj.

La Kremla Armomuzeo aŭ Kremla Armilejo (en rusa: Оружейная палата) estas unu el la plej malnovaj muzeoj de Moskvo, nome en la Moskva Kremlo, nune parto de la komplekso de la Moskvaj Kremlomuzeoj.

Monaĥejoj kaj preĝejoj redakti

 
La Preĝejo de la Tuko.

Katedralo de la Perado de la Virgulino sur la Monteto (ruse Собор Покрова, что на Рву), plej konata kiel Katedralo Sankta Bazilio, estas katedralo situanta sur Ruĝa Placo centre de Moskvo. Ĝi estas tutmonde konata pro ĝiaj diverskoloraj kupoloj ne similantaj unu alian.

La Katedralo de la Anunciacio (ruse Благовещенский собор) estas preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio dediĉita al la Anunciacio de la Dipatrino. Ĝi situas en la sudokcidento de la Placo de la Katedraloj de la Kremlo, kie ĝi estas rekte komunikata kun la ĉefa konstruaĵo de la komplekso, nome la Granda Palaco de la Kremlo. La Katedralo de la Dormado (ruse: Успенский Собор) estas rusortodoksa preĝejo dediĉita al la Endormiĝo de la Dipatrino. Ĝi situas norde de la Placo de la Katedraloj de la Kremlo, kie mallarĝa vojeto disigas la nordon de la Preĝejo de la Dek du Apostoloj. Sudokcidente troviĝas la Sonorilturo Ivano la Granda.

La Katedralo de Kristo Savinto (ruse Кафедральный Соборный храм Христа́ Спасителя) estas plej granda preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Ĝia plej alta punkto atingas 105 metrojn. En ĝi samtempe povas preĝi 10 000 homoj. La Katedralo de la Ĉefanĝelo aŭ Katedralo de la Arkianĝelo Mikaelo (ruse: Архангельский собор) estas unu el la katedraloj de la Kremlo, ĉe la Placo de la Katedraloj. En tiu katedralo oni celebris la venkojn de la Rusa Armeo kaj ĝis la 17-a jarcento ĝi estis la tombejo de la caroj kaj princoj de Rusio. Entute ĝi havas 54 tombojn kaj 48 morttabulojn.

La Preĝejo de la Tuko de la Dipatrino estas rusortodoksa preĝejo situanta ĉe la Placo de la Katedraloj. Ĝi festas la tukon aŭ robon de la Virgulino Maria, transportita de Palestino al Konstantinopolo, kie ĝi laŭlegende protektis la urbon kontraŭ la konkerantoj.

 
Monaĥejo Andronikov.

Oriente de la urba centro, en la iama monaĥejo Andronikov, troviĝas la muzeo de la pentristo Andreo Rublov (13601430), en kiu vivis, mortis kaj estas entombigita en la 15-a jarcento la majstro de la rusa ikonopentrarto kaj fondinto de la moskva pentroskolo. La muzeo entenas ikonojn de la 14-a ĝis la 17-a jarcentoj.

Unu el la plej belaj monaĥejoj de Moskvo estas la Novodeviĉij monaĥejo situanta ĉe la dekstra bordo de la Moskvo-rivero, sudokcidente de la urba centro. En ĝi okazis dum 400 jaroj multaj historiaj eventoj rilate al personoj kiel Ivano la Terura, Boris Godunov kaj Petro la Granda. La arkitektura komplekso de la monaĥejo estiĝis fine de la 17-a jarcento kaj estas ĝis nun unu el la plej belaj en Rusio. En la Smolenskij katedralo videblas altvaloraj murpentraĵoj el la 16-a jarcento kaj belega ikonostazo. Proksime al la monaĥejo troviĝas la Novodeviĉje tombejo, kie estis enterigitaj multaj famuloj.

La Daniela monaĥejo (monaĥejo de Sankta Danielo, ruse Дани́лов монасты́рь, Дани́ловский монасты́рь) estas vira ortodoksisma kristana monaĥejo de Rusa Ortodoksa Eklezio sur dekstra riverbordo de Moskva. La monaĥejo estas administra centro de Rusa Ortodoksa Eklezio: tie situas ĉefa sidejo de Patriarko. La Kapelo de Sankta Danielo (ruse Часо́вня Дании́ла Моско́вского) estas ortodoksisma kapelo je honoro de sankta princo Danielo la 1-a de Moskvo. Ĝi situas sur Serpuĥova placo proksime al Daniela monaĥejo (sur vojo al la monaĥejo de metrostacio "Tulskaja").

Aliaj preĝejoj redakti

Aliaj vidindaĵoj redakti

 
Urbestrejo de Moskvo.

Moskvo estas bela urbo kun vigla etoso, videbla ekzemple pere de promenado laŭ ties avenuoj, ekzemple Prospekt Mira kaj aliaj.

Transporto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Publika transporto de Moskvo.
 
Kieva stacidomo (Moskvo).

Moskvo estas la plej granda transporta nodo en Rusio kaj unu el la plej grandaj en la mondo. En Moskvo komenciĝas multaj aŭtovojoj kaj fervojoj, ekde 1935 funkcias metroo. La urbon priservas 5 flughavenoj (plej ofte uzataj estas Domodedovo, Ŝeremetjevo, Vnukovo), 9 fervojaj stacidomoj, 3 riveraj havenoj. Gravaj avenuoj estas Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo, Vernadskij, Lenina, Lomonosova, Miĉurina ktp. For de la centraj tagaj horoj funkcias nokta publika transporto en Moskvo. Moskvo ankaŭ disponas pri granda tramsistemo.

Moskva fervojo (ruse Московская железная дорога) estas filio de Rusiaj Fervojoj kiu administras la duonon de ĉirkaŭurbaj fervojaj operacioj de Rusio kaj kvaronon de la pasaĝera trafiko de la lando. Ĝi administras fervojajn servojn en la plimulto de Centra Rusio, inkluzive de Moskvo kaj Moskva provinco.

Servoj redakti

Eduksistemo redakti

Estas 1696 mezlernejoj en Moskvo, same kiel 91 altlernejoj. Krom tiuj, estas 222 institucioj kiuj proponas superan instruadon en Moskvo, inklude 60 ŝtatajn universitatojn,[19] kaj la Ŝtata Universitato Moskvo M.V. Lomonósov, kiu estis fondita en 1755.[20]

 
Moskva Ŝtata Universitato.

Sansistemo redakti

  • Sklif estas la plej granda en la urbo kaj en la tuta Rusio scienca kaj metodika centro, kiu organizas laboron de ambulanco kaj sukuro.

Sporto redakti

En 2003, 2004, 2007 kaj 2011 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Moskvo.

Amaskomunikiloj redakti

Moskvo estas hejmo de preskaŭ la tutaj tutlandaj kanaloj de televido, radio-stacioj, gazetoj kaj aliaj revuoj.

Kommersant, Vedomosti kaj Novaja gazeta estas rus-lingvaj gazetoj kun sidejoj en Moskvo. Kommersant kaj Vedomosti estas inter la ĉefaj amaskomunikiloj en la lando kaj la plej malnovaj rus-lingvaj gazetoj pri negocoj.

Eĥo de Moskvo (Эхо Москвы, latinliterigo Eĥo Moskvi) estas rusia radiostacio el Moskvo. Ĝi ekestis en la epoko Glasnost (ruse гла́сность, malfermeco aŭ videbleco) fine de la 1980-aj jaroj, kiam permesiĝis politiko de travidebla kaj malferma konduto de la sovetunia ŝtato al la civitanoj. Kiam en Sovetunio de la gvido de Miĥail Gorbaĉov en 1990 unuafoje permesiĝis neŝtataj amaskomunikiloj, grupo de ĵurnalistoj kun starta kapitalo de 150 000 sovetuniaj rubloj fondis la stacion. La unua programo elsendiĝis la 22-an de aŭgusto 1990. Ke la stacio havas la "radiostacian licencon numero unu", ankaŭ hodiaŭ fierigas la redakcian teamon.

Partneraj urboj redakti

Moskvo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Moskvo en beletro redakti

Vidu Moskvo en beletro

Moskvo en esperantaj beletroj redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Ĉielporto, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.[21]

Konataj lokanoj redakti

En Moskvo mortis hungaraj politikistoj Dezső Bokányi, József Kelen, Jenő Hamburger kaj József Pogány kaj pentristo Károly Markó (pli juna).

Referencoj redakti

  1. Most Populous Cities In Europe Arkivigite je 2022-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 3an de Novembro 2021.
  2. «El kremlin y la Plaza Roja de Moscú». UNESCO. Konsultita la 3an de Novembro 2021.
  3. Ody, Elizabeth (10a de Marto 2011). «Carlos Slim Tops Forbes List of Billionaires for Second Year». Bloomberg. Konsultita la 3an de Novembro 2021.
  4. Plej alta punkto de Moskvo Arkivigite je 2014-11-16 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  5. 5,0 5,1 Plej alta kaj plej malalta punktoj de Moskvo (ruse)
  6. Названы самые грязные районы Москвы (ruse)
  7. J. L. I. Fennell, Ivan the Great of Moscow (1961) p. 354
  8. Sergei M. Soloviev, kaj John J. Windhausen, eld. History of Russia. Vol. 8: Russian Society in the Age of Ivan III (1979)
  9. "The Russian Army of the Napoleonic Wars".[rompita ligilo] Albert Seaton, Michael Youens (1979). p. 29. ISBN 0-88254-167-6
  10. Revolutionary history. Moscow Alirita la 4an de Novembro 2021.
  11. "Moscow becomes the capital of the Soviet State". Presidential Library. 2018. Alirita la 4an de Novembro 2021.
  12. William L.Shirer, "The Rise and Fall of the Third Reich" - book III, Swedish ISBN 91-37-066990 ĉapitro 24, pp 275-287
  13. Alirita la 13an de Decembro 2018.[rompita ligilo]
  14. "Skyline Ranking". Emporis. Alirita la 4an de Novembro 2021.
  15. La plej gravaj arkitekturaj perdoj de Moskvo (ruse)
  16. Rusia Federacia Ŝtata Statistika Servo (2011). Всероссийская перепись населения 2010 года. Том 1 [2010 Tut-Rusia Populacicenso, vol. 1]. Всероссийская перепись населения 2010 года [2010 Tut-Rusia Populacicenso] (en rusa). Federacia Ŝtata Statistika Servo.
  17. Maxim Kireev, Planned Mosque Sparks Controversy in Russia gazeto Der Spiegel
  18. Kiran Moodley. "Eid al-Fitr 2015: Drone shows huge crowds celebrating the end of Ramadan in Moscow".
  19. «СТОЛИЦА РОССИЙСКОЙ ФЕДЕРАЦИИ В ЗЕРКАЛЕ ЦИФР, ФАКТОВ И СОБЫТИЙ». Moskva registaro. Arkivita el la originalo la 26an de julio 2007. Konsultita la 4an de Novembro 2021. (en rusa)
  20. «MSU History». Moscow State University. Konsultita la 4an de Novembro 2021.
  21. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Literaturo redakti

  • Nikolao Gudskov, Natalia Aroloviĉ, Malgranda gvidlibro pri Moskvo, Moskvo, Impeto, 2000. ISBN 5-7161-0071-6

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti