Rivero

natura fluo da akvo

Rivero, el latina «rivus», kun signifo "rojo",​[1] prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno (plej ofte devenaj el pluvo, respektive el neĝo) irante al oceano, lago, maro, aŭ al alia rivero. Laŭ tiu distingo, multaj lingvoj distingas inter rivero kaj ĉefrivero. Pli malofte rivero povas engrundiĝi kaj eble samtempe elvaporiĝi sen atingi iun el la menciitaj celoj, ekzemple en Saharo aŭ en Suda Afriko ĉe la Okavango. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio – nome rivera hidrologio aŭ konata ankaŭ kiel potamologio. Limnologio estas pli ĝenerala scienco pri la enkontinentaj akvaĵoj kiel ekosistemoj, kies strukturon, substancbilancon kaj energibilancon inkluzive de la biologi-ekologia strukturo kaj funkcio ĝi esploras, kaj kies abiotajn kaj biotajn procesojn ĝi kvantigi strebas.

la Nila Delto kun la ĉefaj tieaj urboj de Antikva Egiptio
"Kial riveroj serpentumas?" - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Fandejo de la Glaĉero Atabasko, Nacia Parko Jasper, Alberta, Kanado.
Rivero Lobok en Boholo, Filipinoj.
Ekfluo de Misisipo ĉe la Lago Itasca (2004)
La rivero Inn ĉe Ried im Oberinntal (Tirolo, Aŭstrio)
La Rivero Plata, inter Argentino kaj Urugvajo, estas tradicie konsiderata kiel la plej larĝa rivero de la planedo.
Franclingva mapo de la baseno de la rivero Niĝero, kun malofta interna (enlanda) delto meze de la fluo.
Mallarĝa rivero Sar en Galegio (Hispanio).
La Granda Kanjono elfosita de la rivero Kolorado.
La delto de Volgo ĉe suda Rusio.
Rivero Cam el la ponto de la Verda Drako, Kembriĝo (Unuiĝinta Reĝlando)

Priskribo redakti

Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno (akvokolekta areo). Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj (akvodividilo). Montarajn rojojn subeniĝante krutajn deklivojn oni nomas torentoj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj: ili estas sekaj, sed pleniĝas de akvoj post pluvegoj. Klaraj certaj diferencoj inter alfluanto, rojo, torento ktp., ne estas sen polemiko. Kiam rivero defluas ĉefan branĉon aŭ lagon, oni parolas pri defluanto.

Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluintaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj (poluado).

Navigeblaj riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de pluraj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado kaj ĝenerala riveruzado determinas internaciaj traktatoj. Historie la riveroj estis vojo laŭ kiuj multaj civilizacioj etendiĝis: Nilo, Danubo, Rejno, riveroj en Hispanio por romianigo, Misisipo ktp.

Pleo ofte rivero estas komprenita kiel koncepto por la planedo Tero. Tamen oni ĵus trovis eksterterajn riverojn ĉe Titano.[2][3] Geografiaj kanaloj povus indiki pasintajn riverojn sur aliaj planedoj, specife ĉe eliraj kanaloj sur Marso[4] kaj oni teoriis, ke ekzistas sur planedoj kaj lunoj en enloĝeblaj zonoj de steloj.

Topografio redakti

Rivero komenciĝas ĉe fonto (aŭ pli ofte pluraj fontoj) kaj finiĝas ĉe buŝo, sekvante vojon nomitan kurso. La akvo en rivero estas kutime limigita al kanalo, konsistigita de riverujo aŭ fluejo inter bordoj. En pli grandaj riveroj ekzistas ankaŭ pli larĝa inund-ebenaĵo formita per inundakvoj devancantaj la kanalon. Flu-ebenaĵoj povas esti tre larĝaj rilate al la grandeco de la riverkanalo. Tiu distingo inter riverkanalo kaj flu-ebenaĵo povas esti malklarigita, precipe en urbaj areoj kie la flu-ebenaĵo de riverkanalo povas iĝi tre evoluinta pro loĝado kaj industrio.

Riveroj povas flui laŭ montoj, tra valoj (depresioj) aŭ laŭ ebenaĵoj, kaj povas krei kanjonojngorĝojn.

La esprimo fontdirekta (aŭ kontraŭflue) rilatas al la direkto direkta al la fonto de la rivero, t.e. kontraŭ la direkto de fluo. Same, la esprimo laŭflua (aŭ kontraŭfonta) priskribas la direkton direkte al la buŝo de la rivero, en kiu la fluoj fluas.

La riverkanalo tipe enhavas ununuran fluon de akvo, sed kelkaj riveroj fluas kiel pluraj interligantaj fluoj de akvo, produktante plektitan riveron. Ampleksaj plektitaj riveroj nun estas trovitaj en nur kelkaj regionoj tutmonde, kiel ekzemple la Suda Insulo de Nov-Zelando. Ili ankaŭ okazas sur preskaŭ-ebenaĵoj kaj kelkaj el la pli grandaj riverdeltoj. Anastamozaj riveroj estas similaj al plektitaj riveroj kaj ankaŭ estas tre raraj. Ili havas multoblajn kurbiĝemajn kanalojn kunportantajn grandajn volumojn el sedimento. Ekzistas maloftaj kazoj de riverforkiĝo en kiu rivero disiĝas kaj la fortrezultanto fluas finiĝante en malsamaj maroj. Ekzemplo estas la forkiĝo de rivero Nerodime en Kosovo.

Rivero fluanta en sia kanalo estas fonto de energio kiu reagas al la riverkanalo por ŝanĝi sian formon kaj formiĝi. En 1757, la germana hidrologo Albert Brahms empirie observis ke la submara pezo de objektoj kiuj povas esti forportitaj laŭ rivero estas proporcia al la sesa potenco de la rivera flurapideco.[5] Tiu formuliĝo ankaŭ estas foje nomita la leĝo de Airy.[6] Tiel, se la rapideco de fluo estas duobligita, la fluo forpelus objektojn kun 64 fojojn kiel tiom multe submara pezo. En montaj torentaj zonoj tio povas esti vidita kiel eroziaj kanaloj tra ŝtonrokoj kaj la kreado de sablo kaj gruzo pro la detruo de pli grandaj ŝtonoj. En U-formaj glacikovritaj valoj, la poste formita rivervalo povas ofte facile esti identigita per la V-forma kanalo kiun ĝi ĉizis. En la mezo atingas kie rivero fluas super pli plata tero, meandroj povas formiĝi tra erozio de la riverbordoj kaj sedimentado ĉe la interna flanko de kurboj. Foje la rivero fortranĉos buklon, mallongigante la kanalon kaj formante hufumforman lagonbilabongojn. Riveroj kiuj portas grandajn kvantojn de sedimento povas konstruprepari rimarkindajn deltojn ĉe siaj buŝoj. Riveroj kies buŝoj estas en salozaj tajdaj akvoj povas formi estuarojn.

Dum la kurso de la rivero, la totalvolumeno el akvo transportita laŭflue ofte estas kombinaĵo de la libera akvofluo kune kun granda volumeno fluanta tra sub-surfacaj ŝtonoj kaj gruzo kiuj subestas la riveron kaj ĝian inund-ebenaĵon (nomitan la hiporhejka zono). Ĉe multaj riveroj en grandaj valoj, tiu nevidita komponento de fluo povas multe superi la videblan fluon.

Subteraj riveroj redakti

Plej multaj, sed ne ĉiuj riveroj fluas sur la tersurfaco. Subteraj riveroj fluas subtere en kavernoj. Tiaj riveroj ofte troviĝas en regionoj kun kalkŝtonaj geologiaj formacioj. Subglaciejaj riveretoj estas la plektitaj riveroj kiuj fluas ĉe la bazo de glaĉero kaj glacitavolo, permesante al degelakvo elflui ĉe la fronto de la glaĉero. Pro la dekliva premo devenanta de la supra pezo de la glaĉero, tiaj riveretoj eĉ povas flui supren. En Ĉeĥio subtera rivero estas Punkva, kiu trafluas tra sistemoj de Kavernoj de Sloup-Ŝoŝuvka kaj Punkvaj kavernoj.

Konstanteco de fluo redakti

Intermita rivero (aŭ efemera rivero) fluas nur foje kaj povas sekiĝi eĉ dum kelkaj jaroj en unu fojo. Tiuj riveroj troviĝas en regionoj kun limigita aŭ tre varia pluvokvanto, aŭ tio povas okazi pro geologiaj kondiĉoj kiel tre permeabla rivergrundo. Kelkaj efemeraj riveroj fluas dum la someraj monatoj sed ne vintre. Tiaj riveroj estas tipe nutrataj el kretaj akvofontoj kiuj reŝarĝiĝas el vintra precipitaĵo. En Anglio tiuj riveroj estas nomataj bournes kaj ricevas tiun nomon el lokoj kiel Bournemouth kaj Eastbourne aŭ inverse. Eĉ en malsekaj regionoj, la loko el kiu fluado startas en la plej malgrandaj alfluantoj ĝenerale moviĝas supren reage al pliiĝo de precipitaĵo kaj malsupren pro ties manko aŭ kiam aktiva somerplantaro forigas akvon pro vaportranspirado. Normale sekaj riveroj en aridaj zonoj povas sekiĝi somere kaj ekflui nur post la unuaj aŭtunaj pluvoj, kaj estas ofte identigitaj per regionaj nomon kiel "arroyo" (rojo) en la hispana, uedo en araba ktp. Fandakvo el grandaj hajlŝtormoj povas krei miksaĵojn de akvo, hajlo kaj sablo aŭ grundo, formante portempajn riverojn.

Nomigo kaj klasigo redakti

Rivernomoj redakti

La ĉefa rivero kutime estas difinita kiel la plej akvenhava fluaĵo (ĉu averaĝa ĉu maksimuma) aŭ la plej longa aŭ tiu kun plej granda areo drenbaseno. Tiu koncepto de ĉefa rivero, same kiel tiu de ekfluo de rivero aŭ la distingo inter ĉefa rivero kaj alfluanto, estas arbitra kaj tio resultas ofte en polemikoj kaj sciencaj malprecizecoj. En multaj kazoj aperas duboj pri la nomo kaj itinero de la riveroj, ĉefe ĉe riverbasenoj de heterogena tereno kaj de granda etendo, en kiuj ne ekiztis komuna ĝenerala kriterio pri la dimensioj de la ĉefa rivero kaj de ĝiaj alfluantoj. En aliaj kazoj, ekzistas variaj nomoj por unu rivero, laŭlonge de ĝis itinero. Ekzemploj de riveroj kies nomoj estis diskutitaj en rilato al loko en kiu oni povu fiksi la ekfluon aŭ kun alfluantoj plej gravaj ol la ĉefa rivero oin povas mencii jenajn:

 
Amazono mateniĝe. Amazono estas unu el la riveroj kiuj plej kreis nomigajn problemojn.
  • La rivero Amazono, kun tri gravaj alfluantoj en ĝia supra parto (nome Marañón, Ucayali, Huallaga) kvankam en tiu kazo estis ĝenerala interkonsento por kompreni Ucayali, laŭ la fluejo de la rivero Apurímac, kies ekfluo estas en Misti, Arequipa, Peruo, kiel la vera Amazono.[7]
  • Nilo, formita per la kunfluejo de la Blanka Nilo kaj de la Blua Nilo.[8]
  • Orinoko, kun alfluanto pli longa ol la propra Orinoko en la loko de ĝia kunfluejo, nome la rivero Guaviare.[9]
  • Miño, kun alfluanto pli longa kaj pli akvenhava ĉe la kunfluejo, nome la rivero Sil.
  • Misisipo-Misuri, estante la alfluanto (Misuri) pli longa ol la ĉefa rivero, kvankam ne pli akvoenhava, ĉe la kunfluejo.
  • Gvadalkiviro, formita en la supra parto de la rivero laŭ tiu nomo sed en ĝia kunfluejo kun la Malgranda Gvadiano, kiu estas ĝis tie pli longa ol Gvadalkiviro mem.

En aliaj okazoj, unu rivero havas diversajn nomojn laŭlonge de ĝia itinero, speciale en la kazoj en kiuj formiĝas brakoj aŭ kanaloj el sama dekomenca fluejo kaj ĉiu el tiuj brakoj ricevas diferencan nomon. Tiu estis la okazo de la rivero Apure (Apure Seco, Apure Viejo kaj Apurito). Ankaŭ la rivero Magro povus esti inkludita en tiu kazo (Rambla de la Torre, rivero Magro, Alcalá, Rambla de Algemesí, inter aliaj.)

Tipoj de riveroj redakti

La riveroj povas esti klasitaj laŭ diversaj vidpunktoj, inter kiuj elstaras jenaj:

  • Laŭ la periodo de aktiveco, riveroj povas esti konstantaj, laŭsezonaj, transiraj kaj elalilokaj.[10]
  • Laŭ geometriomorfologio, rivero aŭ riverero povas esti klasita en jenaj kategorioj: rektalinia, sinua, meandra, anastomoza, kun insuloj, en estuaro, en marĉomanglaro, en deltoj.[11]
  • Laŭ aĝo, riveroj povas klasiĝi en junaj, maturaj aŭ maljunaj.[12]
  • Laŭ kondiĉoj de stabileco, oni povas konsideri sektoron de fluejo kun stabileco stateca, dinamika, ku dinamika nestabileco aŭ kun morfologia nestabileco.[13]
  • La sektoroj de riveroj povas esti klasitaj kiel de alta montaro, de montaro, de montardeklivaro, intermeza kaj de ebenaĵo.[14]
  • Laŭ gradoj de flulibereco, riveroj povas klasiĝi kiel havantaj unu, du aŭ tri gradojn de libereco.[15]
  • Laŭ la materialo de la marĝenoj kaj de la grundo, oni povas konsideri ilin kiel adheraj, neadheraj, kirasitaj, bone gradigitaj aŭ kun etenda granulometrio, mabone gradigitaj aŭ kun granulometrio unuforma materialojn.[16]
  • Laŭ la kondiĉoj de solida transporto, oni povas konsideri tri tipojn de fluejoj: nome stabila, eroziebla kaj stokanta.[17]

Biologio redakti

 
Ĉielarka truto, Oncorhynchus mykiss. Trutoj estas inter la plej konataj fiŝoj de riveroj.

La flaŭro kaj faŭno de la riveroj estas diferenca disde tiu kiu troveblas en la oceanoj ĉar la akvo havas diferencajn karakterojn, speciale pro la salenhavo.[18][19] La specioj kiuj vivas en la riveroj devis adaptiĝi al akvoforto kaj al nivel-diferencoj. Tamen, ekzistas nombraj esceptoj, kiel ĉe la salmoj kiuj ovodemetas en la supraj aŭ montaraj basenpartoj de la riveroj,[20] aŭ ĉe la ŝarkoj de nesala akvo de Nikaragvo, kaj ankaŭ ĉe la marspecioj kiuj eniras en la oceanaj deltoj portitaj de la alta tajdo kaj oceanaj fluoj, kiel okazas en la deltoj de Orinoko kaj de Amazono. Simile okazas ĉe la estuaroj de la riveroj, kvankam tiuokaze la enirado de marspecioj en la riveroj kutime estas nur portempa dum la alta tajdo kiam fakte ŝanĝiĝas la salenhavo de la akvo.

Kelkaj fiŝoj de nesala akvo estas jenaj:

  • Angiloj: naskiĝas en la Sargasa Maro. La larvoj migras al eŭropaj kaj nordafrikaj riveroj, kien ili alvenas estinte trijaraĝaj (angilidoj). En la riveroj ili vivos inter 4 kaj 10 jarojn, kiam ili ekfaras sian reproduktan migradon al la loko en kiu ili naskiĝis. La plenkreskuloj mortiĝas post reproduktiĝi;
  • Katfiŝo, en Centra kaj Suda Amerikoj;
  • Bramo: vivas en mildaj fluaĵoj;
  • Piranjo, en la riveroj de Sudameriko;
  • Kaĉama, Colossoma macropomum, en Sudameriko;
  • Karpo;
  • Acipensero, granda eŭrazia fiŝo, el kies ovaroj oni fabrikas kaviaron;
  • Genro Gobio;
  • Ploto (Rutilus rutilus): ĝi adaptiĝas al ŝlimaj akvoj kvankam ĝi preferas helajn akvojn;
  • Salmo: naskiĝas en montarriveroj kun akvoj de rapida fliado kaj ŝtonethavaj grundoj. Post tri jarojs migras al la maro kaj revenas al la rivero por reproduktiĝi;
  • elektra angilo, aŭ gimnoto, (Sudameriko);
  • Truto de rivero: vivas en helaj kaj malvarmaj akvoj, riĉaj en oksigeno;
  • Barbio.

Rivero kaj la homo redakti

 
Akvomuelejo en Braine-le-Château, Belgio.

La rivero provizas la homon per multaj el liaj gravaj bezonoj. De akvo por trinki kaj akvumi la kampojn, ĝis akvo por lavi, fiŝoj kaj fekunda aluvia grundo, ĝis transportaj vojoj, kaj energio por propulsi akvomuelejojn kaj hidrelektrajn centralojn. La utilaj ecoj de la riveroj, kaj ankaŭ la damaĝoj, kiuj povas esti kaŭzitaj de ili (inundoj) instigis la loĝantojn de la rivera regiono disvolvi siajn kulturon, kapablojn kaj sciojn.

La plej fruaj kulturoj, ekestis ĉe la bordoj de grandaj riveroj. Antikva egipta kulturo disvolviĝis sur la bordoj de Nilo. La greka historiisto Herodoto nomas Egiption "la donaco de Nilo", kaj ĝi ja estas. Nilo superfluas ĉiujare, fine de junio, kaj fine de septembro estas plenigita per malhela aluvio, kaj fine de oktobro lasas riĉan kaj fekundan aluvian grundotavolon tra sia fluteritorio. Ĉiu egipta agrikulturo dependis de Nila tero kaj akvo, kaj egiptaj setlejoj koncentriĝis proksime al ĝiaj bordoj. Egipta kulturo donis al la mondo la 365-tagan kalendaron, kiun ĝi lernis per la regula konduto de Nilo. Novaj konstruaj metodoj ankaŭ disvolviĝis sur la bordoj de Nilo - la unua digo en la historio, konstruita en Egiptio ĉirkaŭ la 6-a jarcento a.K.

Aliaj kulturoj, ne malpli gravaj, estas la akadaj kaj sumeraj kulturoj, kiuj disvolviĝis en Mezopotamio sur la bordoj de la Eŭfrato kaj Tigriso. La fluo de ĉi tiuj riveroj ne estas tiel regula kaj antaŭvideblaj kiel Nilo, kaj eĉ iliaj inundoj estis pli severaj. La lokaj kondiĉoj devigis la loĝantojn disvolvi ĉirkaŭ 5 000 jarojn antaŭ nia tempo specialajn manierojn malhelpi inundojn, por irigacio, kaj eĉ por la provizado de akvo ene de la urboj kaj la konstruado de kanaloj por boatoj. La vasta uzo de la rivero, kaj la homaj rilatoj implikitaj, igis la babilonanojn, la unuajn leĝdonantojn en la praa mondo, aldoninte al siaj leĝoj specialajn leĝojn reguligantajn la uzon de la rivero kaj ĝia akvo.

Ankaŭ sur la bordoj de la rivero Induso en ĉe nuntempaj Barato kaj Pakistano disvolviĝis unu el la plej gravaj kulturoj en la mondo - la kulturo de la Indusa Valo. Ĉi tiu kulturo, kiu disvolviĝis antaŭ ĉirkaŭ 8 500 jaroj, havis pli ol kvindek urbojn, evoluintan agrikulturan vivon kaj progresintan sciencon. La grandaj urboj, Harapo kaj Mohenĝo-daro havis duetaĝajn domojn, bonevoluintan urboplanadon, kaj iujn el la unuaj urbaj kloakigaj sistemoj en la mondo.

Ankaŭ ĉe la Flava Rivero, en Ĉinio, floris antikva kulturo, unu el la plej malnovaj kulturoj en la mondo. La rivero, kies inundoj estas ege severaj, kaj eĉ estis nomata "funebro de Ĉinio", devigis loĝantojn disvolvi defendajn metodojn kontraŭ fortaj fluoj, kie kulturo jam disvolviĝis antaŭ ĉirkaŭ 7 000 jaroj.

La riverojn influis ne nur la materia kulturo, sed ankaŭ la spirita kulturo de siaj loĝantoj. La rivero Gango estas plej konata en Barato - la akvoj de la rivero estas konsiderataj sanktaj por hinduismo, kaj multaj homoj pilgrimas al ĝi, trinkas ĝian akvon kaj banas en ĝi, aŭ pilgrimas al la fonto de la rivero en Himalajo. .

Rivero kaj urbo redakti

 
Pontoj en Ulm super „Fischerviertel“ kaj la Danubo el Münster.

Kiel menciite, la rivero estis levilo por la disvolviĝo kaj kresko de kulturoj. Laŭlonge de la homa historio, ĝis la industria epoko, multaj urboj disvolviĝis laŭ riveroj, kaj sur riveraj estuaroj ĝis la maro. La fakto, ke rivero povus provizi multajn homajn bezonojn, faciligis la loĝadon laŭlonge ĝi. Malgrandaj vilaĝoj establitaj proksime al riveroj prosperis kaj fariĝis tra la jaroj grandaj kaj sukcesaj urboj. Kun la disvolviĝo de granda urbo ĉe la bordo de aparta rivero, la rivero fariĝis ĉefa transporta arterio konektanta la urbon al aliaj urboj aŭ al la vilaĝoj kaj urboj ĉirkaŭ ĝi, simile al modernaj aŭtovojoj. Multaj ĉefaj riveroj ligas grandajn kaj gravajn urbojn ĝuste tial. La rivero Danubo, ekzemple, kunligas kvar eŭropajn ĉefurbojn kaj multajn aliajn urbojn en pluraj landoj. La rivero Nilo konektas plej multajn ĉefajn urbojn en Egiptio kaj multaj aliaj urboj en pli sudaj afrikaj landoj.

La disvolviĝo de la urbo mem ĉe la rivero kutime okazas iom post iom tra la jarcentoj. La disvolva modelo de tiaj urboj tre similas ankaŭ en diversaj lokoj en la mondo kaj precipe en kontinenta Eŭropo. Plej multaj urboj kreskis el malgranda kampara kerno starigita sur unu el la riverbordoj. Ĉar la urbo kreskis kaj ĝia loĝantaro kreskis, la surkonstruita areo ĉirkaŭ la kerno disvastiĝis kaj haltis ĉe la riverbordo. Iam en ĝia vivo, la urbo atingis punkton, kie ĝi estis sufiĉe granda kaj riĉa por transiri la riveron. Kiam novaj domoj konstruitaj en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estis tro malproksimaj de la centro por fari pli oportune por la urbanoj transiri la riveron antaŭ la urbocentro, la urbo komencis disvolvi en ĉiuj direktoj kaj de ambaŭ bordoj de la rivero. ĉirkaŭ ĝia kerno. Kiel parto de ĉi tiu procezo, pontoj estis konstruitaj, kiuj kunligas la bordojn de la rivero kaj kreas urban kontinuecon malgraŭ la rivero transiranta la urbon en ĝia centro. Multaj urboj, kiuj tiel kreskis, eĉ vastigis la urbomurojn ĉiujn kelkajn generaciojn por protekti kiel eble plej grandan areon de la urbo kaj kapti la riveron en la areo inter la muroj.

Ekde la invento de la fervojo, la urba uzo de la rivero ŝanĝiĝis kaj novaj urboj disvolviĝis ĉirkaŭ fervojoj aŭ modernaj vojoj. Tamen tradiciaj urbocentroj de urboj, kiuj disvolviĝis ĉirkaŭ riveroj, restis pli-malpli centraj eĉ en la moderna epoko.

Iuj de la plej longaj kaj grandaj riveroj redakti

Plej longaj riveroj:

 
Nilo, la dua plej longa rivero de la mondo.
NomoLongo, kmNomoLongo, km
Amazono (+Ukajalo)7,025Mekongo4,500
Nilo (+Kagera)6,671Amuro (+Ŝilka-Onon) 4,440
Misisipo (+Misuro) 6,212Leno 4,400
Jangzio (Blua rivero) 5,800Kongo (+Lualabo) 4,320
Obo (+Irtiŝo)5,410Makenzio (+Atabasko) 4,240
Flava Rivero4,845Niĝero4,160
Parano (+Grande) 4,700Jeniseo4,092

Aliaj konataj riveroj:

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri rivero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[21]:

  •  
     Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero. 
  •  
     El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. 
  •  
     Ne moku riveron, ne atinginte la teron. 

Referencoj redakti

  1. «etimología». definiciona.
  2. Jennifer Chu (Julio 2012). River networks on Titan point to a puzzling geologic history. MIT Research. Alirita 24a de Julio 2012.
  3. O'Neill, Ian. Titan's 'Nile River' Discovered 12a de Decembro 2012
  4. Carr, M.H. (2006), The Surface of Mars. Cambridge Planetary Science Series, Cambridge University Press.
  5. Garde, R. J. (1995). History of fluvial hydraulics. New Age Publishers. p. 14. ISBN 81-224-0815-X. OCLC 34628134. [1]
  6. Garde, R. J. (1995). History of fluvial hydraulics. New Age Publishers. p. 19. ISBN 81-224-0815-X. OCLC 34628134.
  7. «Sistemas hidrográficos de Perú». El Biblote. Konsultita la 17an de junio 2021.
  8. Machado, Julius (25a de januaro 2009). «What's the Blue Nile and the White Nile? - Times of India». The Times of India (en angla). Konsultita la 17an de junio 2021.
  9. Silva, 2005, p. 79.
  10. Márquez, Jaime (1a de Aprilo 2014). «Los diferentes tipos de ríos». Universo Marino. Konsultita la 21an de junio 2021.
  11. Gracia kaj Maza, 1997, pp. 6-8.
  12. Gracia kaj Maza, 1997, p. 2.
  13. Gracia kaj Maza, 1997, pp. 2-3.
  14. Gracia kaj Maza, 1997, pp. 3-4.
  15. Gracia kaj Maza, 1997, p. 4.
  16. Gracia kaj Maza, 1997, p. 5.
  17. Gracia kaj Maza, 1997, p. 9.
  18. Cañedo, Miguel (22a de Marto 2016). «La salinización de los ríos y lagos: una amenaza silenciosa». U-Divulga. Konsultita la 21an de junio 2021.
  19. Fossatia, M.; Santoroa, P.; Mosqueraa, R.; Martíneza, C. (2014). «Flow, saline field and fine sediment dynamics in the Río de la Plata» [Dinámica de flujo, del campo salino y de los sedimentos finos en el Río de la Plata]. Ribagua - Revista Iberoamericana del Agua (en angla) 1 (1). ISSN 2386-3781. doi:10.1016/S2386-3781(15)30007-4. p. 48-63.
  20. Reyes, Isabel (23a de junio 2012). «Ciclo de vida: el asombroso viaje de los salmones». BioBioChile. Konsultita la 22an de junio 2021.
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-22.

Literaturo redakti

  • Gracia, Jesús; Maza, Jose Antonio (1997). «Morfología de los Ríos» (PDF). Manual de Ingeniería de Ríos (Instituto de Ingeniería de la UNAM) 11. Arkivita el la originalo la 20an de Oktobro 2013. Konsultita la 17an de junio 2021.
  • Jeffrey W. Jacobs. "Rivers, Major World". Water Encyclopaedia. [2]
  • Luna B. Leopold (1994). A View of the River. Harvard University Press. ISBN 0-674-93732-5. OCLC 28889034. ISBN.
  • Middleton, Nick (2012). Rivers: a very short introduction. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-958867-1.
  • Uwe A. Oster (eld.), Flüsse in Deutschland. Eine Kulturgeschichte, Darmstadt 2007.
  • Lexikon der Geowissenschaften, Akademischer Verlag Heidelberg-Berlin, Bd 1 (2000), paĝo 179 (Definition Bach)
  • Denis Diderot, Encyclopédie, ou Dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers, t. Quatorzième,‎ 1770, 808 p., p. 258
  • Jean-Antoine Fabre, Essai sur la théorie des torrens et des rivières, Paris, Bidault,‎ 1797, 284 p.
  • Pierre-Alain Roche, Jacques Miquel kaj Eric Gaume, Hydrologie quantitative: Processus, modèles et aide à la décision, Springer,‎ 2012, 590 p. (ISBN 2-8178-0105-9)
  • Silva, Gustavo (2005). Revista Geográfica Venezolana, ed. La cuenca del río Orinoco: visión hidrográfica y balance hídrico 46 (1a eldono). Mérida: Universidad de los Andes. ISSN 1012-1617.

Eksteraj ligiloj redakti