Nearktiso

Ekozono kiu apleksas Nordamerikon kaj parton de Centramerikon

La nearktiso, nearktisa ekozono [noto 1]novarktiko[1] estas unu el la ok ekozonoj, aŭ biogeografiaj regnoj, kiuj subdividas la tersupraĵon [noto 2].

Nearktiso
ekoregiono
ekozono [+]
Koordinatoj48° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ U (mapo)48-100Koordinatoj: 48° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Nearktiso (Tero)
Nearktiso (Tero)
Vikimedia Komunejo:  Nearctic [+]
vdr
Mapo de la ekoregionoj en la nearktisa ekozono. Estas aldonataj ankaŭ kelkaj ekoregionoj el la neotropisa kaj el la pacifika ekozonoj.

Tiu ekozono kovras la plimulton de Nordameriko, inkluzive de Gronlando kaj la nordaj kaj centraj montaroj de Meksiko. La sudaj partoj de Meksiko kaj Florido, same kiel Centrameriko kaj la Karibaj Insuloj apartenas al la neotropiso, kune kun Sudameriko.

Plej gravaj ekologiaj partoj redakti

 
Tundro kaj glaĉero, Nacia Parko Jasper, Alberto, Kanado.
 
Pina-kverka arbaro, Okcidenta Patrinmontaro, Ĉiuaŭo, Meksiko.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la nearktisan ekozonon en kvar ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povintaj enteni diverstipajn vivejojn, sed prezentantaj fortajn biogeografiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

Laŭrenc-tabula ekoprovinco redakti

Ĝi etendiĝas ĉirkaŭ la plej norda parto de la kontinento, ekde la Aleutaj insuloj ĝis Novlando. La ekoprovinco ampleksas la arktan tundron kaj la borealajn arbarajntajgajn ekoregionojn.

Orient-nordamerika ekoprovinco redakti

Tiu ĉi ekoprovinco entenas la mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn de orienta Usono kaj sudorienta Kanado , la preriojn de la Vastaj Ebenaĵoj de centra Usono kaj sudcentra Kanado, kaj la mezvarmajn koniferarbarojn de sudorienta Usono.

Okcident-nordamerika ekoprovinco redakti

Ĝi enhavas la mezvarmajn koniferarbarojn de la marbordaj kaj montaraj teritorioj de suda Alasko kaj okcidenta Usono ekde Pacifika Oceano ĝis Rokmontaro, plie la vintre malvarmajn intermontarajn duondezertojn kaj sekajn kserofitajn veprejojn, la klimate mezvarmajn preriojn kaj la arbedarojn de okcidenta Usono.

Nord-meksika ekoprovinco redakti

 
Arbaro de Monta lariko (Larix lyallii), Rokmontaro, Kanado.

Tiu ĉi ekoprovinco etendiĝas sur la malvarmvintraj duondezertoj kaj kserofitaroj de norda Meksiko kaj sudorienta Usono, inkluzive de la duondezertoj de Ĉiuaŭa Dezerto, Sonora-Dezerto kaj Mojave-Dezerto, plie la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Kalifornio kaj la modere varmaj kaj subtropikaj pinaj- kaj pinaj-kverkaj arbaroj. Ĝi ankaŭ inkludas la montarajn arbarojn de Arizono kaj la pinarojn-kverkarojn de Okcidenta Patrinmontaro, de Orienta Patrinmontaro, de Sierra Juarez kaj de San Pedro Martir.

Historio redakti

Kvankam Nordameriko kaj Sudameriko nuntempe estas ligitaj per la Istmo de Panamo, tiuj kontinentoj estis disigitaj dum proksimume 180 milionoj da jaroj, kaj disvolvigis tre diferencajn plantajn kaj bestajn kladogenezajn idarojn. Kiam la malnova superkontinento Pangeo fendis duen antaŭ ĉirkaŭ 180 milionoj da jaroj, Nordameriko restis ligita al Eŭrazio kiel parto de la superkontinento Laŭrazio, dum Sudameriko estis parto de la superkontinento Gondvano. Poste Nordameriko disfendiĝis de Eŭrazio. Nordameriko estis ligita per terpontoj kaj al Azio kaj al Sudameriko ekde tiam. Tiu permesis la plantajn kaj bestajn interŝanĝojn inter la kontinentoj.

 
Miksa foliarbaro, Yancey Countey, Norda Karolino, orienta Usono.

Antaŭa terponto trans la Beringa Markolo inter Azio kaj Nordameriko permesis al multaj plantoj kaj bestoj moviĝi inter tiuj kontinentoj, kaj la nearktisa kaj palearktisa ekozonoj havas multajn komunajn speciojn. Tial foje la du ekozonoj estas konsiderataj kiel nur unu holarktisa ekozono. Multaj grandaj bestoj, aŭ megafaŭno, ampleksante ĉevalojn, kamelojn, mamutojn, mastodontojn, grundajn bradipojn, smilodontojn, la gigantan mallong-vizaĝan urson (Arctodus simius), kaj la gepardon , estiĝis formortintaj en Nordameriko fine de la Plejstoceno je kio estas nomata la holocena formorta evento. Tiam, samtempe la unuaj indikoj de homoj aperis. Antaŭe, oni opiniis ke la megafaŭnaj formortoj estis kaŭzitaj de la klimata ŝanĝiĝo, sed multaj scienculoj nuntempe kredas ke, kvankam la klimata ŝanĝiĝo kontribuis al tiuj formortoj, la primara kaŭzo estis ĉasado far nov-alvenintaj homoj aŭ, rilate al certaj grandaj karnomanĝuloj, formorto rezultis el la maloft-estiĝinteco de la kaptaĵoj. La amerika bizono (Bison bison), la bruna urso (Ursus arctos), kaj la kanada cervo (Cervus canadensis) ĉirkaŭ samtempe eniris Nordamerikon kiel la unuaj homoj, kaj rapide disvastiĝis, plenigante ekologiajn niĉojn kiuj restis malplenaj post la formorto de la nordamerika megafaŭno.

Flaŭro kaj faŭno redakti

 
Adenostoma sparsifolium, kalifornia ĉaparalomakiso, Usono.

Flaŭro kaj faŭno kiuj originis en la nearktisa ekozono redakti

Bestoj origine limigitaj al tiu ĉi ekozono :

Flaŭro kaj faŭno endemiaj en la nearktisa ekozono redakti

Unu birda familio, (Timaliinae) parenca al la Silviedoj , estas endemia en la nearktisa ekozono. La holarktisa ekozono ujas kvar endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).

La familioj Pleocomidae kaj Diphyllostomatidae (koleopteroj) estas endemiaj en la nearkta ekozono. La endemia muŝa specio Cynomya cadaverina (dipteroj) ankaŭ troviĝas grandnombre en tiu areo.

Endemiaj aŭ kvazaŭ endemiaj plantfamilioj de la nearktisa ekozono inkluzivas Crossosomataceae, Simmondsiaceae, kaj Limnanthaceae.

Listo de nearktisaj ekoregionoj redakti

Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NA0201 Sonoraj-sinolaaj transiraj subtropikaj sekaj arbaroj   Meksiko
Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NA0301 Bermudaj subtropikaj koniferaroj   Bermudo
NA0302 Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko,   Usono
NA0303 Orient-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko
Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj   Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj   Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj   Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj   Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj   Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj   Kanado,   Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo   Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj   Usono
Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto   Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj   Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro   Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj   Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj   Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno   Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj   Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro   Kanado,   Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj   Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto   Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada   Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj   Usono
Nearktisaj tajgoj
NA0601 Alaskaj montaraj tajgoj   Usono
NA0607 Jukona malaltaĵa tajgo de landinterna Alasko   Usono
NA0613 Nord-kordileraj arbaroj   Kanado
Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NA0701 Meksika-golfaj marbordaj herbejoj   Meksiko,   Usono
Nearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NA0810 Nordaj miksaj herbejoj   Kanado,   Usono
Nearktisaj tundroj
NA1103 Arkta marborda tundro   Kanado,   Usono
Nearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
NA1203 Kaliforniaj montaraj arbustaroj kaj duonarbaroj   Usono
Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto   Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro   Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto   Meksiko,   Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo   Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro   Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto   Usono
PA1310 Sonora-Dezerto   Meksiko,   Usono


Notoj redakti

  1. Tute ne temas pri arkta regiono, nek pri iu "nova arkto" ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn kaj subtropikajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivata de la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Nearctis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
  2. Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 362, ISBN 2-271-05816-3 france
    Néarctique (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l’Amérique du Nord. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
    [Néarctique (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion (pli-malpli !) respondanta al Nordameriko. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]

Referencoj redakti

  1. http://cindymckee.com/librejo/zoo-geog.pdf Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Støp-Bowitz "Elementa Zoogeografio" 1976 pri Teraj regionoj (p. 24).

Bibliografio redakti

  • angle Flannery, Tim 2001: The Eternal Frontier: an Ecological History of North America and its Peoples. Grove Press, New York.
  • angle Ricketts, Taylor H., Eric Dinerstein, David M. Olson, Colby J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: a Conservation Assessment, Island Press, Washington DC.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti