La Tutmondaj 200, (angle : Global 200 [gloŭbl tuhandrd]) estas listo de nuntempe 238 regionoj (kunigitaj ekoregionoj) difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel karakterizaj por la plej gravaj tipoj de tersupraĵaj, maraj, kaj dolĉakvaj biomoj.

La elekto de tiuj ĉi ekoregionoj sin apogas sur diversaj kriterioj kiaj: la riĉeco je specioj; la endemia karaktero de tiuj ĉi specioj; la unika karaktero de la taksonoj plej evoluintaj; la ekzisto de aparta situacio; la malofteco de la tipo de vivejo asociata.

La Monda Natur-Fonduso atribuas konservadan staton al ĉiu tutmondaj 200-regiono el la listo : endanĝerigata; vundebla; relative starema aŭ sendifekta. Pli ol duono de tiuj ĉi ekoregionoj estas taksitaj kiel endanĝerigataj.

Klasifiko laŭ biomoj redakti

 
Nubarbaro de Kinabalu-Monto, Borneo
 
Ruĝa Maro.

Temas interalie pri :

  • 142 tersupraĵaj ekoregionoj klasifikataj je 14 biomoj
  1. Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
  2. Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
  3. Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
  4. Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
  5. Mezvarmaj koniferarbaroj
  6. Arbaroj borealaj, tajgo
  7. Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
  8. Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
  9. Inunditaj herbejoj kaj savanoj; ekzemploj : saharaj inunditaj herbejoj, evergladoj, pantanalo;
  10. Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
  11. Tundroj
  12. Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
  13. Dezertoj kaj kserofitaroj
  14. Mangrovoj
  • 53 dolĉakvaj ekoregionoj klasifikataj je 7 biomoj
  1. Riveroj ( 7 ) : Amazono-rivero kaj inunditaj arbaroj, Jangzio-rivero kaj lagoj, Kolorado, Kongo-rivero kaj inundidaj arbaroj, Mekongo, Malsupra Misisipo, Orinoko-rivero kaj inunditaj arbaroj
  2. Riveraj fontejoj ( 5 )
  3. Riverdeltoj ( 6 ) : Riverdelto de Danubo, Riverdelto de Leno, Riverdelto de Volgo
  4. Riveretoj ( 21 )
  5. Lagejoj ( 4 )
  6. Lagoj ( 7 ) Ekzemplo : Bajkalo, Lago Biŭa
  7. Fluejoj sekaj ( 3 )
  • 43 maraj ekoregionoj klasifikataj je 5 biomoj
  1. Medioj polusaj; Ekzemplo : Beringa Maro
  2. Maroj internaj kaj regionoj marbordaj moderaj; Ekzemploj : Japana Maro, Mediteraneo, Oĥotska Maro, Orientĉina Maro
  3. Marfluoj moderaj
  4. Marfluoj subtropikaj; Ekzemplo : Kalifornia Golfo
  5. Koralrifoj; Ekzemploj : Araba Maro, Suda Kariba Maro, Paskinsulaj koralrifoj, Ruĝa Maro

Fundo redakti

 
Lago Bajkalo dum vintro.

Entute la Monda Natur-Fonduso identigis 867 tersupraĵajn ekoregionojn, krome dolĉakvajn kaj marajn ekoregionojn. La celo de tiu klasado estas, ke la tuta gamo de la ekosistemoj estu reprezentita en regiona naturprotekta kaj disvolviĝa strategioj. El tiuj ekoregionoj, la WWF elektis la Tutmondaj 200 kiel la plej decidajn por la konservado de la monda biodiverseco. La listo de la Tutmondaj 200 nuntempe ampleksas 238 ekoregionojn, tio estas 142 tersupraĵajn, 53 dolĉakvajn, kaj 43 marajn ekoregionojn.

Naturprotektantoj ĝenerale enfokusigas la konservadon de la tropikaj humidaj foliarbaroj (komune konataj kiel tropikaj pluvarbaroj) ĉar oni taksas ke ili gastigas duonon de la specioj de la mondo. Aliflanke la Monda Natur-Fonduso decidis ke pli kompleta strategio por la konservado de la monda biodiverseco ankaŭ konsideru la aliajn speciojn, kune kun la ekosistemoj kiuj subtenas ilin.

Pluraj biomoj, kiaj la Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj, estas pli endanĝerigitaj ol la tropikaj humidaj arbaroj. Tial tiuj postulas laŭan protektan agadon. WWF konfirmas ke kvankam konservada agado tipe okazas je landa nivelo, modeloj de biodiverseco kaj ekologiaj procezoj (ekzemple : migrado) ne estas ligitaj al ŝtataj limitoj. Pro tio ĉi oni nepre bezonas ekoregiono-bazitajn strategiojn.

Klasifikado redakti

Historie, zoologoj kaj botanikistoj estas disvolvintaj diversajn klasifikadajn sistemojn kiuj konsideras la plantajn kaj bestajn komunumojn de la mondo. Du el la mondvastaj klasifikaj sistemoj estis sintezigitaj fare de Miklos Udvardy en 1975.

La tersupraĵo povas esti dividita en ok biogeografiajn regnojn (kiuj la WWF nomas ekozonoj). Tiuj ĉi reprezentas la ĉefajn tersupraĵaj komunumojn de bestoj kaj plantoj, kaj estas sintezo de antaŭaj sistemoj de flaŭraj provincoj kaj faŭnaj regionoj. La bioma sistemo klasifikas la mondon en ekosistemajn tipojn ( ekzemple arbarojn, herbejojn, k.t.p. ). Ilia bazo estas klimato kaj vegetaĵaro. Ĉiu biogeografia regno ampleksas multajn biomojn, kaj biomoj troviĝas tra pluraj biogeografiaj regnoj.

Sistemo de biogeografiaj provincoj estis disvolvita por identigi specifajn geografiajn areojn en ĉiu biogeografia regno kiuj apartenas al kohera bioma tipo, kaj kunhavas diferencajn plantajn kaj bestajn komunumojn. La sistemo de la Monda Natur-Fonduso reprezentas plian rafinon de la bioma sistemo (la WWF parolas pri "ĉefaj vivejo-tipoj"), biogeografiaj regnoj, kaj biogeografiaj provincoj (la tipologio de la WWF subdividas plimulton de la biogeografiaj provincoj en pli malgrandajn ekoregionojn).

Tutmondaj 200 : Tersupraĵaj redakti

Tersupraĵaj tutmondaj 200-regionoj
Kodo Kunigita ekoregiono Ekozonoj Biomoj Landoj
001 Gvineaj humidaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Benino -   Ebura Bordo -   Ganao -   Gvineo -   Liberio -   Sieraleono,   Togolando
002 Kongaj marbordaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Angolo -   Kameruno -   Demokratia Respubliko Kongo -   Ekvatora Gvineo-   Gabono -   Niĝerio -   Santomeo kaj Principeo -   Respubliko Kongo
003 Kamerunaj altebenaĵaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kameruno -   Niĝerio -   Ekvatora Gvineo
004 Nordorient-kongaj humidaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Centr-Afrika Respubliko -   Demokratia Respubliko Kongo
005 Centra-kongaj humidaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
006 Okcident-kongaj humidaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kameruno -   Centr-Afrika Respubliko -   Demokratia Respubliko Kongo -   Gabono -   Respubliko Kongo
007 Albert-riftaj montarbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Birmo -   Burundo -   Demokratia Respubliko Kongo -   Ruando -   Kenjo -   Ugando
008 Orientafrikaj marbordaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kenjo -   Somalio -   Tanzanio
009 Orientafrikaj montarbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kenjo -   Tanzanio
010 Madagaskaraj arbaroj kaj arbustaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Madagaskaro
011 Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Maŭricio, Reunio (  Francio),   Sejŝeloj
012 Sulavesaj humidaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Indonezio
013 Molukaj humidaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Indonezio
014 Sud-novgvineaj malaltaĵaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Indonezio -   Papuo-Nov-Gvineo
015 Novgvineaj montaraj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Indonezio -   Papuo-Nov-Gvineo
016 Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo -   Salomonoj -   Vanuatuo
017 Kvinslandaj tropikaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Aŭstralio
018 Novkaledoniaj pluvarbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Nova Kaledonio (  Francio)
019 Lordhovaj kaj norfolkinsulaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Aŭstralio
020 Sudokcident-ghataj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Barato
021 Sri-Lankaj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Srilanko
022 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Ĉinio -   Laoso -   Birmo -   Tajlando -   Vjetnamio
023 Sudorient-ĉinaj kaj hajnanaj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Ĉinio -   Vjetnamio
024 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Tajvano
025 Anamit-montaraj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kamboĝo -   Laoso -   Vjetnamio
026 Sumatraj malataĵaj kaj montaraj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Indonezio
027 Filipinaj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Filipinoj
028 Palavanaj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Filipinoj
029 Kajah-Karen-Tenaserimaj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Birmo -   Tajlando
030 Duoninsul-malajziaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Barato -   Singapuro -   Tajlando
031 Borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Brunejo -   Indonezio
032 Rjukju-insulaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Japanio
033 Orient-dekkan-altebenaĵaj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Barato
034 Naga-Manipuri-Ĉin-montetaj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Bangladeŝo -   Barato -   Birmo
035 Kardamom-montaraj humidaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kamboĝo -   Tajlando
036 Okcident-javaj montarbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Indonezio
037 Grand-antilaj humidaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kubo -   Dominika Respubliko -   Haitio -   Jamajko
038 Talamankaj-istmaj pacifikaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kostariko -   Panamo
039 Ĉokoaj kaj darienaj humidaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kolombio -   Ekvadoro -   Panamo
040 Nord-andaj montarbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kolombio -   Ekvadoro -   Venezuelo -   Peruo
041 Marbord-venezuelaj montarbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Venezuelo
042 Gujanaj humidaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Brazilo - Franca Gujano -   Gujano -   Surinamo -   Venezuelo
043 Napaj humidaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Kolombio -   Ekvadoro -   Peruo
044 Rio Negro-Juruaj humidaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Brazilo -   Kolombio -   Peruo-   Venezuelo
045 Gujan-altaĵaj humidaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Brazilo -   Kolombio -   Gujano -   Surinamo -   Venezuelo
046 Centr-andaj jungaoj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Argentino -   Bolivio -   Peruo
047 Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Bolivio -   Bolivio -   Brazilo -   Peruo
048 Atlantikaj arbaroj Neotropiso Pluraj biomoj   Argentino -   Brazilo -   Paragvajo
049 Sudpacifik-insulaj arbaroj Pacifika ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Kukinsuloj (Nova Zelando) - Fiĝioj - Franca Polinezio - Niuo (Nova Zelando) - Samoo - Tongo - Valiso kaj Futuno (  Francio)
050 Havajaj tropikaj humidaj arbaroj Pacifika ekozono Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj   Usono
051 Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Madagaskaro
052 Malgrand-sundaj sekaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Indonezio
053 Novkaledoniaj sekaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Nova Kaledonio (  Francio)
054 Hindoĉinaj sekaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Kamboĝo -   Laoso -   Tajlando -   Vjetnamio
055 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj arbaroj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Barato
056 Meksikaj sekaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Gvatemalo -   Meksiko
057 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Kolombio -   Ekvadoro -   Peruo
058 Ĉikitaj sekaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Bolivio -   Brazilo
059 Atlantikaj sekaj arbaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Brazilo
060 Havajaj sekaj arbaroj Pacifika ekozono Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj   Usono
061 Pinaroj-kverkaroj de Orienta kaj de Okcidenta Sierra Madre Nearktiso Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj   Meksiko-   Usono
062 Grand-antilaj pinaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj   Kubo -   Dominika Respubliko -   Haitio
063 Centramerikaj pinaroj-kverkaroj Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj   Salvadoro -   Gvatemalo -   Honduro -   Meksiko -   Nikaragvo
064 Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Aŭstralio
065 Tasmaniaj mezvarmaj pluvarbaroj Aŭstralazia ekozono Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Aŭstralio
066 Novzelandaj mezvarmaj arbaroj Aŭstralazia ekozono Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Nov-Zelando
067 Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj Orientaliso Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Butano -   Ĉinio -   Barato -   Birmo -   Nepalo
068 Okcident-himalajaj mezvarmaj arbaroj Orientaliso Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Afganio -   Barato -   Nepalo -   Pakistano
069 Apalaĥaj kaj miksaj mezofitaj arbaroj Nearktiso Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Usono
070 Sudokcident-ĉinaj mezvarmaj arbaroj Palearktiso Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Ĉinio
071 Rusaj ekstrem-orientaj mezvarmaj arbaroj Palearktiso Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Rusio
072 Pacifikaj moderaj pluvarbaroj Nearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Kanado -   Usono
073 Klamat-Siskijuaj arbaroj Nearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Usono
074 Arbaroj de Sierra Nevada Nearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Usono
075 Sudorientaj koniferaj kaj foliaj arbaroj Nearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Usono
076 Valdiviaj moderaj pluvarbaroj-Arbaroj de Insularo Juan Fernández Neotropiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Argentino -   Ĉilio
077 Eŭrop-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj Palearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Albanio -   Alĝerio -   Andoro -   Aŭstrio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Bulgario -   Kroatio -   Ĉeĥio -   Francio -   Germanio -   Grekio -   Italio -   Liĥtenŝtejno -   Nord-Makedonio -   Maroko -   Pollando -   Rumanio -   Rusio -   Slovakio -   Slovenio
078 Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj Palearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Armenio -   Azerbajĝano -   Bulgario -   Kartvelio -   Irano -   Rusio -   Turkio -   Turkmenio
079 Altajaj-Sajanaj montaraj arbaroj Palearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Ĉinio -   Kazaĥio -   Mongolio -   Rusio
080 Hengduan-Ŝanaj koniferaroj Palearktiso Mezvarmaj koniferarbaroj   Ĉinio
081 Tajgoj de Lago Muskva-Slave Nearktiso Tajgoj   Kanado
082 Kanada tajgo Nearktiso Tajgoj   Kanado
083 Ural-montara tajgo Palearktiso Tajgoj   Rusio
084 Orient-siberia tajgo Palearktiso Tajgoj   Rusio
085 Kamĉatkaj tajgo kaj herbejoj Palearktiso Tajgoj   Rusio
086 Akacio-savanoj de Korno de Afriko Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Eritreo -   Etiopio -   Kenjo -   Somalio -   Sudano
087 Orientafrikaj akacio-savanoj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Etiopio -   Kenjo -   Sudano -   Tanzanio -   Ugando
088 Centraj kaj orientaj mjombaroj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Angolo -   Bocvano -   Burundo -   Demokratia Respubliko Kongo -   Malavio -   Mozambiko -   Namibio -   Tanzanio -   Zambio -   Zimbabvo
089 Sudanaj savanoj Afrotropiso Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Kameruno -   Centr-Afrika Respubliko -   Ĉado -   Niĝerio -   Demokratia Respubliko Kongo -   Eritreo -   Etiopio -   Kenjo -   Sudano -   Ugando
090 Nordaŭstraliaj kaj transflajaj savanoj Aŭstralazia ekozono Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Aŭstralio -   Indonezio -   Papuo-Nov-Gvineo
091 Teraj-Duaraj savanoj kaj herbejoj Orientaliso Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Bangladeŝo -   Butano -   Barato -   Nepalo
092 Llanos Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Kolombio -   Venezuelo
093 Cerado Neotropiso Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Bolivio -   Brazilo -   Paragvajo
094 Norda prerio Nearktiso Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Kanado -  Usono
095 Patagona stepo Neotropiso Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Argentino -   Ĉilio
096 Daŭria stepo Palearktiso Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj   Ĉinio -   Mongolio -   Rusio
097 Inunditaj herbejoj kaj savanoj de Sudd kaj Sahelo Afrotropiso Inunditaj herbejoj kaj savanoj   Kameruno -   Ĉado -   Etiopio -   Malio -   Niĝero -   Niĝerio -   Sudano -   Ugando
098 Zambezaj inunditaj herbejoj Afrotropiso Inunditaj herbejoj kaj savanoj   Angolo -   Bocvano -   Demokratia Respubliko Kongo -   Malavio -   Mozambiko-   Namibio -   Tanzanio -   Zambio
099 Ran-Kuĉaj inunditaj herbejoj Orientaliso Inunditaj herbejoj kaj savanoj   Barato -   Pakistano
100 Evergladaj inunditaj herbejoj Neotropiso Inunditaj herbejoj kaj savanoj   Usono
101 Pantanalaj inunditaj savanoj Neotropiso Inunditaj herbejoj kaj savanoj   Bolivio -   Brazilo -  Paragvajo
102 Etiopaj Altaĵoj Afrotropiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Eritreo -   Etiopio -   Sudano
103 Montara mozaiko de herbejo kaj arbaro de suda Rifto Afrotropiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Malavio -   Mozambiko -   Tanzanio -   Zambio
104 Orientafrikaj arbustetaroj Afrotropiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Demokratia Respubliko Kongo -   Kenjo -   Ruando -   Tanzanio -   Ugando
105 Drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj duonarbaroj Afrotropiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Sud-Afriko -   Lesoto -   Svazilando
106 Centra-montaraj sub-altmontaraj herbejoj Aŭstralazia ekozono Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Indonezio -   Papuo-Nov-Gvineo
107 Kinabalu-montaj arbustaroj Orientaliso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Malajzio
108 Paramo de nordaj Andoj Neotropiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Kolombio -   Ekvadoro -   Peruo -   Venezuelo
109 Centr-andaj sekaj punaoj Neotropiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Argentino -   Bolivio -   Ĉilio -   Peruo
110 Tibet-altebenaĵa stepo Palearktiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Afganio -   Ĉinio -   Barato -   Pakistano  Taĝikio
111 Mezaziaj montara stepo kaj duonarbaroj Palearktiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Afganio -   Ĉinio -   Kazaĥio -   Kirgizio -   Taĝikio -   Turkmenio -   Uzbekio
112 Orient-himalajaj alpaj herbejoj Palearktiso Montaraj herbejoj kaj arbustaroj   Butano -   Ĉinio -   Barato -   Birmo-   Nepalo
113 Alaska nord-dekliva marborda tundro Nearktiso Tundroj   Kanado -   Usono
114 Kanada malaltaĵa arkta tundro Nearktiso Tundroj   Kanado
115 Finnoskaninavaj alpaj tundro kaj tajgo Palearktiso Tundroj   Finnlando -   Norvegio -   Rusio -   Svedio
116 Tajmira kaj rusa marbordaj tundroj Palearktiso Tundroj   Rusio
117 Ĉukota marborda tundro Palearktiso Tundroj   Rusio
118 Finboso Afrotropiso Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj   Sud-Afriko
119 Sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj Aŭstralazia ekozono Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj   Aŭstralio
120 Sud-aŭstraliaj arbedaroj kaj duonarbaroj Aŭstralazia ekozono Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj   Aŭstralio
121 Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj Nearktiso Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj   Meksiko -   Usono
122 Ĉilia matoralo Neotropiso Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj   Ĉilio
123 Mediteranea regiono Palearktiso Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj   Albanio,   Alĝerio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Bulgario,   Hispanio, Kanarioj (  Hispanio),   Kroatio,   Kipro,   Egiptio,   Francio,   Ĝibraltaro,   Grekio,   Irako,   Israelo,   Italio,   Jordanio,   Libano,   Libio,   Nord-Makedonio, Madejro (  Portugalio),   Malto,   Monako,   Maroko,   Portugalio,   San-Marino,   Slovenio,   Hispanio,   Sirio,   Tunizio,   Turkio, Okcidenta Saharo (Maroko)
124 Namibo-Karuo-Kaoko-Dezertoj Afrotropiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Angolo,   Namibio,   Sud-Afriko
125 Madagaskaraj veprejoj Afrotropiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Madagaskaro
126 Sokotraj kserofitaroj Afrotropiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Jemeno
127 Arab-altaĵaj duonarbaroj kaj kserofitaroj Afrotropiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Omano -   Sauda Arabio -   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj -   Jemeno
128 Karnavonaj kserofitaroj Aŭstralazia ekozono Dezertoj kaj kserofitaroj   Aŭstralio
129 Tanamia kaj grand-sabla dezertoj Aŭstralazia ekozono Dezertoj kaj kserofitaroj   Aŭstralio
130 Sonora-Dezerto-Dezerto de Malsupra Kalifornio Nearktiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Meksiko -   Usono
131 Ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertoj Nearktiso/Neotropiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Meksiko -   Usono
132 Galapagaj kserofitaroj Neotropiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Ekvadoro
133 Atakama-Seĉura-Dezertoj Neotropiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Ĉilio -   Peruo
134 Centraziaj dezertoj Palearktiso Dezertoj kaj kserofitaroj   Kazaĥio -   Kirgizio -   Uzbekio -   Turkmenio
135 Gvinea-golfaj mangrovoj Afrotropiso Mangrovoj   AngoloKameruno -   Demokratia Respubliko Kongo -   Ekvatora Gvineo -   Gabono -   Ganao -   Niĝerio
136 Orientafrikaj mangrovoj Afrotropiso Mangrovoj   Kenjo -   Mozambiko -   Somalio -   Tanzanio
137 Madagaskaraj mangrovoj Afrotropiso Mangrovoj   Madagaskaro
138 Novgvineaj mangrovoj Aŭstralazia ekozono Mangrovoj   Indonezio -   Papuo-Nov-Gvineo
139 Sundarbanaj mangrovoj Orientaliso Mangrovoj   Bangladeŝo -   Barato
140 Grand-sundaj mangrovoj Orientaliso Mangrovoj   Brunejo -   Indonezio -   Malajzio
141 Gujanaj-amazonaj mangrovoj Neotropiso Mangrovoj   Brazilo - Franca Gujano -   Surinamo -   Trinidado kaj Tobago -   Venezuelo
142 Panama-golfaj mangrovoj Neotropiso Mangrovoj   Kolombio -   Ekvadoro -   Panamo -   Peruo


Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • angle Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC.
  • angle Olson, D.M., and Dinerstein, E. 1998 : The Global 200 : a representation approach to conserving the Earth’s distinctive ecoregions, Conservation Biology, 12:502-515.
  • angle Olson, D., Dinerstein, E., Abell, R., Allnutt, T., Carpenter, C., McClenachan, L., D'Amico, J., Hurley, P., Kassem, K., Strand, H., Taye, M., and M. Thieme. 2000 : The Global 200. A representation approach to conserving the earth's distinctive ecoregions. World Wildlife Fund, Washington, DC.
  • angle Olson, David M. e.a. 2001 : Terrestrial ecoregions of the world : a new map of life on earth, BioScience, 51/11: 933-938.
  • angle Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine, Prepared as a contribution to UNESCO's Man and the Biosphere Programme, Project No. 8., IUCN, Morgues, Suisse.
  • angle Wikramanayake, Eric; Dinerstein, Eric; Loucks, Colby J.; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.

Eksteraj ligiloj redakti

Ann. Missouri Bot. Gard., 89: 199–224. 2002.