Por samtitola artikolo vidu la paĝon Setunj (stacio).

Setunjo (aŭ Setunj, ruse Сетунь) estas rivero en Moskvo kaj parte en Moskva provinco, alfluanto de Moskva.

Setunjo
rivero
Bazaj informoj
Situo  Rusio, Moskvo
Longeco 38 km
Akvokolekta areo 190 km²
Averaĝa trafluo 1,33 m³/s
Fluo
Fonto apud Salarjevo
Enfluejo Moskva
Geografio
Trairataj urboj Moskvo
Alfluantoj
- Dekstraj Ramenka
vdr

La rivero komenciĝas apud vilaĝo Salarjevo (Nov-Moskva arondismento), fluas plejparte en Moskvo. Ĝi enfluas en Moskva-riveron proksime al centro de Moskvo, kontraŭ la Novodeviĉij-monaĥejo.