Orinoko

Riverego en Sudameriko

La rivero Orinoko (Orinoco) estas - kun longo de 2140 km - unu el la plej longaj en Sudameriko kaj la kvara en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo). La tuta rivero situas sur la teritorio de Venezuelo. La fonto troviĝas en la apudo de Parima ĉe la limo al Brazilo. De ĉi tie la rivero fluas okcidenten, tiam norden kaj poste orienten al Atlantika Oceano, en kiun ĝi fine enfluas. Ĝian delton konsistigas marĉoj kun areo de 41.000 km², famaj pro sia bestmulteco.

Orinoko
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 140 km
Akvokolekta areo 880 000 km²
Averaĝa trafluo 36 000 m³/s
Fluo
Geografio
Landoj Venezuelo
Regionoj [[]]
vdr
Mapo de la baseno de Orinoko

Tra la brako Kasikiaro (hispane Brazo Casiquiare) Orinoko ligiĝas al la Río Negro. Tio estas unu el malmultaj ekzemploj de forkiĝo de granda rivero. Ĉar Negro fluas en Amazonon, kiu fine atingas Atlantikon, la akvoj de Orinoko fine rekuniĝas.

Esploro de la Orinoko redakti

La unua mapo, en kiu troviĝas la Orinoko, estas de 1529 kaj estis farata de Diego Ribeiro.

Sed tiom malfrue kiel la 18-a jarcento okazis la unua granda ekspedicio, gvidata de José Solano. Ekde la supra valo de la Orinoko ili venis ĝis la Río Negro. En 1800, la germana esploristo Alexander von Humboldt kaj la franca botanikisto Aimé Bonpland faris ekspedicion de la enfluo de la Río Apure ĝis en la supran Orinoko-valon, kaj kolektis gravajn informaciojn pri la plantoj kaj bestoj de la rivero.

La fonto de la Orinoko tamen estis trovata nur novembre de 1951 fare de venezuelaj esploristoj en la Sierra Parima proksime al la brazila limo.

Ekologio redakti

 
Malgranda riverero de Orinoko, Ŝtato Amazonio.

Biogeografie la Orinoko troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto.

Orinokio en hispana Orinoquía [orinoKIa]],[1]​ konata ankaŭ kiel Llanos Orientales (Orientaj Ebenaĵoj), estas unu el la 6 naturaj regionoj de Kolombio. Ĝi estas situa oriente de la lando, lima norde kaj oriente kun Venezuelo, sude kun Amazonio kaj oriente kun la regiono de Andoj. Determinita de la baseno de la rivero Orinoko, estas ekosistemo kiu karakteriziĝas ĉar estas ebenaĵo.

Teritorie redakti

Orinokio en hispana Orinoquía [orinoKIa], konata ankaŭ kiel Llanos Orientales (Orientaj Ebenaĵoj), estas unu el la 6 naturaj regionoj de Kolombio. Ĝi estas situa oriente de la lando, lima norde kaj oriente kun Venezuelo, sude kun Amazonio kaj oriente kun la regiono de Andoj. Determinita de la baseno de la rivero Orinoko, estas ekosistemo kiu karakteriziĝas ĉar estas ebenaĵo.

Alfluantoj redakti

Notoj redakti

  1. IGAC. Regiones Naturales de Colombia [mapo], eldono 1997, 1:5000000. [1] Arkivigite je 2013-12-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5an de februaro 2018.

Literaturo redakti

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/11, paĝo 20: Orinoko-delto: indianoj, marĉoj, arbarego verkita de Werner Schad.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti